Mark I (tanko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mark I male dum Batalo ĉe Somme, 25-an de septembro 1916

Mark I estis brita tanko dum la unua mondmilito kaj traktata hodiaŭ kiel la unua uzebla tanko en historio de la militoj.

La evoluigon de la tanko proponis la brita oficiro Ernest Dunlop Swinton, sed komence li estis rifuzita fare de la milita ministro Lordo Kitchener kaj la generala stabo. Post tio Swinton ekuzis siajn politikajn kontaktojn por akiri la celon. Lin apogis Winston Churchill kiu nomis la tankon tera ŝipo kaj tiel certigis resurson de la mararmeo por la projekto.

La finan prototipon konstruis ekde 17-a de septembro leŭtenanto Walter Gordon Wilson, pli poste nomumita Mother (patrino). La preta maŝino ricevis la kaŝnomon tanko.

Tankista masko kontraŭ splitaĵoj

La unua apliko de tanko okazis ĉe Flers la 15-an de septembro 1916 (46 ekzempleroj).

Teknikaj datenoj

(versio Female en krampoj)

Maso 28 t (27 t)
Longo 32' 6" (≈ 9,9 m kun stir-rado), 26' 5" (≈ 8,05 m sen stirrado)
Larĝo 13' 9" (≈ 4,17 m)
Alto 8" (≈ 2,44 m)
Motoro benzina kun 106 ĈP
Raŭpĉena larĝo 52 cm
Maksimuma rapido ca. 6 km/h
Benzinujo 227 l
Atingokapablo 36 km
Armiloj du 6-funtaj kanonoj, kvar maŝinfusiloj (»Male«); ses maŝinfusiloj (»Female«)
Kirasado 6 - 10 mm
Skipo ok personoj

Literaturo