Mario Vargas Llosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Vargas Llosa

Jorge Mario Pedro VARGAS LLOSA, konata kiel Mario VARGAS LLOSA [elp. Marjo Bargas Ljosa] (naskiĝis la 28-an de marto 1936 en Arequipa) estas perua verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto. Li estas laŭreato de Nobel-premio pri literaturo de la jaro 2010.

Biografio

Vargas Llosa naskiĝis en Peruo, en mezklasa familio de Arequipa, kaj studis en Hispanio.

Baldaŭ konata tutmonde, li verkas en la hispana lingvo, ĉefe romanojn, sed ankaŭ elstaras liaj artikoloj kaj eseoj, ne nur beletraj sed ankaŭ politikaj, pri kiuj estas konata lia paso el maldekstremaj opinioj al la defendo de la novliberalismo. Li famiĝis internacie en la 1970-aj jaroj danke al la eldona fenomeno konata kiel "boom" en Hispanio kaj en la tuta Eŭropo, per kio oni disvastigis la verkojn de tiamaj hispanamerikaj verkistoj (romanistoj kaj rakontistoj ĉefe) kiel Gabriel García Márquez, Julio Cortázar kaj aliaj, kune kun Mario Vargas Llosa.

Li estis kandidato al la prezidanteco de Peruo en 1990, sed perdis fronte al la tiam nekonata Alberto Fujimori.

Premioj

Verkoj

  • Los jefes (La ĉefoj) (1959)
  • La ciudad y los perros (La urbo kaj la hundoj) (1963)
  • La casa verde (La verda domo)) (1965).
  • Conversación en La Catedral (Interparolo en la katedralo) (1969)
  • Pantaleón y las visitadoras (Pantaleono kaj la vizitulinoj) (1973)
  • La tía Julia y el escribidor (Onklino Julia kaj la skribisto) (1977)
  • La guerra del fin del mundo (La milito de la mondfino) (1981)
  • Lituma en los Andes (Lituma en la Andoj) (1993).
  • Los cuadernos de don Rigoberto (La kajeroj de sinjoro Rigoberto) (1997)
  • La fiesta del chivo (La festo de la kaprido) (2000)
  • El paraíso en la otra esquina (La paradiso aliangulen) (2003) - pri la historio de Paul Gauguin kaj Flora Tristán.
  • La tentación de lo imposible (La tento de l' neeblo) (2004)

Eksteraj ligiloj