Mark Twain

El Vikipedio
(Alidirektita el Mark TWAIN)
Saltu al: navigado, serĉo
Mark Twain (1835-1910)

Mark TWAIN [mark tŭejn] ['mɒɹk 'tweɪn] estas plumnomo de la usona aŭtoro Samuel Langhorne CLEMENS [SAM-juel LANG-orn KLE-menz] ['sæmjul 'læŋhoɹn 'klemənz] (naskiĝis la 30-an de novembro 1835 - mortis la 21-an de aprilo 1910). Twain naskiĝis en Florida, Misurio.

Kiel junulo li interalie laboris profundec-mezuriste sur la rivero Misisipo, kaj de tiu-labora ĵargono li prenis sian plumnomon ("mark one", "mark twain" = "marko unu", "marko du"; pri markoj sur la profundec-mezurilo). Twain mem rakontas en la Vivo ĉe Misisipo, ke la pseŭdonomon li transprenis de la maljuna kapitano I. Sellers, kiu sub tiu nomo publikigis siajn rememorojn pri la rivero kaj kiun Clemens kiel junulo ofendis per malice sarkasma artikolo. Post la morto de la kapitano li volis rehonorigi la pseŭdonomon. Twain rekonatas kiel fama kaj popolkara humuristo, ĉefe pro sia serio da libroj pri fikciulo "Tom Sawyer". Jam klasikaĵas liaj La Aventuroj de Tom Sawyer kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn.

Twain ekis aŭtore per humurecaj versetoj, sed finis kiel morna, preskaŭ profana kronikisto pri homaj vaneco, hipokrito kaj murdemo. Mez-vivovoje per "Huckleberry Finn" li kombinis riĉan humuron, potencan rakontteknikon kaj soci-kritikon kiel preskaŭ nenie trovebla aliloke en la monda literaturo.

La domo kie loĝis Mark Twain dum la infaneco en Hannibal (Misurio)

Enhavo

Mark Twain kaj Esperanto [redakti]

Kiam al tiu ĉi mondfama aŭtoro S. L. Clemens, nomata Mark Twain, skribis tradukinto de lia bonhumora rakonto, petante permeson publikigi la tradukon, estis ricevita jena angle skribita respondo: „Se mi estus pli juna je kelkaj jaroj, mi lernus tiun lingvon. Eventuale mi lernus ĝin eĉ nun, se mi estus certa, ke ĝin parolas la anĝeloj.“

La verkoj de Mark Twain [redakti]

Kovrilo de brita eldono de "Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo" el 1889.
Kovrilo de la unua eldono de La Aventuroj de Huckleberry Finn el 1884.
Kovrilo de eldono de La Aventuroj de Tom Sawyer el 1876.
  • The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County (Glorfama saltorano el la distrikto Calaveras, 1867)
  • The Innocents Abroad (Naivuloj eksterlande, 1869)
  • Roughing It (1872)
  • The Gilded Age (Orumita epoko, 1873) (kun Charles Dudley Warner)
  • The Adventures of Tom Sawyer (Aventuroj de Tom Sawyer, 1876)
  • The Prince and the Pauper (Reĝido kaj povrulo, 1882)
  • Life on the Mississippi (Vivo ĉe la Misisipo, 1883)
  • The Adventures of Huckleberry Finn (Aventuroj de Hucklebery Finn, 1884)
  • A Connecticut Yankee in King Arthur's Court (Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo, 1889)
  • The Man That Corrupted Hadleyburg (Viro, kiu koruptis Hadleyburg-on, 1900)
  • The Mysterious Stranger (Mistera fremdulo, postmorte 1916)

Esperantlingvaj specimenoj [redakti]

En Esperanto ankaŭ aperis:

  • Singardema komuniko (tr. S. Borovko, Esperantisto, No 12, decembro 1894, p. 190-192, sub Bagateloj)
  • Kvin donacoj de l' vivo (tr. Jozefo Németh, Budapest, 1911)
  • La £ 1.000.000 Banka Bileto. 1907 Trad.: Muschamp
  • Kiel mi fariĝis direktoro de agrikultura gazto, Esperanto 1916, p. 84-85
  • Sinjorino Mac Williams kaj la fulmo, Esperanto 1918, p. 100-101
  • Lojala Poŝtisto (el "Tom Sawyer eksterlande", Esperanto, 1927, n-ro 6, p. 114-115, tr. Edmond Privat)
  • La militpreĝo (tr. Karl Pov, Fonto 22, julio 1982, p. 22-24)
  • La aventuroj de Tom Sawyer (bildrakonto, Tibor Horvath, desegnis Attila Dargay, 1981)
  • La aventuroj de Huckleberry Finn (bildrakonto, Tibor Horvath, desegnis Attila Dargay, 1982)
  • La aventuroj de Toĉjo Saŭjero (1999, 22 p.)
  • Mark Tven en Israellando (Israela Esperantisto, 129, junio 1998, p. 8-11, kompilis Aleks Kerbel - fragmento el la libro "Naivuloj eksterlande)

Eksteraj ligiloj [redakti]