Mark Murphy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mark Howe Murphy (naskiĝis la 14-an de marto 1932 en Sirakuso, Novjorkio) estas usona ĵazkantisto.

Vivo kaj verkado

Mark Murphy naskiĝis en la nordo de la ŝtato Novjorkio, kie li kantis en la dancbando de sia frato kaj en diversaj lokaj bandoj ĉe la gimnazio. Post kiam Sammy Davis la pli juna malkovris lin post lia finiĝo je la lernejo komence de la 1950-aj jaroj kaj invitis lin en siajn televidspektaklojn, la rekomendo de Tony Scott kondukis lin al Nat Hentoff, kiu lin peris al Milt Gabler. Tiel li publikigis ĉe Decca unuajn albumetojn kaj en 1956 sian unuan albumon Meet Mark Murphy, je kio lin akompanis la orkestro de Ralph Burns; sekvis la albumo Let Yourself Go, poste Murphy transiris al Capitol, kies produktaĵoj sonis sufiĉe komercemaj.

Al liaj gravaj fruaj albumoj apartenis la du albumoj ĉe Riverside, Rah! kun la orkestro de Ernie Wilkins kaj That’s How I Love the Blues kun kantoj de Tin Pan Alley kaj blusaranĝaĵoj de Al Cohn. Tiuj enhavas riverencojn de Murphy al la bandegobluso laŭ Count Basie kaj al la kansasurba ĵazo, al novjorkaj tradicioj ekde Benny Carter ĝis Benny Goodman aŭ al ĉikaga ĵazo de Earl Hines kaj Billy Eckstine same kiel eĉ pli antikvan materialon de Joe Turner kaj Pete Johnson, sed ankaŭ de Horace Silver.[Friedwald 1]

En 1963 li lanĉis per la titolo „Fly Me To The Moon“ furoraĵon en la usonaj ranglistoj. Inter 1973 kaj 1986 verkis dek kvar albumojn por diskeldonejo Muse. Tiutempe li evoluis al unu el la ĉefaj ĵazkantistoj, kiu laŭ verkisto Will Friedwald dediĉis „sian karieron al la esploro de ĉiuj ĝenroj, kiujn oni nomis ĵazo. Li estas la Woody Herman de la kantistoj, tro fascinita de interesaj tendencoj, por limiĝi je ununura, hejmeca sono“.[Friedwald 2] Ekzemple li eksperimentis per senkudra influado de historioj kaj diraĵoj inter la kantoj en la muzikon kaj ligante kantadon kun tekstodeklamado kaj poemoj. Unu el liaj plej popularaj verkoj estas la albumo de Muse Bop For Kerouac, sur kiu li muzikigis poemojn de Jack Kerouac. „Murphy ŝanĝis la teknikojn, kiel aliaj kantistoj ŝanĝas la kantojn; ofte li vicigas ilin unu post la alian kiel la unuopajn pecojn de kvodlibeto. (...) En lia maniero ne estas ajna devigiteco aŭ malnatureco; li male intencas esti unu el la plej ekscitaj ĵazinfluitaj artistoj kaj havas suceson per tio, majstrante la senfine malfacilajn fajnaĵojn kaj nuancaĵojn de ĵazo.“[Friedwald 3]

En la 1980-aj jaroj ekestis kelkaj albumoj por Milestone, je kiuj lin akompanis i. a. Claudio Roditi kaj Art Farmer. En la 1990-aj jaroj li verkis i. a. kun Ack van Rooyen kaj Jack van Poll. Ekde 1999 sekvas aro da albumoj por diskeldonejo HighNote. En 2005 li publikigis la balado-albumon Once To Every Heart, kiu ekestis kunverke kun la germana ĵaztrumpetisto Till Brönner. En 2007 sekvis per la albumo Love Is What Stays alia kunverkaĵo kun.

Murphy imitkantas ĵazsoloojn de instrumentistoj, kiujn li foje ekipitas per skatkantado, pli ofte tamen per saĝaj propraj tekstoj, kaj krome lia persona improviza stilo ne nur konsideras la melodion, sed ankaŭ la tekstojn.

Diskoj

  • Rah! (Riverside Records, 1961) kun la Ernie Wilkins Orchestra
  • That’s How I Love the Blues (Riverside, 1962) kun Clark Terry, Snooky Young, Roger Kellaway, Jim Hall
  • Bop for Kerouac (Muse Records, 1981)
  • September Ballads (Milestone Records, 1988) kun Art Farmer, Oscar Castro-Neves
  • Another Vision (September Records, 1992) kun Ack van Rooyen
  • Some Time Ago (HighNote Records, 2000) kun Dave Ballou, Steve LaSpina, Winard Harper
  • Once To Every Heart (Verve Music Group, 2005)

Distingoj

Murphy ricevis la legantaron premion de Down Beat kiel plej bona ĵazkantistoj en la jaroj 1996, 1997, 2000 kaj 2001, same kiel ses kandidatigojn por Grammy por la plej bona ĵazkantado.

Literaturo

  • Will Friedwald: Swinging Voices of America – Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern 1992, ISBN 3-85445-075-3.
  1. paĝo 218
  2. paĝo 216
  3. Paĝo 217

Eksteraj ligiloj