Mark Starr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mark STARR, naskiĝis la 27an de aprilo 1894 en Shoscombe, mortis en en Novjorko la 24-an de aprilo 1985, estis grava organizanto kaj verkisto en la laborista kleriga movado, anglalingva kaj esperantista.


Mark Starr
Starr-Londono.png
el la foto-albumo de la gotenburga SAT-Kongreso (1928)
Dato de naskiĝo 27-a de aprilo 1894
Loko de naskiĝo Shoscombe
Dato de morto 24-a de aprilo 1985
Loko de morto Novjorko
v  d  r
Information icon.svg

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lernanto[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en laborista familio, kie la patro estis karbministo kaj la patrino estis eksa domservistino. Li estis la dua naskito en sepopa gefrataro. Post elementaj studoj en anglikana lernejo, kvankam lia patro estis metodisto, li eklaboris en 1907, tiam nur 13-jara, unue en konstruejo, kaj poste en minejo, kaj tiel proprakorpe ekkonsciis pri la realeco de homekspluatado.

La legado de verkoj de Thomas Huxley, John Ruskin, Robert Blatchford kaj pli poste Karlo Markso igis lin iom post iom forlasi la religian kredon, favore al materiisma mondperceptado. Samtempe kreskis lia intereso pri la laborista movado. Li ekaktivis kadre de la Sendependa LaborPartio (Independent Labour Party), kie li helpis en la organizado de publikaj kunvenoj. En 1912 li translokiĝis al suda Kimrio, kaj tie estis rimarkita de John Thomas, la unua loka plentempa sekretario de la Kimria Kleriga Laborista Asocio. (Workers' Educational Association, WEA). La favoraj rekomendoj de Thomas ebligis al li eniri la Centran Laboristan Kolegion en Londono en 1915. Kvankam li vizitis ĉi tiun lokon dum tre perturbita periodo, la tie ricevitaj instruoj profunde stampis lian menson. Li malkovris la ekonomian teorion de Karlo Markso, sed ankaŭ la pensojn de Dietzgen kaj Kerr.

Plu studante en la kolegio, li rapide estis agnoskita kiel instruisto kaj artikolisto en la laborista medio. Li tiam interalie preparis serion de 20 kursoj pri industria historio, kiuj estis represitaj libroforme en novembro 1917 sub la titolo "Laboristo rigardas la historion", kiu tuj iĝis furoraĵo en la movado por sendependa laborista edukado. Iuj riproĉis lin, ke li vane foruzas sian energion, ĉar la laboristoj nur devas okupiĝi pri la momentaj urĝaĵoj, kaj spronite de ĉi tiuj kritikoj, li argumentis pri la neceso provizi la laboristaron per nova historia bildo, kiu rompos la miton pri la eterneco de la ekspluatado. Li samtempe ekdefendis la neceson kontraŭbatali historiajn bildojn, kiuj prezentas la sociajn antaŭenirojn kiel realiĝaĵojn ŝuldataj al "grandaj homoj" aŭ superaj rasoj, aŭ, pli malfrue, al pure psikologiaj klarigoj pri homa konduto.

Militrifuzanto[redakti | redakti fonton]

Lia edukista kaj verkista laboro estis ĉesigita dum la somero de 1918, kiam li estis vokita al militservo. Li unue provis eviti armeiĝon, kaj kiam kaptita, li rifuzis la servon kaj estis sendita al milita kortumo. Li klare diris dum sia proceso ke lia rifuzo batali ŝuldiĝas ne al religiaj skrupuloj, sed al politikaj konvinkoj. Li defendis sin per prelego pri la imperiisma eco de la milito kaj per la aserto, ke li preferas enmeti novajn ideojn en kapoj anstataŭ faligi ilin. Responde al tio, li estis enkarcerigita en Wormwood Scrubs. Tie, li ricevis de unu el siaj fratinoj version de la Nova Testamento en Esperanto, kaj ekinteresiĝis pri la internacia lingvo. Sekve al klopodoj de lia patro ĉe sia parlamenta deputito, li estis translokita al farmo en Northumberland, kie li kontaktiĝis kun aktivuloj el la Pleba Ligo (Plebs League), i.a. Will Lather kaj Ebby Edwards.

Organizanto en la Brita laborista klerigmovado[redakti | redakti fonton]

Post sia liberiĝo, Starr aktive partoprenis en la starigo de kleriga movado por laboristo. Li iĝis unu el la plentempaj organizantoj de la Nacia Konsilio de Laboristaj Kolegioj (National Council of Labour Colleges, NCLC), kiu celis kunordigi la diverstipajn iniciatojn por sendependa instruado de la laborista klaso. La starigo de ĉi tiu konsilio fakte eĉ estis ekdiskutita sekve de propono lia ĉe la jarkonferenco de la Pleba Ligo. Li verkis multajn artikolojn pri la temo, kaj ankaŭ pri pedagogiaj metodoj. Menciindas, ke jam tiutempe li pridiskutis la oportunecon de plene sendependa edukmovado por laboristoj, kaj kuraĝigis enirismon en lokaj ŝtataj instruinstancoj, se oportune. Tiel li mem instruis esperanton en Londono inter 1923 kaj 1927.

Li tiutempe plentempe prizorgis la organizan laboron de la NKLK por orienta Anglio. Li ankaŭ estis tie la reprezentanto de la Pleba Ligo, kiu estis la ĉefa organizo por propagando de sendependa laborista klerigado. La Pleba Ligo publikigis revuon kaj lernolibrojn. Ĝiaj ĉeforganizantoj estis membroj de la familio Horrabin, kun kiu Starr intimiĝis pli kaj pli komence de la 20-aj jaroj. J.F. Horrabin, ĵurnalisto kaj desegnisto, eldonis la Pleban revuon, lia edzino Winifrede estis la naia sekretario de la organizo kaj lia fratino Kathleen deĵoris en la Pleba oficejo. Starr, helpante Horrabinonen la produktado de la revuo, al kiu li kontribuis per multaj artikoloj, transiris plian ŝtupon en la intimiĝo per edziĝo kun Kathleen Horrabin en julio 1921. La postan monaton, li partoprenis en la fondkongreso de SAT, kie li ankaŭ aktive implikiĝis ĝis la fino de sia vivo per verkado de multaj artikoloj kaj kongresaj prelegoj kadre de la laborista universitato ktp... Sur la poresperanta flanko, li prizorgis en Britio skriban E-kurson, E-fakon en "Daily Herald", kaj gvidis kursojn.


Li tre atentis pri plibonigo de la instrumetodoj en la Laborista Klerigmovado, kuraĝigante la uzon de diskutoj kaj de bildaj helpiloj. Li puŝis al uzo de la loka gazetaro por raporti pri la aktivaĵoj de la lokaj lernejoj, kaj emfazis la gravecon de la uzo de radio por diskonigi la agadon de la NKLK.

Kun la familio Horrabin, li aliĝis al la Komunista Partio de Britio post ĝia fondiĝo, sed ne restis tie longe. Kvankam marksisto, li estis mense tro sendependema por akcepti la disciplinon postulatan de la partiaj membroj. Li cetere havis la okazon viziti Sovetion kadre de la Leningrada SAT-Kongreso en 1926, kaj tiam kreskis liaj duboj pri la soveta reĝimo. Post forlaso de la Komunista Partio li aliĝis al la Laborista Partio, por kiu li dufoje estis kandidato ĉe la ĝeneralaj balotoj de 1923 kaj 1924. Tamen li ne speciale interesiĝis pri politika kariero, kaj plu dediĉis sin ĉefe al instruado kaj verkado.

En 1925 la NKLK publikigis lian verkon titolita "Laboristo rigardas ekonomikon", per kiu li provis esprimi en simpla ĉiutaga lingvo marksisman kritikon de la kapitalisma sistemo. Sed ĝi ricevis multe malpli grandan eĥon ol "Laboristo rigardas historion", kiu samjare estis reeldonita. Ĉi tiu reprilaborita eldono, stile pliglatigita kaj pli bone prezentita, ankaŭ estis malpli entuziasma ol la libro de 1917. La tujan triumfon de la laborista klaso anstataŭis multaj duboj pri la estonteco. La ŝanĝoj bildigis la evoluon de la spiritostato de Starr. Studante la internacian laboristan movadon, interalie pere de SAT kaj Esperanto, li havigis al si multajn kontaktojn, kiuj montris al li, ke naciaj, rasaj, religiaj kaj lingvaj antaŭjuĝoj plu konsistigas grandegajn malhelpojn por la starigo de internacia solidareco flanke de la laborista klaso.

Ekde siaj unuaj studjaroj en Londono, Starr interesiĝis pri la maniero per kiu tiuj ĉi malhelpoj estis plifortigitaj de naciaj eduksistemoj. Ŝovinismaj interpretoj de la historio, imperiaj gloradoj kaj rasismaj stereotipoj plenigis lernolibrojn tra la mondo. Pere de siaj kontaktoj en la esperanto-movado kaj ĉe la Ligo de Laboristaj Instruistoj (Teachers' Labour League), li kolektis pruvojn pri tio ĉi, kaj utiligis ilin por la verkado de "Mensogoj kaj malamo en Edukado" (1929), taksata kiel lia plej grava libro.

Usona reformisto[redakti | redakti fonton]

Kiam publikiĝis ĉi tiu libroj, li jam estis forlasinta Brition kaj daŭrigis sian karieron en Usona laborista edukista medio. Tiu foriro ŝuldiĝis al personaj kaŭzoj. Li havis personajn kaj strategiajn malakordojn kun J. P. M. Millar, la ĝenerala sekretario de la NKLK, al kiuj aldoniĝis malboniĝo de liaj rilatoj kun sia edzino, de kiu li pli poste oficiale disiĝis. Ĉar ĝuste tiam estis proponita al li provizora instruposteno en Usono, li forlasis Brition dum somero 1928, kaj lia provizora posteno en Brookwood College iĝis definitiva. Li tie renkontis sian duan edzinon, Helen Grosvenor Norton, kiu ankaŭ instruis tie, kaj deĵoris en la kolegio ĝis 1935, kiam li iĝis la respondeculo pri edukado en la Internacia Unuiĝo de Laboristoj en Virnivestaĵa industrio (International Ladies' Garment Workers' Union).

En 1937 li akiris la usonan civitanecon, kio ebligis al li plene ekaktivi en la usona politika vivo. Li agadis kadre la Usona Laborpartio (American Labor Party) ĝis ĝia splitiĝo en 1944 inter komunistoj kaj ne-komunistoj. Iom post iom malradikaliĝis liaj politikaj ideoj, interalie pro konfliktoj kadre de Brookwood College inter tiuj, kiuj deziris ligi la institucion al la Usona Komunista Partio kaj tiuj, kiel li, kiuj deziris konservi ĝian sendependecon. Li taksis la usonajn komunistojn mallarĝmensaj kaj sektemaj, kaj reciproke estis insultita de ili. Li poste aliĝis al al Liberala Partio, grupo ĉe la maldekstro de la Demokrata Partio, kaj gvidis ĝian branĉon en Queens County de 1945 ĝis 1959. Li sensukcese kandidatis por ĝi ĉe la urba baloto en 1945, kun klare reformisma programo. Laŭ usonaj kriterioj, li tamen plu staris maldekstre sur la politika kampo, kaj cetere daŭre referencis al Markso, kaj ĝis sia morto kritikis la kapitalisman sistemon.


En 1945 li estis ano de la usona delegitaro en la unua konferenco de UNESKO en Londono, kaj estis unu el la gvidantoj de la Usona Nacia Eduka televida kaj radiofonia Centro ( American National Educational TV and Radio Center ) de 1958 ĝis 1961. Post sia emeritiĝo en 1960, li faris stud- kaj instru-vojaĝojn por la Internacia Oficejo pri Laboro al Singapuro (1960-61) kaj Orienta Afriko (1961-63). Li krome estis delegito de UEA por UN kaj respondeculo de la Novjorka Esperanto Informcentro inter 1965 kaj 1972. Li plie plu kontribuis per artikoloj al Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo. Ĝis sia 88-a vivojaro li instruis Esperanton en vesperaj kursoj en Novjorko. Tiam grava kor-operacio devigis lin redukti siajn aktivaĵojn.

Li mortis en Novjorko la 24an de aprilo 1985.

Rete legeblaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]