Markos Kiprianu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markos Kiprianu
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1960 (1960-01-22) (64-jaraĝa)
en Limassol Municipality
Lingvoj moderna grekaanglafranca
Ŝtataneco Kipro
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de AtenoTrinity College • jura altlernejo Harvard
Familio
Patro Spiros Kyprianou
Patrino Mimi Kyprianou
Parencoj Spiros Araouzos
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Markos Kiprianu (aŭ laŭ franca latinliterigo Markos Kyprianou, en la greka lingvo Μάρκος Κυπριανού), naskiĝinta la 22-an de januaro 1960 en Limasolo, estas kipra politikisto, kiu interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon sano. Li oficis en la Komisiono ekde la 1-a de majo 2004, kiam la Respubliko Kipro iĝis membroŝtato de la Unio. En la Eŭropa Komisiono, li kune kun alia komisionano el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakon buĝeto. Markos Kiprianu estas membro de la liberala partio Dimokratikon Komma de Kipro.