Mark Rothko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stamps of Latvia, 2013-23.jpg
La kapelo de Rothko en Houston (Teksaso).

Mark ROTHKO, denaske Marcus ROTHKOWITZ, (n. la 25-an de septembro 1903 en Daugavpils - m. la 25-an de februaro 1970) estis usona pentristo el Latvio, rigardita kiel unu el la eminentaj membroj de usona abstrakta ekspresionismo (kune kun Jackson Pollock kaj Adolph Gottlieb), kvankam li mem ne rigardis sin tiel.

Rothko estis intelektulo kaj tre klera homo, kiu ŝatis muzikon, literaturon kaj sufiĉe interesiĝis pri filozofio, precipe pri Friedrich Nietzsche kaj helena mitologio. Li estis multe influita de la verkaro de Henri Matisse (kiun li omaĝis en unu el siaj pentraĵoj) kaj estis maltipa membro de la novjorka skolo.

Li en siaj pentraĵoj esprimis sin nur per lerta uzado de koloroj, kun necertaj limoj, ŝanĝemaj surfacoj kaj senfinaj variadoj.