Markovi Kuli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Markovi Kuli"

Prilep estas mezepoka urbo en Makedonio. Prilapon troviĝis en la loko “Markovi Kuli” (Turoj de Reĝo Marko) 250 m superĉirkauitaj lokoj, kie hodiaŭ kuŝas urbo Prilep. En la plej alta punkto inter la defend-muroj kaj grandaj ŝton-skulptaĵoj estis plej fortigita parto de la urbo Prilep t.n. “Goren grad” (Supra urbo). Sube, en la ebenaj supraĵoj, estis diferencaj konstruaĵoj : domoj, sanktejoj ...

La fortikaĵo “Markovi Kuli” prezentas simbolon de urbo Prilep. Per ĝi Prilep estas konata sur la Balkanoj pro tiu dominanta fortikiga sistemo. Pli ĝuste ĝi estas inter la kvin plejfortaj nekonkereblaj fortikaĵoj sur la Balkanoj. La plej malnovaj spuroj devenas el 4 kaj 3-a jarcentoj antaŭ Kristo, kio montras, ke ili estis konstruitaj dum la tempo de potencaj makedonaj reĝoj, kaj estas ĉirkaŭitaj per tri murvicoj.

Per scienc – esploraj laboroj, kaj same per konservadaj – restarigaj intervenoj oni malkovris riĉajn arkeologiajn trovitaĵojn el diversaj epokoj. Ke ĝi estis granda kaj konstante loĝigata loĝloko atestas multaj nekropoloj, kiuj devenas el la frua ferepoko, kaj dum la antikva ĝis la malfrua mezepoko. La fortikaĵo konsistas el kvar defendozonoj, sed la plej vidindaj estas la restaĵoj de la mezepokaj konstruaĵoj. Ĝi ricevis la nomon de la lasta makedona reĝo – Reĝo Marko, kaj tuj post lia morto en 1395 jaro – Makedonio komplete falis sub turka jugo. En la 1970-aj jaroj oni malkovris ŝtonajn pentraĵojn, kiuj estas parto de la prahistoria kulturo, kio ekzistis en ĉi –tiuj areoj.

Ili estas nur parto de pliaj restaĵoj de la ŝtona arto, elkovritaj lastajn jarojn tra la tuta teritorio de Makedonio, sed kaj en ĉi – tiu regiono. Fortikaĵo “Markovi Kuli” hodiaŭ estas konata laŭ sia lasta reĝo Marko, sed ĝi ŝanĝis pli da mastroj : post la batalo ĉe la montaro Belasica en 1014 jaro ĉi-tie azilon serĉis reĝo Samoilo. Poste sekvas mastroj : Bizanco, Bulgaroj, denove Bizanco, kaj en 1322 jaro urbo kaj fortikaĵo estis konkerataj de reĝo Milutin. Reĝo Duŝan nomiĝis ĝin “glora urbo” ... en 1350 j. Nova konkerinto estas Volkaŝin, kiu ĉi-tie proklamis sin reĝon en 1366 jaro. De 1371 ĝis 1394 jaro ĝia mastro estas filo de Volkaŝin – Marko.

Post falado sub la Otomana Imperio, fortikaĵo “Markovi Kuli” perdis sian gravecon kiel granda fortikaĵo. Iu tempo en ĝi estis malgranda milita ekipaĵo, sed poste ĝi restis forlasita, kaj restis nur legendoj pri lasta makedona reĝo Reĝo Marko kaj lia batalo kontraŭ la turkoj, malgraŭ estas konata ke li estis nur turka vasalo, kiu mortis en la batalo apud urbo Rovinj en 1395 j. kiel turka vasalo. De la iama urbo kaj fortikaĵo, nun restis dek turoj, ligitaj kun muroj, kaj en la urbo entere oni povas vidi restaĵoj de domoj kaj aliaj objektoj. Ĉefa fortikaĵo estis sur la plej alta pinto de Urbo de Marko, kaj ĉefa fortikaĵ-zono, kiu defendas la urbon, troviĝis sur la sudokcidenta flanko al la v. Varoŝ.