Marlene Dietrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marlene Dietrich
El filmo Stage Fright
El filmo Stage Fright
Persona informo
Marlene Dietrich
Naskonomo Marie Magdalene Dietrich
Naskiĝo 27-an de decembro 1901
en Ŝablono:Flagikono Berlino, Germanio
Morto 6-an de majo 1992 (90 jaroj)
en Ŝablono:Flagikono Parizo, Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo III. Städtischer Friedhof Stubenrauchstraße vd
Lingvoj germanafrancaitalaangla vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioUsono vd
Alma mater Goethe Gymnasium • Liszt-muzikaltlernejo vajmara • Akademio de Drama Arto „Ernst Busch“ vd
Subskribo Marlene Dietrich
Memorigilo Marlene Dietrich
Familio
Patro Louis Erich Otto Dietrich vd
Patrino Wilhelmina Elisabeth Joséphine Felsing vd
Edz(in)o Rudolf Sieber (1924-1976)
Amkunulo Erich Maria RemarqueJean GabinMercedes de AcostaYul BrynnerJohn F. Kennedy • Wilhelm Michel vd
Infanoj Maria Riva vd
Parencoj Georg Hugo Will vd
Profesio
Alia nomo Marlene Dietrich vd
Okupo filmaktoro • kantisto • aŭtobiografo • amuzisto • violonisto • teatra aktoro • aktoromuzikisto • televida aktoro vd
Aktiva en Los-AnĝelesoBerlino vd
Aktiva dum 1919-1984
En TTT Marlene Dietrich
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marlene DIETRICH [marlene ditriĥ] (naskiĝis la 27-an de decembro 1901 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1992 en Parizo) estis germana aktorino, populara seksosimbolo kaj kantistino. Ŝi estas konsiderata unu el plej evidentaj mitoj de la sepa arto (kino), kaj ankaŭ kiel la naŭa plej bona stelulino de ĉiuj tempoj laŭ la American Film Institute.[1]

Dietrich daŭris populara tra sia longa kariero de ofte reinventante sin mem. En Berlino en la 1920-aj jaroj, ŝi aktoris en teatro kaj mutaj filmoj. Ŝia rolo kiel Lola-Lola en Der blaue Engel direktita de Josef von Sternberg, havigis al ŝi internacian famon kaj kontrakton kun Paramount Pictures en Hollywood. Tie, filmoj kiel Shanghai Express kaj Desire utiligis ŝian belecon kaj ekzotecon, fiksis ŝin kiel stelulino kaj faris ŝin kiel unu el la plej altprezaj steluloj de ŝia epoko. Dietrich iĝis usona civitano en 1939; dum la Dua Mondmilito ŝi estis tre populara. Kvankam ŝi daŭre faris kelkajn filmojn post la milito, Dietrich ĉefe turneis dum multaj spektakloj.

Ofte en la rolo de fatale erotika vampirino Marlene Dietrich fariĝis la seksa simbolo de la 1930-aj jaroj. Post sia unua granda sukceso (Der blaue Engel) ŝi en la jaro 1930 transloĝiĝis al Usono, kie ŝi subskribis 7-jaran kontrakton kun Paramount.

La politika situacio en nazia Germanio maltrankviligis ŝin tiel, ke ŝi rifuzis ĉiujn ofertojn de germanaj filmentreprenoj kaj eĉ ne vizitis sian naskiĝlandon ĝis 1945. En 1939 ŝi fariĝis usona civitanino. Post la Dua Mondmilito Marlene Dietrich malofte rolis en filmoj, sed havis grandajn sukcesojn kiel kantistino de kanzonoj. En 1976 ŝi finis sian karieron sur la scenejoj de la tuta mondo kaj komencis verki siajn memoraĵojn.

La lastajn vivojarojn ŝi pasigis tute retirite en Parizo.

Vivo

Junaĝo

Memorplato ĉe la naskiĝdomo Leberstraße 65, kvartalo Rote Insel en Berlino-Schöneberg

Marie Magdalene Dietrich, kiu mem elektis ĉirkaŭ dekunu-jaraĝa la nomon Marlene, naskiĝis kiel dua filino de la reĝa policleŭtenanto Louis Erich Otto Dietrich kaj ties edzino Wilhelmine Elisabeth Josephine (naskiĝinta Felsing) en Schöneberg en la nuna Berlino.

Ŝian pli aĝan fratinon Elisabeth, Marlene strikte neis dum kaj post la epoko de nazismo, verŝajne ĉar ŝi kune kun sia edzo funkciigis dum la dua mondmilito kinejon vizitatan ĉefe de SS-anoj. Tamen iom post la milito, Marlene Dietrich helpis mone sian fratinon por plufunkciigi la kinejon kaj intervenis ĉe la okupantoj. Ankaŭ en postaj jaroj ŝi helpis sian fratinon finance.

Post la morto de la patro en 1908, la patrino edziniĝis en 1914 al la leŭtenanto Eduard von Losch, kiu mortis pro militvundo en 1916. Ne okazis adopto de la du filinoj.

Siajn unuajn vivojarojn, Marlene Dietrich pasigis en la Leberstraße 65 (ĝis 1937 Sedanstraße) sur la tiel nomata Rote Insel (Ruĝa insulo) kaj vizitis la lernejon Auguste-Viktoria en la Nürnberger Straße. Portempe la familio loĝis en la Kaiserallee (la nuna Bundesallee) en Berlino. De la 13-a de aprilo 1917 ĝis Pasko 1918 Marlene vizitis la lernejon Victoria-Luise (nuntempe Goethe-gimnazio). Ŝi lernis muzikon kaj komencis en 1918 ĉe la muzikaltlernejo en Weimar edukadon kiel koncertviolonistino. La tieaj lernitaĵoj ebligis al Marlene poste - kiam jam delonge ŝi estis filmstelulo - la lertan ludon sur la muzika segilo, per kiu ŝi distris siajn kolegojn dum filmadpaŭzoj.[2]. En 1921 ŝi daŭrigis studadon en Berlino, sed pro tendeninflamo ŝi haltigis ĝin kaj decidis iĝi aktorino. Dum prezentado ĉe la germana teatrejo en Berlino, ŝi estis dungita de la fama teatrejestro kaj reĝisoro Max Reinhardt por unua sceneja rolo. Sekve ŝi vizitis la altlernejon por aktorarto Ernst Busch en Berlino.

En 1922 Marlene Dietrich unuan fojon aktoris en filmo – „So sind die Männer“ (Tiel estas la viroj) sub reĝisorado de Georg Jacoby. Aliaj malgrandaj filmroloj sekvis,[3] kiujn ŝi tamen en postaj jaroj daŭre neis; certas, ke ŝi aktoris en 16 mutaj filmoj antaŭ la filmo Der Blaue Engel (La blua anĝelo). Dum la preparado de sia tria filmo, „Tragödie der Liebe“ (Tragedio de la amo), sub reĝisorado de Joe May (1923), Marlene konatiĝis kun sia estonta edzo Rudolf Sieber (18971976), produktadasistento, kun kiu ŝi vivis dum pli ol 50 jaroj. La 13-an de decembro 1924 naskiĝis ilia nura filino Maria Elisabeth.

Monda stelulino

Dosiero:DietrichIKIHM.jpg
  Marlene Dietrich
en Ich küsse Ihre Hand, Madame (Mi kisas vian manon, sinjorino)
kun Harry Liedtke (maldekstre)
kaj Richard Tauber, 1929

Post mezaj ĝis grandaj scenejaj roloj [3] kaj mezaj filmroloj, Marlene Dietrich ricevis ekde 1927 ankaŭ ĉefrolojn en filmprojektoj. Tiel en filmo Café Elektric (reĝisoro Gustav Ucicky), kie ŝi ludis apud la de la publiko ŝategata Willi Forst. En 1928 Marlene denove ĉefrolis en filmo de Harry LiedtkeIch küsse Ihre Hand, Madame“ (Mi kisas vian manon, sinjorino; reĝisoro Robert Land).

En 1929 Marlene Dietrich ricevis la rolon, kiu konatigos ŝin internacie. La 9-an de oktobro 1929 ŝi subskribis la kontrakton, kiu certigos al ŝi 20.000 Reichsmark kaj kromajn 5.000 RM por la samtempe filmita anglalingva versio. Kompare ricevis ŝia filmpartnero Emil Jannings, konata internacia stelulo, sumon de 200.000 RM.[3] Ene de kelkaj jaroj, Marlene Dietrich iĝis nova monda stelulino.

Elmigrado en 1930

Marlene Dietrich sekvis sian reĝisoron al Usono kaj subskribis ĉe Paramount Pictures. Pro ŝia rolo en la filmo Marokko oni proponis ŝin por la premio Oscar kiel plej bona ĉefrolulino de la la jaro 1930. En la sekvaj jaroj estiĝis kvin aliaj el entute 7 filmoj sub reĝisorado de Sternberg. En 1936 ŝi rifuzis proponon de Joseph Goebbels, kiu proponis al ŝi altan salajron kaj liberan elekton pri scenaro kaj kunlaborantoj por filmoj produktitaj en Germanujo. Ŝi daŭre laboris en Usono, interalie reĝisorita de Hitchcock, Lubitsch, Welles kaj Wilder. En 1939 ŝi akceptis la usonan naciecon.

Meze de la 1930-aj jaroj, same kiel Greta GarboKatharine Hepburn la gazetoj nomis ŝin "kasveneno", ĉar ŝiaj filmoj ne obtenis bonajn rezultojn. Helpis ŝin ŝanĝo de ŝia bildo, kiel en la filmo Der grosse Bluff. El neatingebla diino, ŝi iĝis batanta trinkeja servistino, kiu kantis fumvoĉe. Ŝi pli kaj pli famiĝis dum la sekvaj jaroj pro siaj kantoj, kiuj estis plej ofte kantitaj parole. Inter tiuj estis la kanto Lili Marleen, kiu tamen famiĝis ĉefe pro Lale Andersen.

Ĉe trupoj dum la dua mondmilito

Marlene Dietrich donas aŭtografon al usona soldato (Belgio 1944)

Jam en Parizo Marlene Dietrich subtenis aktive kaj finance eskaphelpantojn kaj elmigrantajn artistojn. Post kiam ŝia amato Jean Gabin volonte aniĝis al la francaj liberigaj trupoj en Usono, ankaŭ Marlene provis partopreni en la batalo kontraŭ la faŝismo de Hitler. Ŝi decidis, se ŝi ne rajtis batali kiel viro, ŝi tamen sursceniĝos kiel kantistino por la soldatoj kiel eble plej proksime al la fronto. Dum la marŝo al Germanujo ŝi volis esti en Germanujo kiel eble plej frue. Dum la batalo de la Ardenoj ŝi apenaŭ eskapis kaptiĝon. Pro sia senkondiĉa solidareco al la batalantaj knaboj ŝi iĝis unu el la plej amataj kaj ŝatataj agantinoj de la usona trupprizorgado en Afriko kaj Eŭropo. Poste ŝi diris, ke neniam poste ŝi havis tiel intensan kontakton al sia publiko.

En Stolberg ĉe Aachen rekonis ŝin germanino, kiu surprize salutis ŝin ĝojplene. Tia neatendita reago ne estis unufoja afero, aliaj virinoj de la vilaĝo kolektis ingrediencojn por bonvenkuko, kiu laŭ ŝia deklaro estis la plej bongusta el sia tuta vivo.

Ŝi fine sukcesis en la serĉado de siaj parencoj. Per militista telefono, ŝi povis mallongege paroli kun sia patrino kaj revidi ŝin kelkajn semajnojn poste en Berlino. Ŝia patrino mortis en novembro 1945.

Ŝia politika kaj socia engaĝiĝo kontraŭ naziismo estis internacie multe pli frue aprezita ol en ŝia hejmlando, kie multaj ne komprenis ŝian agadon. Pro sia agado ŝi kontraŭstarintus ne Hitler, sed milionojn da simplaj germanaj soldatoj. La aldono perfidulino estis kaj estas ankoraŭ nuntempe publikigita kaj diskutita. Jam en 1947 Marlene Dietrich ricevis la prezidencan liberecmedalon, la plej altan usonan medalon por civiluloj. En 1950 sekvis la titolo kavaliro de la honora legio de la franca registaro. La francaj prezidantoj Pompidou kaj Mitterrand igis ŝin poste oficiro kaj fine komandanto de la Honora Legio.

Komence de la malvarma milito ŝia engaĝiĝo iĝis pli kaj pli pacema. Rimarkeblis tio en la kanto Sag mir, wo die Blumen sind (Diru al mi, kie estas la floroj) de Pete Seeger.

Listo de filmoj

Gary Cooper kaj Marlene Dietrich en la filmo Maroko (1930).
  • Der blaue Engel (Germanio, 1930)
  • Morocco (Usono, 1930)
  • Dishonored (Usono, 1931)
  • Shanghai Express (Usono, 1932)
  • The Scarlett Empress (Usono, 1934)
  • Angel (Usono, 1937)
  • Destry rides again (Usono, 1939)
  • A foreign affair (Usono, 1948)
  • Rancho Notorious (Usono, 1952)
  • Witness for the Prosecution (Usono, 1958)

Kantoselekto

  • Nimm dich in Acht vor blonden Frau’n
  • Ich bin von Kopf bis Fuß auf Liebe eingestellt
  • Wenn die beste Freundin
  • Quand l’Amour meurt
  • Wenn ich mir was wünschen dürfte
  • Die Welt war jung
  • Ich hab noch einen Koffer in Berlin
  • Es liegt in der Luft
  • Ich bin die fesche Lola
  • Give Me the Man
  • Falling in Love Again
  • Kinder, heut’ abend, da such ich mir was aus
  • Johnny, wenn du Geburtstag hast
  • Paff, der Zauberdrachen (angle Puff, the Magic Dragon)
  • Leben ohne Liebe kannst du nicht
  • Cherche la Rose
  • Sag mir, wo die Blumen sind
  • Du hast ja keine Ahnung, wie schön du bist, Berlin
  • Die Antwort weiß ganz allein der Wind
  • Wo hast du nur die schönen blauen Augen her
  • Just a Gigolo
  • Lili Marleen
  • The Boys in the Backroom'
  • Awake in a Dream
  • Illusions
  • The Laziest Gal in Town
  • I May Never Go Home Anymore
  • Allein in einer großen Stadt
  • Bitte geh nicht fort (Ne me quitte pas)
  • Mein blondes Baby
  • Blond Woman
  • You’ve Got That Look
  • Peter
  • Hot Voodoo
  • Lieber Leierkastenmann
  • Untern Linden… untern Linden
  • Das war in Schöneberg
  • Das war sein Milljöh
  • Wenn du einmal eine Braut hast
  • Mein Mann ist verhindert

Referencoj

  1. Lista de los mejores actores y actrices según AFI (American Film Institute).
  2. Hermann G. Weinberg en: Werner Sudendorf, Marlene Dietrich. Dokumente, Essays, Filme, eld. Stiftung Deutsche Kinemathek, Hanser, München, 1977, ISBN 3-446-12463-2
  3. 3,0 3,1 3,2 Werner Sudendorf, Marlene Dietrich. Dokumente, Essays, Filme, eld. Stiftung Deutsche Kinemathek, Hanser, München, 1977, ISBN 3-446-12463-2, vol. 1, p. 85

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo angle greke Rusia retejo ruse greke Brita retejo angle greke The Golden Years angle