Princ-Eduardaj Insuloj

El Vikipedio

(Alidirektita el Marioninsuloj)
Saltu al: navigado, serĉo

Geografio > Afriko > Hinda Oceano > Princ-Eduardaj Insuloj < Sudafriko


Prince Edward Islands, Sud-Afriko
Prince Edward Islands, Sud-Afriko

Dependa teritorio de Sud-Afrika Respubliko en Hinda Oceano.

  • Nacia nomo: Prince Edward Islands.
  • Areo: 335 km²
  • Loko: 46,60 ĝis 46,97 S, 37,58 ĝis 38,02 E
Mapo de la insularo
Mapo de la insularo

La Princ-Eduardaj Insuloj konsistas ĉefe el du insuloj, Insulo Marion (Marion Island, 290 kv.km) kaj Princ-Eduarda Insulo (Prince Edward Island, 45 kv.km), kiuj situas aparte 19 km. La insularo estis vulkane kreita. La plej alta punkto estas 1230 m, la pinto Mascarin (eksa State President Swart Peak, 46°54′S 37°43′O / -46.9, 37.717Koordinatoj: 46°54′S 37°43′O / -46.9, 37.717) sur Insulo Marion.

La unua registrita vido estis en 1663 kaj la unua alteriĝo (de fokĉasistoj) en 1799. Post tio, fokĉasistoj pasigis vintrojn tie. La unua konstanta okupo (scienca stacio) ekde 1947. Ĝi estas nun teritorio de Sud-Afrika Respubliko, parto de Orienta Kablando.

La nomo de la insularo estas laŭ Edward Augustus, Duko de Kent kaj Strathearn, la kvara filo de Georgo la 3-a. Oni ne konfuzu la insulojn kun Insulo de Princo Eduardo, provinco de Kanado.