Markizinsuloj
Markizinsuloj (franca: Îles Marquises) grupo de vulkanaj insuloj en Pacifika Oceano. Ili estas parto de Franca Polinezio, en distanco 1497 km norde de Tahitio.
Malkovrita en 1595 de la hispano Álvaro de Mendaña. La nomo de la insuloj devenas de la nomo Markizo de Mendoza, tiamtempa vicreĝo de Peruo.
La insularo estas la plej granda arkipelago el ĉiuj kiuj formas la francian Polinezion, kun ĉirkaŭ 1.274 km² kaj ĉirkaŭ 8.712 loĝantoj en 2002.
Estas situaj inter 700 kaj 1.000 km sude de la ekvatoro kaj je ĉirkaŭ 1.800 km nordoriente de Tahitio.
Vidu ankaŭ
|