Mario Monti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mario Monti
Mario Monti

En funkcio:
2011 – 2013
Antaŭulo Silvio Berlusconi
Sekvanto Enrico Letta

Naskiĝo 19-a de marto 1943
en Varese
Nacieco italo
Politika partio Nepartiano ĝis la 2013, poste Civitana Elekto
Edzo/ino Elsa Antonioli
v  d  r
Information icon.svg

Mario MONTI [marjo monti] (naskiĝinta la 19-an de marto 1943 en Varese) estas itala politikisto. Li inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En tiu Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon konkurenco. Jam antaŭe li estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999, kaj tie prezidis la fakon interna merkato.

Ekde la 13-a de novembro 2011 Mario Monti estas ĉefministro de Italio. Lia registaro, ankaŭ nomita registaro de la "profesoroj" aŭ "teknika" registaro, danke al subteno de ambaŭ la du plej grandaj partioj, klopodas liberaligi italan ekonomion. En 2012, pro la opozicio de Silvio Berlusconi, Monti demisiis. Por la itala politika voĉdonado de 2013 li fondis novan partion: Civitana Elekto, kiu obtenis la 8,71% de la voĉoj kaj ĝi iĝis unu el italaj mezaj partioj.


 
Eŭropa Komisiono (1995–1999: Komisiono Santer)
Flago de la Eŭropa Unio

Jacques Santer | Martin Bangemann | Ritt Bjerregaard | Emma Bonino | Leon Brittan | Hans van den Broek | Edith Cresson | João de Deus Pinheiro | Franz Fischler | Pádraig Flynn | Anita Gradin | Neil Kinnock | Erkki Liikanen | Manuel Marín | Karel van Miert | Mario Monti | Marcelino Oreja | Kristos Paputsis | Yves-Thibault de Silguy | Monika Wulf-Mathies


Antaŭe: Ĉefministro de Italio Poste: Flago-de-Italio.svg
Silvio Berlusconi 20112013 Enrico Letta