Marko Minucio Feliĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANAJ VERKISTOJ
APOLOGIISTOJ
“MARKO MINUCIO FELIĈO”
sekso = viro
nomo = Marko
kromnomo = Minucio Feliĉo
naskiĝoloko =
naskiĝodato =
mortodato =
mortoloko =
lingvo = latina
aktiveco1 = verkisto, kristana apologiisto
aktiveco2 = advokato
nacio = romia, eble de Romo eble de Afriko
verkoj = Octavius (Oktavio), eble De fato

Marko Minucio Feliĉo, konvertiĝinte al kristanismo, volis defendi sian novan religion kaj, do, fariĝis elstara pioniro de la kristana apologetika literaturo, malsupera, rilate al famo, nur al Kvinto Septimo Florento Tertuliano). Lin famigis lia verko Octavius, dialogo inter la pagana Cecilio Natalo kaj la kristana Oktavio Januario, advokato amiko kaj studkompanulo de Monucio Feliĉo. Sofronio Eŭsebio Hieronimo al li atribuas duan verkon, la instrucelan romanon De fato, kies tamen ne troviĝas manuskriptaj spuroj.

Ne laŭcerte konatas la epoko de lia vivo: svage oni ĝin lokigas inter la 160 kaj 300.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ nenio konatas pri travivaĵoj de Minucio Feliĉo. Lia “Octavius" similas al la samgenra verko de Tertuliano al Apologeticum, kaj la kronologiigo de lia vivo dependas de la rilato inter lia verko kaj tiu de la afrika verkisto forpasinta en 230. En la citaĵoj de la antikvaj verkistoj (Marko Terencio Varono, Seneko la pli juna, Cicerono) li estas pli preciza ol Tertuliano kaj tio favorus la opinion laŭ kiu li vivis pli frue ol Tertuliano kiel asertas Lucio Cecilio Firmiano Laktancio; sankta Sofronio Eŭsebio Hieronimo ĝin postigas post Tertuliano, kvankam li kontraŭdiras sin mem lin dirante ke li vivis post Taŝio Cecilio Cipriano en sia letero kaj antaŭ en sia verko. Rilate la ektremojn de sia vivo, Minucio Felixo mem mencias Fronton, forpasintan en 170; la traktado Quod idola dii non sint baziĝas sur Octavius kaj se tiu estas de Cipriano (martirigita en 258) Fronto ne aktivis post 260.

Ankaŭ la loko kie vivis Minucio Feliĉo nekonatas. Foje oni lin igas afrika kaj pro lia verkenhava dependeco el la afrika Tertuliano, kaj pro la referencoj al la afrikaj realaĵoj: la unua motivo, tamen, ne multe konvinkas ĉar ĝuste en tiu epoko la precipaj latinaj verkistoj estis afrikaj, kaj iliaj estis la stilo al kiu oni inspiriĝis,la dua, krome, povus tute dependi el la fakto ke la pagana persono de la Octavius, Cecilio Natalo, estis afrika, kiel atestite en iuj skribaĵoj. Ĉiukaze, interesas ke ambaŭ personoj de la Octavius havas nomojn cititajn en afrikaj skribaĵoj,[1] kaj tio valoras ankaŭ por Minucio Feliĉo. [2]

La personoj de la verka agado estas multe versimilaj kaj profesie advokataj: La pagana, Cecilio Natalo, estas kvalifikita civitano de Cirta (nuna Konstantino en Alĝerio. kie la anonimulo registrita en la skribaĵoj plenumis sacerdotajn funkciojn) kaj vivis en Romo kiel Minucio, kies sekvis la juĝejan aktivadon; Oktavio, male, estas ĵus alveninta la ĉefurbon en la epokon en kiu estas lokigita la enverkaj eventoj kaj lasis sian familion en la origina provinco.

Octavius[redakti | redakti fonton]

Octavius estas dialogo kiu havas protagonistoj la aŭtoron mem, Cecilio kaj Oktavio, kaj disvolviĝas en la rando de Ostia. Dum la tri promenas marborde, Cecilio, origine pagana, plenumas omaĝaĵon al la statuo de Serapido. El tio naskiĝas diskuto en kiu Cecilio kritikas la kristanan religion kaj laŭdegas la civilizan funkcion de la tradicia religio, dum Oktavio, kristana, kritikas la paganojn kultojn kaj laŭdegas la emon de la kristanaj al la karitato kaj al lamo al la proksimuloj. Ĉe fino de la dialogo Minucio, postulite arbitracii en disputoj, asignas la venkon al Oktavio, dum Cecilio jam inklinas fariĝi kristana.

La tuta dialogo disvolviĝas ege amikece kaj per lingvo stile altira.

Ĉu kristanismo nur por socia elito?[redakti | redakti fonton]

La kristanismo de Minucio estas la sama de la reganta klaso kiu ne volas ke la ŝanĝo de religio estu akompanata de sociskuiĝoj kaj estas konvinkita ke pludaŭrigu la fineco kaj ekvilibro konstruitaj laŭlonge de jarcentoj de greka-romia civilizo.

En la projekto de Minucio, fakte, ne troviĝas akcepto de “strangaĵoj” de judoj kaj de ektremismoj de radikalaj kristanoj.

Ne eblas nei ke la Kristanismo de Minucio estas tiu aŭtenta, spontana, vera kaj sincera, sed certe ĝi ne tute similas al tiu revolucia puŝo kiu, eble, karakterizis la disvastiĝon inter la dekomence malaltaj sociaj tavoloj kaj ke laŭ iuj intelektuloj (Tertuliano nombris inter tiuj ĉi) konstituis ankoraŭ la precipan fascinon de la nova religio,

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oktavio Ianuario en Saldae (nuna Bijaya en Maŭritanio] (CIL|8|8962) kaj Cecilio en Cirta (CIL|8|7097, CIL|8|7098, CIL|8|6996). (CIL = Corpus Inscriptionum Latinarum).
  2. Tebessa (CIL|8|1964) kaj Kartago (CIL|8|12499).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul Lejay, «Minucius Felix», Catholic Encyclopedia (1913).
  • Katolikaj enciklopedioj:
  • CSEL, Corpus Scriptorum Latinorum Paravianum, vol. 2, Torino, 1950
  • Migne, Patrologia latina, vol. 3, coll 239- 376

Voĉoj kunrilatoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • C. Francis Higgins, «Felix, Minucius», Internet Encyclopedia of Philosophy.
  • [4] Opera Omnia dde Migne “Patrologia Latina” kun analizaj inekcoj
  • [5]