Marino Curnis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marino Curnis
itala vojaĝanto, verkisto, artisto
itala vojaĝanto, verkisto, artisto
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1973
en Bergamo, Italio
Lingvoj Esperanto
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo vojaĝisto • esperantisto
vdr
Marino Curnis piediranta el Italio al Irano

Marino CURNIS (prononcu : Marino Kurnis) naskiĝis la 7-an de majo 1973 en Bergamo. Li estas verkisto, muzikisto kaj itala esperantisto fama en la tuta mondo[1] ĉefe pro sia vojaĝado (kiu estas lia ĉefa okupo) piede de Bergamo, Italio, al Irano[2] "Eurasia Pedibus Calcantibus"[3], laŭ 6000 kilometroj kaj dum 13 monatoj (9-an de januaro 20067-an de februaro 2007).[4]

Marino Curnis kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kiel Esperantisto Marino Curnis krom la vojaĝado li ŝatas lingvojn kiel ŝlosilojn por koni la "aliajn" kulturojn.[5] Li eklernis Esperanton en 2003[6] kaj akiris Esperanto-diplomon de la unua kaj dua niveloj.

En 1992 li diplomiĝis kiel asistanto por infanaj komunumoj. Antaŭe li frekventis la klasikan liceon (gimnazion).

Piedvojaĝoj kaj ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Alpoj: "Punta Rossa" (Aosta, mt. 3660), "Pizzo Coca", "Pizzo Camino", "Pizzo Tre Signori", "Corno Stella", kaj tiel plu). Du-foje li pied-iris la “Sentiero delle Orobie Orientali” tranoktante en tendo.

En 2003 li pied-iris la "Camino de Santiago do Compostela" norde de Hispanio, ekde "St.Jean Pie-du-Port" Francio al "Santiago do Compostela" kaj dauriĝe ĝis "Finis Terrae". 1021 kilometroj dum 37 tagoj.

En 2006 li pied-iris de Italio al Irano dum 13 monatoj, tra 9 nacioj (Italio, Aŭstrio, Hungario[7], Rumanio, Bulgario, Turkio, Moldavio, Ukrainio, Irano), laŭ 6000 kilometroj. "Eurasia Pedibus Calcantibus".[8]

En 2007 li pied-iris la Rondiron de "Annapurna", de "Besisahar" al "Pokhara". 230 kilometroj dum 18 tagoj. Tiuokaze li atingis la monton "Thorung-La", 5.416 metrojn super marnivelo.

En 2016 li pied-iris de Romo (Italio) al Amboise (Francio) reirante la probablan itineron de Leonardo da Vinci en 1516: "Leonardo 1516"[9], preskaŭ 2000 kilometroj dum 2 monatoj.

En 2018 Marino piediris de Romo al Brindisi kaj Leuca (Italio). APPIA A PIEDI estis la nomo de tiu ĉi vojaĝo, preskaŭ 750 kilometroj dum 1 monato.

Aliaj Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • 17/10/1998 – 24/01/1999 Barato: Mumbajo (Bombay); VARANASI (Benares).
  • 20/06/2001 – 20/08/2001 Germanio : Waldkirchen, Bavario.
  • 27/09/2001 – 26/11/2001 Nepalo : Pathiani Town, Chitwan.
  • 26/11/2001 – 05/01/2001 Barato: norda Barato.
  • 06/02/2001 – 06/03/2001 Hispanio : Lanzarote, Kanarioj.
  • 31/05/2003 – 05/04/2003 Francio : Parizo.
  • 06/04/2003 – 12/05/2003 Hispanio : Camino de Santiago-de-Kompostela
  • 13/05/2003 – 22/05/2003 Portugalio : Porto; Lisbono.
  • 14/07/2003 – 30/07/2003 Barato kaj Nepaolo : Nov-Delhio; Pathiani Town.
  • 28/11/2003 – 13/12/2003 Portugalio : "tour" per publikaj trafikiloj.
  • 09/01/2006 – 10/02/2007 Eurasia Pedibus Calcantibus : Italio-Irano piede.[10]
  • 16/10/2007 – 15/12/2007 Nepalo : rondiro de Annapurna piede.
  • 17/05/2016 – 17/07/2016 "Leonardo1516" : piede de Romo (Italio) al Amboise (Francio).
  • 15/10/2018 – 11/11/2018 "APPIA A PIEDI" : piede de Romo (Italio) al Leuca tra Brindisi (Italio).

Verkado[redakti | redakti fonton]

Marino Curnis estas itala verkisto. Li verkis ital-lingve romanojn, vojaĝajn taglibrojn, infanlibrojn, poemojn, turismajn gvidlibrojn.

Li verkis esperante la subajn librojn (poezioj):

  • Marino Curnis, ORME-Visioni&Poesia di un Viaggiatore, Lupo&Sole Edizioni, 2008.
  • Marino Curnis, XIX, Lupo&SoleEdizioni, 2009.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kompleta bibliografio ĉe la itala vikipedia paĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Marino Curnis

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

BEMI

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Senato della Repubblica Italiana
  2. Hurriyet, nacia turka ĵurnalo
  3. Amaskomunikila Revuado el la tuta Mondo. Arkivita el la originalo je 2013-01-04. Alirita 2012-06-14.
  4. "Kontakto" n.215–216 (2006:5-6) p. 3–4
  5. "tejo tutmonde", 2006 p. 20
  6. "Komencanto", 2005
  7. "Juna Amiko", kovrilo de 33-a jaro n.1/06 (115) aprilo 2006
  8. "Kontakto" n.201 (2005:6) p.6-7
  9. http://www.espero.com.cn/2016-06/01/content_38580617.htm
  10. "L'Esperanto" IEF GEN/FEB 2006 p.10