Markovi Kuli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Markovi Kuli"

Prilep estas mezepoka urbo en Makedonio. la origina urbo troviĝis en la loko “Markovi Kuli” ("Turoj de Marko") 250 m super la lokoj, kie hodiaŭ kuŝas urbo Prilep. En la plej alta punkto inter la defend-muroj kaj grandaj ŝton-skulptaĵoj estis plej fortigita parto de la urbo Prilep t.n. “Goren grad” (Supra urbo). Sube, en la ebenaj supraĵoj, estis pliaj konstruaĵoj : domoj, sanktejoj ...

La fortikaĵo “Markovi Kuli” prezentas simbolon de urbo Prilep. Per ĝi Prilep estas konata en la Balkana duoninsulo pro tiu dominanta fortikiga sistemo. Pli ĝuste ĝi estas inter la kvin plejfortaj nekonkereblaj fortikaĵoj en la Balkana regiono. La plej malnovaj spuroj devenas el 4 kaj 3-a jarcentoj antaŭ Kristo, kio montras, ke ili estis konstruitaj dum la tempo de potencaj makedonaj reĝoj, kaj estas ĉirkaŭitaj per tri murvicoj.

Per scienc–esploraj laboroj, kaj same per konservadaj–restarigaj intervenoj oni malkovris riĉajn arkeologiajn trovitaĵojn el diversaj epokoj. Ke ĝi estis granda kaj konstante loĝigata loĝloko atestas multaj nekropoloj, kiuj devenas el la frua ferepoko, kaj dum la antikva ĝis la malfrua mezepoko. La fortikaĵo konsistas el kvar defendozonoj, sed la plej vidindaj estas la restaĵoj de la mezepokaj konstruaĵoj. Ĝi ricevis la nomon de la lasta slava reganto de Makedonio – princo Marko, kaj tuj post lia morto en la jaro 1395 Makedonio komplete falis sub turka jugo. En la 1970-aj jaroj oni malkovris ŝtonajn pentraĵojn, kiuj estas parto de la prahistoria kulturo, kio ekzistis en ĉi–tiuj areoj.

la ĉefa citadelo de la eksa fortikaĵo "Markovi Kuli"

Ili estas nur parto de pliaj restaĵoj de la ŝtona arto, elkovritaj lastajn jarojn tra la tuta teritorio de Makedonio, sed aparte en ĉi–tiu regiono. Fortikaĵo “Markovi Kuli” hodiaŭ estas konata laŭ sia lasta reĝo Marko, sed ĝi ŝanĝis pli da mastroj: post la batalo ĉe la montaro Belasica en 1014 ĉi-tie azilon serĉis reĝo Samoilo. Poste sekvas mastroj: Bizanco, bulgaroj, denove Bizanco, kaj en 1322 jaro urbo kaj fortikaĵo estis konkerataj de reĝo Milutin. Reĝo Duŝan en 1350 nomis ĝin “glora urbo”. Nova konkerinto estas Vukaŝin, kiu ĉi-tie proklamis sin reĝo en 1366. De 1371 ĝis 1394 jaro ĝia mastro estas filo de Vukaŝin – Marko.

Post falado sub la Otomana Imperio, fortikaĵo “Markovi Kuli” perdis sian gravecon kiel granda fortikaĵo. Iu tempo en ĝi estis malgranda milita ekipaĵo, sed poste ĝi restis forlasita, kaj restis nur legendoj pri lasta makedona reganto princo Marko kaj lia batalo kontraŭ la turkoj, malgraŭ estas konata ke li estis nur turka vasalo, kiu mortis en la batalo apud urbo Rovinj en 1395 j. kiel turka vasalo. De la iama urbo kaj fortikaĵo, nun restis dek turoj, ligitaj kun muroj, kaj en la urbo entere oni povas vidi restaĵoj de domoj kaj aliaj objektoj. Ĉefa fortikaĵo estis sur la plej alta pinto de Urbo de Marko, kaj ĉefa fortikaĵ-zono, kiu defendas la urbon, troviĝis sur la sudokcidenta flanko al la vilaĝo Varoŝ.