Kokcinelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mariskarabo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kokcinelo
Coccinella septempunctata
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Familio: Kokcineledoj Coccinellidae
Genro: Kokcinelo Coccinella
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kokcineloj (Coccinella) estas genro de duonglobformaj insektoj el la ordo de koleopteroj, familio de kokcineledoj, ofte kun granda nombro da rondaj makuloj sur la elitroj kaj manĝantaj precipe afidetojn kaj koĉojn. Ili estas granda grupo de skaraboj. Tutmonde oni konas 4250 speciojn de kokcineloj.

Kelkaj specioj de kokcineloj estas bone konataj skaraboj. Ili havas popolajn nomojn: Bona-Dio-bestetoj, Maria-bestoj, Maria-skaraboj.

Kokcinelo

Homoj bone konas du plej abundajn speciojn: Coccinella septempunctata septempunctata (Linnaeus 1758), kiu havas ruĝajn elitrojn kun sep nigraj punktoj, kaj Adalia bipunctata (Linnaeus 1758), kiu havas ankaŭ ruĝajn elitrojn sed nur kun du nigraj punktoj. Aliaj kokcineloj ne estas tiel okulfrapantaj kaj vivas pli kaŝe.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Korpo de kokcinelo konsistas el kapo, torako kaj postaĵeto. Ĝi havas tri parojn de membroj kaj du parojn de flugiloj. La unua paro de flugiloj estas malmola kaj estas nomata elitroj. Kokcineloj bone flugas. La kapo portas du grandajn, okulfrapantajn okulojn kaj mallongajn antenojn, kiuj konsistas el ok ĝis dek unu segmentoj. Buŝa aparato estas morda kun du paroj de makzeloj, supra kaj malsupra lipoj kaj du paroj de tentakloj.

Koloroj de kokcineloj, kun kontrasto de ruĝa kaj nigra aŭ oranĝa kaj nigra aŭ flava kaj nigra, estas ofte avertaj. La koloraro estas signalo por birdoj kaj aliaj rabaj bestoj: ne manĝu min, mi ne estas bongusta, mi estas venena.

Determinado de kokcineloj ne estas simpla, ĉar la kocineloj havas tre ŝanĝiĝeman koloraron. Ekzemple kokcinelo Adalia bipunctata havas ruĝajn elitrojn kun nigraj punktoj sed estas formoj, kiuj estas tute nigraj aŭ ili havas nigrajn elitrojn kun ruĝaj punktoj. Kokcinelo Propylea quatuordecimpunctata Linnaeus, 1758, povas esti flava kun nigraj punktoj sed ankaŭ nigra kun flavaj punktoj.

Ankaŭ nombro de punktoj tre varias. Ekzemple kokcinelo Spilota undecimpunctata undecimpunctata (Linnaeus 1758) havas ne nur formojn kun dek unu punktoj, sed ankaŭ formojn de la sama specio kun sep punktoj. Tial oni ne povas determini speciojn de kokcineloj nur laŭ kolorado de iliaj elitroj.

La plimulto de la kokcineloj havas ruĝajn aŭ flavajn elitrojn kun nigraj punktoj aŭ makuletoj, sed ekzistas ankaŭ specioj kiuj havas sur nigra fundo flavajn aŭ ruĝajn punktojn aŭ aliforman desegnon. En tropikaj landoj oni trovas ankaŭ metalbluajn aŭ metalverdajn kokcinelojn.

La plimulto de la kokcineloj estas nur 5 mm-jn longaj, la longo de la nigraj kokcineloj Scymnus estas nur 1 ĝis 3 mm. En Azio ekzistas kelkaj specioj pli longaj ol unu cm, en Centra Europo la pli granda kokcinelo Anatis ocellata havas longon de 8 ĝis 9 mm.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la kokcineloj estas perfekta: femaloj metas ovetojn, en ovetoj elkoviĝas larvoj, kiuj kreskas, poste ili enĥrizaliĝas kaj el la ĥrizalido elkoviĝas plenkreska skarabo.

Nutraĵo de kokcineloj estas varia, sed multe da kokcineloj estas tre utilaj skaraboj, kiuj voregas plantlaŭsojn, kokcineojn, ovetojn, larvojn aŭ raŭpojn de aliaj insektoj. Kelkaj specioj de kokcineloj estis uzataj por biologa batalo kontraŭ plantlaŭsoj kaj kokcineoj. Kelkaj specioj voregas fungojn aŭ polenon de plantoj. Membroj de subfamilio Epilachninae estas herbovoraj. Ili estas kapablaj damaĝi foliojn de plantoj. Ekzemple Henosepilachna argus (Fourcroy 1785) atakas foliojn de melonojn. Subcoccinella vigintiquatuorpunctata (Linnaeus 1758) damaĝas luzernon kaj trifolion. Cynegetis impunctata (Linnaeus 1758) voregas herbojn.

Plenkreskaj skaraboj vivas dek du ĝis dek kvar monatoj. La kokcineloj povas travintri. Ili havas multe da malamikoj, ĉar avertaj koloradoj ne kapablas protekti ilin kontraŭ ĉiuj rabaj bestoj. Ofte ili ne travivas vintron. Multe da kokcineloj ĉiuprintempe pereas dum forbruligado de herboj kaj ankaŭ postaj ĥemiaj surŝprucigadoj de kampoj. Ili havas malsanojn, parazitojn. Homoj povas helpi kokcinelojn per konstruado de vintraj kaŝejoj.

En la ordo de koleopteroj la kokcineloj apartenas al la subordo de polifagoj. Tiuj estas insektoj, kiuj povas nutri, sin per diversaj plantoj, sed ili povas uzi ankaŭ animalan nutraĵon.

El la pli ol 4000 speciojn da kokcineloj, la plimulto de ili troviĝas en tropikaj kaj subtropikaj landoj. En Centra Europo estas proksimume 70.

La plimulto de la kokcineloj estas rabinsektoj, ili nutras sin per afidoj, ŝildlaŭsoj, folipuloj, ŝpinakaroj, kelkfoje ili manĝas ankaŭ raŭpojn de papilioj kaj ovojn aŭ larvojn de aliaj koleopteroj. El la tutmonde konataj kokcineloj 36% nutras sin per ŝildlaŭsoj, sed se oni kalkulas nur la speciojn, kiuj troviĝas en Centra Eŭropo, tiam nur 20 % el ili nutras sin per ŝildlaŭsoj dum 68% per afidoj. Tio dependas de jena cirkonstanco: ke en la tropikaj landoj estas pli multe da ŝildlaŭsoj ol en la mezvarmaj zonoj de la mondo. Kelkaj specioj sin nutras ankaŭ per melduofungoj kaj per fulgofungoj.

De malutilaj specioj oni konas ekzemple la dudekkvarpunktan kokcinelon Subcoccinella vigintiquatuorpunctata, kiun oni trovas sur la papiliacoj, sur terpomoj, betoj kaj aliaj plantoj. Henosepilachna argus sin nutras per kukurbacoj Bryobia alba kaj B. dioica. En Centra Azio malutilas al melonoj kaj akvomelonoj melon-kokcinelo Epilachna (Henosepilachna) chrysomelina. Sur terpomoj oni konas kiel damaĝinsekton la specion Epilachna vigintipunctata.

En Ekstrema Oriento, al solanacoj kaj kukurbacoj kelkfoje grandan malutilon kaŭzas dudekokmakula kokcinelo Epilachna vigintioctomaculata, kiu troviĝas ankaŭ en landoj de Mediteraneo kaj en Malgranda Azio, kie ĝi malutilas al medikago. En Italio kaj Turkio oni renkontas ĝin ofte sur sukerbeto. En nordaj landoj de Eŭropo oni trovas tiun specion malofte, tamen ekzistas sciigoj ke ĝi kelkfoje en Danio malutilas furaĝbeton kaj trifolion.

La dudekkvarpunkta kokcinelo en kelkaj lokoj sin nutras ankaŭ per diantoj kaj dalioj.

En Meksiko, en Usono kaj en la suda parto de Kanado, la plej konata malutila kokcinelo estas Epilachna varivestia Ĝi nutras sin per ĉiuj specioj de faboj. Precipe dangera ĝi estas al junaj plantoj. Tiu specie rapide reproduktiĝas, dum unu jaro ĝi havas 4 generaciojn.

La plej konataj specioj en Europo estas la seppunkta kokcinelo Coccinella septempunctata, la kvinpunkta kokcinelo Coccinella quinquepunctata kaj la dupunkta kokcinelo Adalia bipunctata.

La punktoj aŭ makuletoj troviĝas sur la elitroj kaj antaŭdorso de kokcinelo. Oni povas ilin bone pririgardi kiam la insekto ripozas aŭ promenas sur plantoj. Kiam ĝi ekflugas, ĝi etendas la elitrojn kaj la kaŝitajn sub ili flugilojn.

Hippodamia convergens en Colorado Springs, Koloradio.

La vintron la kokcineloj pasigas en diversaj kaŝitaj lokoj: sub falintaj folioj kaj koniferaj pingloj, en la fendoj de arbotrunkoj, inter kaj sub ŝtonoj. Kelkaj specioj de kokcineloj kolektigas amase por travintri, ekzemple Hippodamia (Harmonia) convergens en Kalifornio kelkfoje trovigas vintre en montaro en kvanto de pli ol 40 milionoj da individuoj kune. En montaroj de Centra Azio oni trovis la seppunktan kokcinelon amase en la alto de 2700 m.

Kelkaj specioj preferas montarojn por travintrado, aliaj ebenaĵojn, kie kreskas arbaro aŭ arbareto. Kelkfoje ili migras tre longajn distancojn antaŭ ol trovi lokojn konvenajn por pasigi la vintron. Migrante ili orientiĝas helpe de vento, temperaturo, siluetoj de objektoj kaj eble ankaŭ laŭ odoro.

Kelkaj specioj restas dum vintro en la sama loko, kie ili estis dum printempo, somero kaj aŭtuno. Kelkaj specioj travintras en malgrandaj grupoj.

Printempe, kiam la nego estas degelinta kaj la temperaturo estas pli alta ol 10oC, kokcineloj komencas serĉi afidojn, ŝildlaŭsojn aŭ akarojn. Kelkfoje ili ankaŭ printempe devas migri grandan distancon ĝis tie kie ili trovas ion por manĝi. Kiam ili ankoraŭ ne trovas afidojn, ili sin nutras per poleno de fruflorantaj plantoj.

En varmegaj zonoj la kokcineloj anstataŭ vintran ripozstadion povas havi someran ripozstadion. Antaŭ ol komenciĝas la ripozstadio, la organismo de la insektoj sin preparas por pasigi la malalktivan periodon. En la korpo kolektiĝas pli multe da graso, lipoidoj kaj glikogeno, malmultiĝas la kvanto de akvo kompare kun la aktiva vivperiodo. Nun la insekto sin vivtenas el la provizoj, troviĝantaj en la korpo. Kiam finigas la ripozstadio, la kokcineloj denove komencas serĉi predon.

Dum sia evoluo la kokcineloj neniigas grandan kvanton de afidoj, sildlaŭsoj aŭ akaroj. Ekzemple la larvo de la seppunkta kokcinelo povas formanĝi mezkvante inter 500 kaj 700 afidojn, kaj la kokcinelo mem de 2500 al 3500 afidojn. La tagnokta porcio de spinakaroj por Stethorus punctillum estas inter 140 kaj 150.

Kiam pligrandiĝas la kvanto de la afidoj, la kokcineloj komencas meti ovojn - kelkfoje unu kokcinelo povas meti 200, 400 aŭ pli multe. La ovoj estas ovalaj, flavaj, de 6 al 20 kune en grupoj, vertikale sur folioj aŭ branĉoj. La embria evoluo daŭras, depende de la temperaturo, inter 5 kaj 10 tagoj, la larva stadio inter 2 kaj 4 semajnoj.

La larvoj estas komence malhelaj, preskaŭ nigraj, sveltaj, kun tri paroj da piedoj. Ili rapide movigas sur plantoj, serĉante nutraĵon. Se ili ne trovas bezonatan predon proksime, ili manĝas ovojn de sia specio, el kiuj ankoraŭ ne elvenis larvoj. Du ovoj sufiĉas, por ke la larvo povu vivteni sin ĝis la dua larvstadio. Pro la kanibalismo de la kokcinelaj larvoj foje inter 10% kaj 12% de la ovoj estas neniigitaj. Kreskante, la larvoj trifoje ŝanĝas kutiklon. La plenkreskaj larvoj estas grizaj aŭ malhelbluaj kun oranĝkoloraj aŭ ruĝaj makuletoj. Je la fino de la larvstadio ili sin fiksas - per la malantaŭa pinto de la korpo - al plantoj kaj fariĝas krizalidoj. La krizalidstadio daŭras inter 5 kaj 7 tagoj. La krizalido estas senmova, pendas sur la planto, kien sin fiksis la larvo.

La juna kokcinelo komence ne havas tipan koloron kaj la elitroj estas molaj. Baldaŭ la korpkovraĵo malmoliĝas, aperas la tipaj al specio punktoj aŭ makuletoj kaj la koleoptero komencas serĉi predon.

En Centra kaj Norda Eŭropo la kokcineloj havas nur unu generacion en unu jaro, en la sudaj landoj ili evoluas pli rapide kaj ne ĉiam havas ripozstadion. Ekzemple: la seppunkta kokcinelo havas en Hindio inter 15 kaj 20 generacioj dum unu jaro.

Ordinare la vivo de la kokcinelo daŭras nur unu jaron, sed kelkfoje iuj individuoj povas travintri du-, kaj eĉ trifoje.

Utiligado de kokcinelo far homo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento oni kolektis en Kalifornio la kokcinelojn (Hippodamia) dum travintrado en montaro kaj alportis ilin en ĝardenojn por lukti kontraŭ la afidoj. Ekzistis ankaŭ firmao, kiu en laboratoriaj kondiĉoj reproduktigis la kokcinelojn kaj, vendis ilin po kilogramoj (en kilogramo estas proksimume 9 miloj da individuoj). Oni ankaŭ importis kokcinelojn, ekzemple la specion Rodolia cardinalis oni importis en la jaro 1889 el Australio en Kalifornion por ekstermi tie la ŝildlaŭson Icerya purchasi sur citronarboj. Poste, helpe de tiu kokcinelo, la ŝildlaŭso estis ekstermita ankaŭ en aliaj lokoj kie ĉi-lasta malutilis al citronarboj. Ankaŭ kontraŭ la ŝildlaŭsoj sur kokosarboj kaj bananarboj estis uzataj kokcineloj. En oranĝerioj oni sukcesplene uzis la kokcinelojn Cryptolemus montrousieri kaj Exochomus flavipes por lukti kontraŭ ŝildlaŭsoj. Kontraŭ ŝpinakaroj oni povis lukti helpe de kokcinelo Stethorus punctillum.

En la jaro 1942 okaze de la parazitoj de ŝildlaŭso de morusarbo en Sovetunion oni importis la kokcinelo Lindorus lophanthae. Ĝi rapide reproduktiĝis en la bordregiono de la Nigra Maro kaj fariĝis tre utila en la lukto kontraŭ kelkaj ŝildlaŭsoj.

Kvankvam nuntempe oni ofte uzas insekticidojn kontraŭ afidoj, ŝildlaŭsoj kaj akaroj, la kokcineloj ne perdis sian signifon. Oni esploras la speciojn, konvenajn por la laboratoria reproduktado kaj apliko precipe en oranĝerioj.

Malamikoj de kokcinelo[redakti | redakti fonton]

En la ovoj de la kokcinelo Epilachna parazitas la himenoptero Tetrastichus ovulorum. Ankaŭ en la larvoj de kokcineloj evoluas kelkaj specioj de parazitaj himenopteroj. La dipteroj Phalacrotophora fasciata kaj P. beroliensis estas konataj kiel parazitoj de kokcinelaj krizalidoj. Ili metas siajn ovojn sub la flugilojn de krizalidoj. La larvoj de la muŝoj kreskas en la korpo de la krizalido; en unu krizalido povas esti 8 aŭ eĉ pli da ili.

La parazita himenoptero Perilitus coccinellae metas siajn ovojn en la malantaŭan parton de la korpo de la kokcinelo, pli ol 40 ovojn en unu insekton. La larvoj de la parazito manĝas unu la alian kaj finfine en la korpo de la kokcinelo restas nur unu el ili. La muŝo Degeeria luctuosa flugas sur la dorson de la kokcinelo, kiam tiu ĉi malfermas la flugilojn, kaj metas siajn ovojn sub la flugilojn de la kokcinelo. La larvo de la parazito evoluas en la korpo de la kokcinelo, sed poste fariĝas krizalido sur la tero.

Ankaŭ kelkaj nematodoj estas konataj kiel parazitoj de kokcineloj.

Kelkaj specioj de formikoj, sin nutrantaj per ekskrementoj de ŝildlaŭsoj, kelkfoje defendas la ŝildlaŭsojn kontraŭ kokcineloj, konstruante ĉirkaŭ la ŝildlaŭsoj galerion el argilaj pecetoj.

Kelkajn rabinsektojn la kokcineloj fortimigas, elŝprucigante el la piedartikoj forte odorantan flavan likvaĵon - sian sangon. Kelkaj insektoj, lacertoj, birdoj kaj mambestoj tamen manĝas kokcinelojn.

Kokcineloj ofte suferas kaj pereas ankaŭ pro virusaj, bakteriaj kaj fungaj malsanoj. Ankaŭ kelkaj protozooj povas kaŭzi al kokcineloj malsanojn, precipe en lokoj kien la kokcineloj amase kolektiĝas por travintrado.

Ŝatata insekto[redakti | redakti fonton]

Kiel interesaj kaj utilaj por homo insektoj la kokcineloj indas, ke oni esploru ilian vivon pli detale. Ili estas insektoj, ĝenerale ŝatataj de homo. Ekzemple en la franca kaj rusa lingvoj oni nomas ilin "bovinetoj de Dio", germanlingve "koleopteroj de dipatrino Maria" (Marienkäfer) aŭ feliĉokoleopteroj (Glückskäfer), en angla lingvo "birdoj de dipatrino" (lady-bird), ktp… Ne multaj insektoj havas tiajn nomojn.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]