Marmora Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marmara Maro)
Marmora Maro
greke: Θάλασσα του Μαρμαρά, turke: Marmara Denizi
maro
Marmora Maro, strando en Büyükçekmece, Istanbulo
Lando  Turkio
Regiono Marmora regiono Turkio
Parto de Eŭropo, Azio
Najbaras kun Mediteraneo, Nigra Maro
Insuloj Marmora insulo, Princaj insuloj, Imrali
Kelkaj havenurboj
Markoloj Bosporo, Dardaneloj
Alfluanto Gráníkos
Longo 280 km (174 mi)
Larĝo 80 km (50 mi)
Maks. profundo 1 370 m
Areo 11 140 km² (1 114 000 ha)
Geologia konsisto Nordanatolia faŭlto
Marmora Maro
Marmora Maro
Marmora Maro
Satelita vido al Marmora Maro
Satelita vido al Marmora Maro
Satelita vido al Marmora Maro
Vikimedia Komunejo: Sea of Marmara

La Marmora maro (greke: Θάλασσα του Μαρμαρά, turke: Marmara Denizi) estas malgranda maro, kiu troviĝas inter la Nigra maro nordorienten, la Egea maro sudokcidenten, Anatolio (la azia parto de Turkio) sudorienten, kaj Trakio (la sudorienta parto de la Balkana duoninsulo) nordokcidenten. Bosporo kunligas la Marmoran al la Nigra maro, kaj la Dardaneloj kunligas ĝin al la Egea.

Sub la Marmora maro troviĝas la Nordanatolia faŭlto, kiu kaŭzis la tertremon de Izmit en 1999, kaj multajn aliajn tertremojn.

La maro estas tiel nomata, ĉar sur Marmora insulo abundas marmoro.

Insuloj de la Marmora Maro[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]