Marko Bruto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marcus Junius Brutus.

Marko Junio Bruto (latine: Marcus Iunius Brutus, ĉ. 85-42 a.K.) estis mortiginto de Julio Cezaro. Por savi la Romian Respublikon kontraŭ tiraneco, li mortigis Cezaron je -44 kaj poste batalis kontraŭ Antonio kaj Oktavio en la batalo de Filipio je -42, sed estis venkita. Li sinmortigis kaj la Respubliko mortis kun li. Lia onklo estis Katono la Plijuna, alia heroa respublikano. Oktavio, adoptita filo de Cezaro, poste starigis la imperion.

Bruto estis sekvinto de la filozofo Platono kaj estis tre studema, leginte librojn en la profunda nokto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam Cezaro transiris la Rubikonon je -49 kaj montris sin kiel minaco kontraŭ la Respubliko, Bruto aliĝis la armeon de Pompeo. Cezaro venkis Pompeon ĉe Farsalio je -48 kaj pardonis multajn, kiuj batalis kontraŭ li: inter aliaj, Bruto mem kaj Kassio, kiuj poste komplotos por mortigi lin.

Cezaro onidire rigardis Bruton ne nur kiel amiko sed ankaŭ kiel ebla filo ĉar lia patrino estis amoratino de Cezaro.

Kvankam Kassio deziris la morton de Cezaro pro malamo de koro, Bruto deziris ĝin pro amo de justeco, por savi la Respublikon. Pro tio, la komploto ne ŝajnis deca kaj respektinda ĝis la aliĝo de Bruto, kies virto neniu dubis, ne eĉ liaj malamikoj. Do kiam li aliĝis la komploton, ĝi fariĝis realigebla.

...



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]