Marko Vovĉok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marko Vovĉok

Marko Vovĉok (ps. de Maria Vilinska) ukraine Марко Вовчок (1833-1907) - verkistino kaj tradukistino. Naskiĝis en Orela gubernio de Rusio, verkis en la ukraina, franca, rusa, parolis en ses lingvoj, legis - en 9. Post edziniĝo kun ukraina etnografo Opanas Markoviĉ (de lia nomo originas ŝia pseŭdonimo) loĝis en Ĥarkivo, Kijivo, poste en Francio. Estis konanta kun Taras Ŝevĉenko, kiu nomis ŝin "mia unusola filino".

Unua rakontaro aperis en 1857. Priskribis heroecan pasintecon de Ukrainio. La unua poinfana verkisto en ukraina literaturo. Multe tradukis de Victor Hugo, Jules Verne (el franca), Bolesław Prus (el pola), redaktis fakon de fremda literaturo en la rusia revuo "Отечественные записки" (Patriaj Notoj, 1868—1870). Rakonton "Horpina" esperantigis Viktor Pajuk (Norda gazeto, Francio).