Mario Götze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Götze
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1992 (1992-06-03) (31-jaraĝa)
en Memmingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Jürgen Götze
Frat(in)oj Fabian Götze • Felix Götze
Edz(in)o Ann-Kathrin Götze
Amkunulo Ann-Kathrin Götze
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo https://www.mario-goetze.com/
vdr

Mario Götze estas germana futbalisto. Li naskiĝis la  3-an de junio 1992(nun 1992-06-03) en Memmingen, do nun estas 31-jara. Ĝis la jaro 2012 li profesie ludis futbalon en la unua vira teamo de la klubo Borussia Dortmund - antaŭe li jam aktivis en junulaj teamoj de la sama klubo. Pste ĝis 2016 li apartenis al la 1-a vira teamo de la klubo FC Bayern München, sekve ĝis 2022 denove estis en la hejma klubo Borussia Dortmund, ĝis 2022 en la unua vira teamo de la nederlanda klubo PSV Eindhoven kaj ekde aŭgusto 2022 apartenas al la pinta teamo de la klubo Eintracht Frankfurt. Krome Mario Götze ekde la jaro 2010 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-16-, sub-17- kaj sub-21-jaruloj. Matĉe li en la ĉampionado de 2012 rekoneblis per la ĉemiza numero "19". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon per golo farita fare de li en la finala matĉo, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. La sekvajn pintajn ĉampionadojn de 2018 kaj 2021 li ne partoprenis, kaj en la Futbala Mondpokalo 2022 li en la germana teamo rekoneblis per la ĉemiza numero "11".

Mario Götze en septembro 2014