Marjorie Boulton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marjorie Boulton
Boulton.jpg
Marjorie Boulton
Dato de naskiĝo 7-an de majo 1924
Nacieco anglo
v  d  r
Information icon.svg
Marjorie Boulton
Dato de naskiĝo 7-an de majo 1924
Nacieco anglo
Sukcesis kiel verkistino en la angla kaj Esperanto-lingvoj
v  d  r
Information icon.svg
Marjorie Boulton en 1997

Doktorino Marjorie BOULTON [MAĝari BOLtan], proponita esperantigo Marĝorio/Marĵorio Boltono/Bultono[1] (naskiĝis la 7-an de majo 1924), estas angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto. Ŝia verkaro ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn. Krome ŝi tradukas. Esperanton ŝi eklernis en 1949. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de UEA.

La verkado de Marjorie Boulton estas matura kaj socie engaĝita. Ĝin trapenetras varma tono kaj sincero. Evidentas ankaŭ ŝia impulsa formtrova kapablo kaj sento pri humuro. El la propra intimo ŝi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antaŭ la leganto sian animon. Aliflanke per verkoj emoci-lirikaj ŝi prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.

Marjorie Boulton estas prezidantino de Kat-amikaro kaj ODES.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1998 Marjorie Boulton estis honorigita per FAME-premio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

Aŭdkasedoj[redakti | redakti fonton]

  • La kompleksa tragedio de Norda Irlando. Paris: Magnetofona Servo de SAT-Amikaro, 1983. 90 minutoj.
  • 100 jaroj de originala kaj traduka Esperanto-prozo. Graz: JEK, 1987. 90 minutoj.

Kontribuoj al gazetoj kaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, UK 2003, kun Humphrey Tonkin
  • Mia filineto, poemo. En: La Nica literatura revuo, 1/1, 1955, paĝo 8. Aperis ankaŭ en Kontralte.
  • Finfine, poemo. En: La Nica literatura revuo, 1/2, 1955, paĝo 46. Aperis ankaŭ en Eroj.
  • Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, eseo. En: La Nica literatura revuo, 1/6, 1956, paĝoj 210–214.
  • Aŭtuna gloro, poemo. En: Norda Prismo, 1956/2, paĝo 49. Aperis ankaŭ en Eroj.
  • Tiel, kiel ĝi ne okazis, novelo. En: La Nica literatura revuo, 2/4, 1957, paĝoj 121–125.
  • Omaĝo al Pierre Vidal, poemo. En: Norda Prismo, 1957/3, paĝo 121. Aperis ankaŭ en Eroj.
  • Enkonduko en la internacian semantikon. En: Scienca Revuo, jaro 9 (1958), numero 2–3 (34–35), paĝoj 70–80.
  • Mezepoka historio, novelo. En: Norda Prismo, 1958/1, paĝoj 19–26.
  • Ebrivirgeco, novelo.
  • La poezikreado observita subjektive. En: Sciencaj studoj, 1958, paĝoj 109–114.
  • L. L. Zamenhof – pionira poeto.
    • En: Esperanto, jaro 52 (1959), numero 3 (640), paĝoj 43–46.
    • En: Esperanto: the solution to our language problems, Bailieboro: Esperanto Press, 1981, paĝoj 74–91.
    • En: Esperanto in the modern world, Bailieboro: Esperanto Press, 1982, paĝoj 74–91.
  • En trezerejo. La biblioteko de Brita Esperantista Asocio. En: Esperanto, jaro 52 (1959), numero 4 (641), paĝoj 63–64.
  • Respondo al saĝa konsilo, poemo. En: La Nica literatura revuo, 4/3, 1959, paĝoj 90–91. Aperis ankaŭ en Eroj.
  • Luna mapo, poemo: En: La Nica literatura revuo, 6/1, 1960, paĝoj 33–35.
  • Joseph Conrad, polo kiu iĝis granda angla verkisto. En: Scienca Revuo, jaro 11 (1960), numero 4 (44), paĝoj 152–160.
  • Malgranda venko. En: Nordamerika Esperanto-Revuo, novembro/decembro 1960, paĝoj 12–13.
  • Kelkaj motivoj de anglaj studentaj kantoj. En: Sennacieca Revuo, numero 88, 1960, paĝoj 34–39.
  • Simplaj mallaŭtaj vortoj. En: Nuntempa Bulgario, 1961, 5/2, paĝo 31.
  • La kaptilo de Dio, novelo.
    • En: 33 rakontoj, La Laguna: Régulo, 1964, paĝoj 177–185.
    • En: Trezoro, Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1989, volumo 1, paĝoj 329–335.
  • Kelkaj pensoj pri la arto insulti en Esperanto. En: Norda Prismo, 1972/3, paĝoj 141–150.
  • Charles Reade, romanisto, dramaturgo, ĵurnalisto (1814–1884). En: Sennacieca Revuo, 1973, numero 101, paĝoj 17–30.
  • Metaforoj kaj pensasocio. En: Scienca Revuo, jaro 24 (1973), numero 5 (103), paĝoj 161–170.
  • Alvoko al amo, poemo. En: 25 jaroj, antologio de belartaj konkursoj, Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1977, paĝoj 14–16.
  • La sekreto de lernejestrino.
    • En: 25 jaroj, antologio de belartaj konkursoj, Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1977, paĝoj 113–125.
    • En: La maŝino kiu kriis, Vieno: Pro Esperanto, 1995, paĝoj 72–84.
  • Ĉu ĉesigi la diskuton? pri leksikologio kaj ina lingvaĵo. En: Sekso kaj egaleco, jaro 5, januaro 1981, paĝoj 21–24.
  • Raymond Schwartz, granda ridiga verkisto. En: Kontakto, 1983/1, paĝoj 6–7.
  • Vorto vere bena, poemo pri Gaston Waringhien. En: Li kaj ni, Antwerpen: TK, 1985, paĝoj 17–22.
  • Laiko ekesploras nomenklaturon pri koloroj en Esperanto. En: Li kaj ni, Antwerpen: TK, 1985, paĝoj 201–217.
  • Elspezoj. En: Poemaro por paco, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1986, paĝoj 10–11. Aperis ankaŭ en Du el.
  • La evoluado de Esperanto observita tra tradukoj de Ŝekspiraj dramoj. En: Centjara Esperanto, Chapecó: Fonto, 1987, paĝoj 39–62.
  • La Barlastona travivaĵo, saturada metodo de lingvolernado, rilate al Esperanto. En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo, La Laguna: Universidad de La Laguna, 1987, volumo 2, paĝoj 109–118.
  • Cent jaroj de Esperanta prozo. En: Memorlibro pri la internacia jubilea Esperanto-konferenco "Cent jaroj de Esperanto-kulturo", Graz 1987, paĝoj 95–101.
  • Hejmo, poeziaĵo, en : Sub la signo de socia muzo, FEL, Antverpeno 1987.
  • Karolo Piĉ – dediĉita artisto. En: Iltis-Forumo, 1990/2, paĝo 85.
  • La lirikisto Julio Baghy. En: Iltis-Forumo, 1991/1, paĝoj 2–8.
  • Armand Su (1936–1990). En: Iltis-Forumo, 1991/3, paĝoj 20–21.
  • Centjara jubileo de Julio Baghy. En: Brita Esperantisto, jaro 87, numero 899 (januaro/februaro 1991), paĝoj 8–9.
  • Tiel, kiel ĝi ne okazis. La okulisto. Omaĝe. Preseraroj. En: Nova Esperanta krestomatio, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991, paĝoj 81–84, 376–377, 391, 396–397.
  • Salman Rushdie: Plureculo kontraŭ enfermitoj (el Retarkivo 2007).
  • La unika situacio de Esperanta verkisto. En: Iltis-Forumo, 1992/2, paĝoj 48–56; 1993/2, paĝoj 38–47.
  • Memoroj pri Juan Régulo. En: Iltis-Forumo, 1993/5, paĝoj 8–14.
  • Tre fremde ... tute frate, pri la influo de Raymond Schwartz. En: Iltis-Forumo, 1994/1, paĝoj 6–11.
  • Regnoj de katoj, fikcio kaj sociologio. En: Sennacieca Revuo, 1994, paĝoj 9–15.
  • La balado de Bosko kaj Admira, poemo. En: Monato, jaro 15 (1994), numero 10, paĝo 24. (La titolo estis erare presita kun "Almira" anstataŭ "Admira".)
  • Timema vojaĝanto, poemo. En: Monato, jaro 15 (1994), numero 12, paĝo 28.
  • Deĵoro-fino, poemo. En: Monato, jaro 15 (1994), numero 12, paĝo 29.
  • Majstro de multaj stiloj. Reto Rossetti 1909–1994. En: Fonto 15, numero 169 (januaro 1995), paĝoj 7–12.
  • La dramoj de Roksana, t. e. Jeanne Flourens (1871–1928). En: Menade bal püki bal, Saarbrücken 1998, paĝoj 51–61.
  • Paul Neergaard 1907–1987. En: Esperantologio, 1999/1, paĝoj 7–13.
  • Britaj romantikaj poetoj en kontinenta Eŭropo. En: Internacia Kongresa Universitato, Berlino 1999, paĝoj 40–49.
  • Franca kaj Esperanta versioj de komedio de Ŝekspiro. En: De A al B, Schliengen: Iltis, 2000, paĝoj 23–32.
  • Interkultaraj rilatoj en furora romanserio direktita unue al geknaboj. En: Internacia Kongresa Universitato, Zagebro 2001, paĝoj 33–42.
  • Etaj memoroj pri granda homo. En: Eseoj memore al Ivo Lapenna, Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, 2001, paĝoj 218–222.
  • Jurisprudenco ĉe Ŝekspiro. En: Eseoj memore al Ivo Lapenna, Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, 2001, paĝoj 362–366.
  • La kvardeka jubileo de la barlastonaj kursoj. En: Rubenaj refrenoj, Berkelej: Bero, 2001, paĝoj 9–16.

Festlibro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Marjorie Boulton » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj (Rikardo Ŝulco kaj Hermano Bermano, Paderborno 1989), p.30