Markolo Menai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markolo Menai
markolo [+]

AkvejoIrlanda maro
Koordinatoj53° 10′ 50″ N, 4° 14′ 0″ U (mapo)53.180555555556-4.2333333333333Koordinatoj: 53° 10′ 50″ N, 4° 14′ 0″ U (mapo)

Longo25 km (16 mi)
Minimuma larĝo400 m
Maksimuma larĝo1 100 m
Map
Markolo Menai
Vikimedia Komunejo:  Menai Strait [+]
vdr
Markolo Menai: la fervojponto kaj statuo de Nelson

Markolo Menai (angle Menai Strait, kimre Afon Menai) estas markolo inter la ĉeflando de nordokcidenta Kimrio kaj la insulo Môn. Ĝi longas 25 kilometrojn kaj larĝas 400 ĝis 1 100 metroj.

Trans la markolo estas du pontoj:

  • pendoponto (kiu nun servas aŭtojn) konstruita en 1826 kaj desegnita de Thomas Telford: tiu estas inter la unuaj modernaj pendopontoj de la mondo;
  • fervoja Ponto Britannia originale konstruita de Robert Stephenson (filo de la fervojinĝeniero George Stephenson) en 1850: post katastrofa incendio en 1970 necesis preskaŭ tute rekonstrui ĝin. Apud tiu ponto staras statuo de Horatio Nelson.

Pro tre fortaj marfluoj, rokoj, sablobankoj kaj kirlakvoj, la kolo estas ofte danĝera, aparte al malgrandaj ŝipoj. En 1953 mararmea trejnŝipo sinkis.

Sur Môn, tuj norde de la fervojponto, estas la vilaĝo Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch kiu havas la plej longan loknomon de Eŭropo. Inter aliaj lokoj apud Markolo Menai estas: