Marmaduke Tunstall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marmaduke Tunstall
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1743 (1743-01-01)
en Burton Constable Hall
Morto 11-an de oktobro 1790 (1790-10-11) (47-jaraĝa)
en Wycliffe
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Familio
Patro Cuthbert Constable vd
Patrino Elizabeth Heneage vd
Profesio
Okupo ornitologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marmaduke Tunstall (174311a de oktobro 1790) estis angla ornitologo kaj kolektisto. Li estis aŭtoro de Ornithologica Britannica (1771), probable la uuna britia verko kiu uzis la sistemon de la dunoma nomenklaturo.

Tunstall neaskiĝis ĉe Burton Constable en Yorkshire. En 1760 li heredis la familiajn bienojn de Scargill, Hutton, Long Villers kaj Wycliffe. Ĉar li estis katolika, li edukiĝis en Douai en Francio. Por kompleti siajn studojn li translokiĝis al Welbeck Street, Londono, kie li formis ampleksan muzeon, same kiel grandan kolekton de vivantaj birdoj kaj aliaj animaloj. Post sia edziĝo en 1776 la muzeo translokiĝis al Wycliffe, kaj tiam estis unu el la plej kompletaj en Anglio.

Tunstall iĝis membro de la Societo de Antikvaĵistoj de Londono je aĝo de 21, kaj en 1771 li estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono.

Tunstall mortis en Wycliffe, kaj liaj bienoj pasis al sia duonfrato, William Constable. Constable invitis Thomas Bewick al Wycliffe kie li dediĉis du monatojn farante pentraĵojn el la birdaj specimenoj. La kolekto estis eventuale aĉetita de la Newcastle Societo en 1822, kaj formis la bazon de la Muzeo de Newcastle.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Mullens kaj Swann – A Bibliography of British Ornithology (1917)