Markotabödöge

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Markotabödöge estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Markotabödöge situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Csorna troviĝas 11, Mosonmagyaróvár 26, Győr, Kapuvár kaj Tét po 29 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Bödöge devenis el 1161 en formo "Bedegh", pri Markota el 1222. Ili unuiĝis en 1609. En 1683 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1944 Markotabödöge estis bombardita. Inter 1973-1990 la komunumo estis parto de Kóny.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Markotabödöge havas romkatolikan barokan preĝejon omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1752.