Marko Naoki Lins
El Vikipedio
Marko Naoki LINS, germano, naskiĝis en 1973 kiel filo de japana patrino kaj germana patro, la esperantisto Ulrich Lins.
La magistro pri historio aktivis en la Esperanto-movado de Kolonjo kaj en la Germana Esperanto-Junularo, kie li estis estrarano kaj prezidanto. Li estis direktoro de la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio ĝis aprilo 2005 kaj dum iom pli ol jaro estis dungito de Monato. Poste li eniris la diplomatian servon kaj plurajn jarojn laboris en Kievo.