Marlene Dietrich
El Vikipedio
| Marlene Dietrich | |
El filmo Stage Fright |
|
| Naskonomo | Marlene Magdalene Dietrich |
| Naskiĝo | 27-an de decembro 1901 |
| Morto | 6-an de majo 1992 (90 jaroj) |
| Aktivaj jaroj | 1919-1984 |
| Geedzo | Rudolf Sieber (1924-1976) |
| Oficiala ttt | Marlene Dietrich |
Marlene DIETRICH [marlene ditriĥ] (naskiĝis la 27-an de decembro 1901 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1992 en Parizo) estis germana aktorino kaj kantistino.
Dietrich daŭris populara tra sia longa kariero de ofte reinventante sin mem. En Berlino en la 1920-aj jaroj, ŝi aktoris en teatro kaj mutaj filmoj. Ŝia rolo kiel Lola-Lola en Der blaue Engel direktita de Josef von Sternberg, gajnis al ŝi internacia fameco kaj kontrakto kun Paramount Pictures en Hollywood. Tie, filmoj kiel Shanghai Express kaj Desire utiligis ŝian belecon kaj ekzotecon, fiksis ŝin kiel stelulino kaj faris ŝin kiel unu el la plej altprezaj steluloj de ŝia epoko. Dietrich iĝis usona civitano en 1939; dum la Dua Mondmilito ŝi estis tre populara Kvankam ŝi daŭre faris kelkajn filmojn post la milito, Dietrich ĉefe turneis dum multaj spektakloj.
Ofte en la rolo de fatale erotika vampirino Marlene Dietrich fariĝis la sekssimbolo de la 1930-aj jaroj. Post sia unua granda sukceso (Der blaue Engel) ŝi en la jaro 1930 transloĝiĝis al Usono, kie ŝi subskribis 7-jaran kontrakton kun Paramount.
La politika situacio en nazia Germanio maltrankviligis ŝin tiel, ke ŝi rifuzis ĉiujn ofertojn de germanaj filmentreprenoj kaj eĉ ne vizitis sian naskiĝlandon ĝis 1945. En 1939 ŝi fariĝis Usona civitanino. Post la Dua mondmilito Marlene Dietrich malofte rolis en filmoj, sed havis grandajn sukcesojn kiel kantistino de kanzonoj. En 1976 ŝi finis sian karieron sur la scenejoj de la tuta mondo kaj komencis verki siajn memoraĵojn. La lastajn vivojarojn ŝi pasigis tute retirite en Parizo.
[redakti] Listo de filmoj:
- Der blaue Engel (Germanio, 1930)
- Morocco (Usono, 1930)
- Dishonored (Usono, 1931)
- Shanghai Express (Usono, 1932)
- The Scarlett Empress (Usono, 1934)
- Angel (Usono, 1937)
- Destry rides again (Usono, 1939)
- A foreign affair (Usono, 1948)
- Rancho Notorious (Usono, 1952)
- Witness for the Prosecution (Usono, 1958)
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.marlene.com Oficiala retejo
http://www.marlene.ru Rusia retejo pri Dietrich
http://www.marlenedietrich.org.uk
http://osiris2.pi-consult.de/view.php3?show=5100000420145
http://www.thegoldenyears.org/dietrich.html

