Marmarĉa kviskalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Marmarĉa kviskalo
Marmarĉa kviskalo
Marmarĉa kviskalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Quiscalus
Specio: 'Qu. major'
Quiscalus major
(Vieillot, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
verda: la tutan jaron; okra: vintrejoj
verda: la tutan jaron; okra: vintrejoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Ino

La Marmarĉa kviskaloŜipavosta kviskalo (Quiscalus major) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kviskaloj, kiu enhavas ses vivantajn speciojn de tre brilaj nigraj birdoj.

Ĝi troviĝas kiel konstanta loĝanta birdo en marbordoj de sudorienta Usono. Ĝi troviĝas en marbordaj salaj marĉoj (kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo), kaj, en Florido, ankaŭ ĉe internaj akvoj. La nesto estas tasformo bone kaŝita en arbo aŭ arbusto ĉe akvo; la ino demetas 3 al 5 ovojn.

La masklo de Marmarĉa kviskalo estas 42 cm longa. Masklaj plenkreskuloj havas tute irizan nigran plumaron (irizeco povas esti purpurviola ĉekape, blueca ĉekorpe kaj verdeca ĉe flugiloj), longan malhelan bekon ege fortikan ĉebaze, palajn flavecajn aŭ brunajn irisojn kaj longan kilforman voston (de kio devenas la alternativa komuna nomo). La 37 cm longa plenkreska ino estas pli mallongvosta kaj flavecbruna kolore krom la pli malhelaj flugiloj kaj vosto. Ankaŭ kruroj estas nigraj.

Junaj maskloj estas nigraj sed ne havas la irizecon de plenkreskuloj. Nematuraj inoj estas pli senkoloraj versioj de plenkreska ino kaj havas makuletojn aŭ punktojn en brusto.

La Marmarĉa kviskalo estis unuafoje priskribita de franca natursciencisto Louis Jean Pierre Vieillot en 1819. Ties specifa epiteto major, signifas "pli granda" en latina. Spite ties limigita teritorio, estas kvar subspecioj de la Marmarĉa kviskalo, diferencaj laŭ grando kaj iriskoloro. La Marmarĉa kviskalo estis iam konsiderata la sama specio kia la Grandavosta kviskalo. Tiu laste menciata specio estas iom pli malgranda, sed havas pli longan voston kaj ne havas la kupolforman kapon distingan de tiu ĉi specio.

Example alt text
Strandoj de sudorienta Usono kaj Golfo de Meksikio.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde, ĉe neprofunda akvo aŭ ĉe arbustoj; ili rabas manĝon el aliaj birdoj. Ili estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas insektojn, fiŝoj de la Leŭciscenoj, ranojn, ovojn, berojn, semojn kaj grenojn, eĉ malgrandajn birdojn.

Marmarĉaj kviskaloj estis starigantaj gravajn populaciojn en urboj de kelkaj subŝtatoj de Usono ĉe la marbordo de la Golfo de Meksiko kie ili povas troviĝi manĝe ĉe rubujoj aŭ aŭtohaltigejoj.

La kanto de tiu birdo estas akra jiib, kaj ĝi havas varion de tipaj kviskalecaj babilado kaj pepado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj