Markizo de Pombal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markizo de Pombal
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1699 (1699-05-13)
en Lisbono
Morto 8-an de majo 1782 (1782-05-08) (82-jaraĝa)
en Pombal
Tombo Igreja da Memória
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Alma mater Universitato de Koimbro
Subskribo Markizo de Pombal
Familio
Patro Manuel de Carvalho e Ataíde
Frat(in)o Francisco Xavier de Mendonça Furtado
Edz(in)o Eleonora Ernestina von Daun, Marquise of Pombal
Infanoj Henrique José de Carvalho e Melo • Doña Maria Amalia de Carvalho e Daun
Okupo
Okupo politikistodiplomato • seismologo • urbanizistoministroŝtata funkciulo
vdr

Vidu ankaŭ liston de Markizoj de Pombal

Sebastião José de CARVALHO e MELO, ofte konata kiel Markizo de Pombal (ankaŭ Grafo de Oeiras), naskiĝis en Lisbono en la 13-a de marto 1699 kaj mortis en Leiria, en la 8-a de majo 1782.

Markizo de Pombal, "La Forpelo de l'Jezuitoj" far Louis-Michel van Loo kaj Claude-Joseph Vernet, 1766.

Li estis ĉefministro de Portugalio dum la reĝperiodo de Jozefo la 1-a, kromnomata "La Reformulo" (1750-1777). Li regis Portugalion dum klerismo kaj batalis por enkonduki en la lando novajn ideojn. Por modernigi la landon, li faris multajn administrajn, ekonomiajn kaj sociajn reformojn. Li tre malvigiglis la Inkvizicion kaj protektis judojn. Li ankaŭ forigis Jezuitojn de Portugalio kaj ĝiaj kolonioj. Post la Tertremo de Lisbono li reformis la urbon laŭ modernan arkitektura plano. Malgraŭ tio, li praktikis kruelajn agojn, estis malliberala al kolonianoj kaj, fine, provokis la draman aferon de familio Távora.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Placo kaj statuo de Markizo de Pombal

La markizo estis filo de provincaj nobeloj nome "Manuel de Carvalho e Ataíde" kaj lia edzino "Teresa Luísa de Mendonça e Melo". Dum juneco li studis juron en Universitato de Koimbro kaj estis en armeo dum mallonga tempo. Kiam li translokiĝis al Lisbono, li estas maltrankvila homo. Lia unua edzino estis Teresa de Mendonça e Almada (1689-1737), nevino de grafo de Arcos, sed ĉar liaj bopatroj estis nesuporteblaj, ili translokiĝis al Pombal.

Diplomatia kariero[redakti | redakti fonton]

En 1738, Sebastião de Melo estis nomumita al sia unua publika ofico, kiel ambasadoro en Londono. En 1745 iris al Vieno. Post la morto de sia edzino, la reĝedzino Maria Ana de Aŭstrio prezentis lin al filino de aŭstria marŝalo Daun, Grafino Maria Leonor Ernestina Daun al kiu li edziniĝis. Estas tiam, kiam li fariĝis framasono laŭ José Braga Gonçalves en la libro "La Framasono de Vieno" surbaze de l' Aktoj de kunvenoj de framasonismo en Aŭstrio. La tiama reĝo de Portugalio, Johano la 5-a, ordonis la revenon de li. Unu jaro post, la reĝo mortis kaj la nova reĝo Jozefo la 1-a (Portugalio), la Reformulo (aŭ la Stultulo, laŭ ne-oficiala historiografio), nomis lin ministron de fremdaj aferoj. Post kelka tempo li estis ĉefministro.

Ĉefministrado[redakti | redakti fonton]

Statuo de Markizo de Pombal en Lisbono

En 1755, Sebastião de Melo jam estis ĉefministro. Li regis per forta mano, inkluzive al nobelaro. Li tre admiris Anglion kaj havis tiun landon kiel modelon. Li kreis kontrolon al vinon oporto por faciligi ĝian vendadon al angloj. Li reformis la administron por raciigi la ekonomion sen malplifortigi la reĝan povon.

Li malpermesis la sklavecon en Portugalio kaj en portugalaj kolonioj en Hindio, kvankam daŭre permesis ĝin en afrikaj kolonioj kaj en Brazilo. Li reorganizis la armeon kaj la Universitaton de Coimbra.

La Tertremo de Lisbono (1755)[redakti | redakti fonton]

Granda tertremo okazis dum mateno de la 1-a de novembro 1755 en Lisbono. Tiu urbo estis detruita de tertremo, sekva cunamo, kaj fajregoj. La Markizo survivis hazarde, sed multaj loĝantoj mortis. La ĉefministro diris faman frazon "Ĉu nun? Oni entombigu la mortitojn kaj donu manĝon al vivantoj".

Rapide li ordonis rekonstrui la urbon laŭ morderna kaj racia arkitekta plano, oni projektis la novan urbon por rezisti al tertremoj. En du libroj José Braga Gonçalves subtenas teorion, laŭ kiu la centra malalta parto de Lisbono (Bajŝa, portugale "Baixa") estis rekonstruita kiel masona templo-urbo.

Por pagi la elspezojn de rekonstruo de l'ĉefurbo, Pombal kreis grandajn impostojn al Brazilo, kio tre malkontentigis la kolonanojn.

La Afero de familio Távora[redakti | redakti fonton]

Tuj post tetremo, Josefo la 1-a donis al ĉefministro grandajn povojn, kaj iĝis lin preskaŭ diktatoron de Portugalio. Tio akiris al li multajn malamikojn, ĉefe en la alta nobelaro. En 1758, oni atencis kontraŭ la reĝo. La familio Távora kaj la Duko de Aveiro estis akuzataj kaj tuj mortpunataj. Sebastião de Melo ne pardonis eĉ infanojn kaj virinojn. Pro tiu agado, Josefo donis al ĉefministro la nobelan titolon grafo de Oeiras en 1759 kaj post la titolon markizo de Pombal en 1770.

Post la morto de Josefo la 1-a, la reĝino Maria la 1-a, la Freneza, kaj la reĝinedzo Petro la 3-a, kiuj malamis la markizon, ĉesigis lian ĉefministrecon. Pro la afero de familio Távora, la reĝino ordonis ke la markizo foru minimume 20 mejlon de ŝi. La reĝino havis atakojn de furio nur por aŭdi mencion al markizo.

Morto[redakti | redakti fonton]

La Markizo mortis pace en sia bieno Quinta da Gamela en la 15-a de majo 1782. Liajn lastajn jarojn, li vivis en Pombal

Reformoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomiaj reformoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la problemoj, Sebastião de Melo faris grandaj reformoj. Inter aliaj, li intencis pligrandigon de la nacia produktado, elvolvigon de la kolonia komerco kaj subtenon al la industrio. Li kreis kontrolilojn por produktado de vino kaj fiŝkaptado. Li pligrandigis impostojn al importaĵojn kaj malpermesis al Brazilo produkti eĉ la plej simplajn manufakturaĵojn, tio aperigis multajn manufakturojn en Portugalio.

Li ankaŭ kreis la Banco Real (Reĝa Banko) en 1751 kaj centraligis la ricevon de impostojn.

Religiaj reformoj[redakti | redakti fonton]

Pombal intencis plifortigi la centran ŝtatan povon (absolutismo) kaj kombati ĉion kio povis malvigligi ĝin. Li malpligrandigis la povon de Katolika eklezio kaj subigis la tribunalo de Inkvizicio al ŝtato kaj, en 1759, forigis jezuitojn el Portugalio kaj ĝiaj kolonioj.

En la 5-a de oktobro 1768 li devigis ke antisemitaj portugalanoj edzinigu siajn gefilojn al judoj. En 25-a de majo de 1773 kreis leĝon kiu forigis la diferencon inter "malnovaj kristanoj" kaj "novaj kristanoj" (kiuj havas judajn antaŭulojn). Kiu simple uzis la esprimon "malnova kristano" estu forpuŝita el Portugalio al afrikaj kolonioj. En la 1-a de oktobro 1774 ordonis ke verdiktoj de Inkvizicio havu reĝan aprobon.

Edukaj reformoj[redakti | redakti fonton]

Dum sia regado, Pombal alvokis la eduksistemon al ŝtato. Antaŭ li, Eklezio kontrolis lernejojn kaj Universitatojn. La Universitato de Évora estis estingita kaj la Universitato de Coimbra suferis grandajn reformojn. Tiuj reformoj permesis la eniro de judoj en lernejojn kaj universitatojn kaj kiel studentoj, kaj kiel profesoroj.

La Markizo de Pombal kaj Brazilo[redakti | redakti fonton]

Dum en Portugalio, Pombal estas nacia heroo, en Brazilo oni rigardas lin kiel tiranon. Li kreis kontrolilojn al kolonia komerco kiu multe fortigis la monopolon de portugalaj komercistoj.

En 1755 kaj 1759, oni kreis, respektive, la monopolajn firmaojn Companhia Geral de Comércio do Grão-Pará e Maranhão (Kompanio de Komerco de Grão-Pará kaj Maranhão) kaj la Companhia Geral de Comércio de Pernambuco e Paraíba (Ĝenerala Kompanio de Komerco de Pernambuko kaj Paraibo) laŭ la modelo de Nederlanda Orienthinda Kompanio. Ankaŭ kreis en 1765 la sistemon de kolekti impostoj nomata derrama, en tiu sistemo, Brazilo devis pagi fiksita kvanton de oro po jaro, kaj 20% sur la reala produktado kiel antaŭ.

En 1759 Pombal malkreis la sistemon de capitanias hereditárias (heredaj provincoj) kaj iĝis ĉiujn brazilajn provincestrojn simple funkciuloj de la reĝo. En 1763, li ŝanĝis la ĉefurbon de Brazilo de Salvadoro al Rio-de-Ĵanejro.

Per la forigo de jezuitoj de Brazilo, ĉiuj publikaj lernejoj estis fermitaj kaj indiĝenaj rezervejoj pasis al rego de terposedantoj. Lernado en Brazilo post tio estis ebla nur en privataj lernejoj

La Markizo ankaŭ malpermesis la uzon de tupia lingvo en Brazilo kaj devigis la uzon de portugala lingvo en lernejoj kaj dokumentoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • FRASCHINI NETO, M.. O Marquês de Pombal e o Brasil: contribuições às comemorações do 2° centenário da morte do Marquês de Pombal. Lisboa: Tipografia Minerva do Comércio, 1981.
  • BRAGA GONÇALVES, José.. "O Maçon de Viena" (La Framasono de Vieno) kaj "O Príncipe Rosa-Cruz" (La Princo Ruzkruca) eldonitaj de PrimeBooks.pt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]