El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marko MARIN (naskiĝis la 13-an de marto 1989(nun 1989-03-13) en Bosanska Gradiška, tiam SFR Jugoslavio, nun Bosnio kaj Hercegovino, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto de bosnie serba deveno. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "21".