Marmarica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de

Marmarica en antikva geografio estis tiu parto de la Norda Afriko ĉe la suda marbordo de la Mediteranea Maro, kiu situis inter la regionoj Cirenaica kaj Aegyptus. Ĝi korespondas al kio nun estas la landlima regiono inter Libio kaj Egiptio, inkluzive la urbojn de Bomba (antikva Phthia), Timimi (antikva Paliurus), Tobruk (antikva Antipyrgus), Acroma (antikva Gonia), Bardia, Sallum kaj Sidi Barrani (antikva Zygra).

Ĝi etendigixs suden je konsiderinda distanco, kaj inkluzivis la Oazon Siva, tiutempe konata pro sia amonida sanktejo. La orienta parto de Marmarica, de iuj geografoj konsiderata aparta distrikto inter Marmarica kaj Aegyptus, estis konata kiel Libycus Nomus. En la malfrua antikva epoko, Marmarica estis konata ankaŭ kiel Libio Malsupra, dum Cirenaica estis konata kiel Libio Supra.

orientiga mapo pri la regiono ene de Afriko

La loĝantoj de Marmarica ĝenerale latine nomiĝis marmaridae, sed ili ricevis la specialajn nomojn de adyrmachidae kaj giligammae en la marbordaj distriktoj, kaj de nasamones kaj augilae en la interno. Pri la adyrmachidae oni opiniis ke ili diferencis konsiderinde de la nomadaj triboj de la lando, kaj forte similis al la egiptoj. La teritorio en la sudo de la regiono estis loĝita de la ammonii, centrita je la fama kaj fekunda Oazo Siva.

Ambaŭ Cirenaica kaj Marmarica estis inkluzivitaj en la Diocezo de Egiptio en la 4-a jarcento, en la pli granda Pretoria gubernio de la OrientoBizanca Imperio (dum Tripolio, latine Tripolitania estis en la Pretorio gubernio de Italio, la okcidenta parto de la malfrua Romia Imperio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Charles Anthon, A system of ancient and mediæval geography for the use of schools and colleges, eldonejo Harper & brothers, 1855, 722-224.
  • George Kish, A Source book in geography, eldonejo Harvard University Press, 1978, ISBN 978-0-674-82270-2, p. 24.
  • Leonhard Schmitz, A manual of ancient geography, eldonejo Blanchard and Lea, 1857, 383-384.
  • Werner Huß: Marmarica. En: Der Neue Pauly (DNP), volumo 7, eldonejo Metzler, Stuttgart 1999, ISBN 3-476-01477-0, Sp. 926–927.
  • Hermann Kees: Marmarica. En: Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft (RE), volumo XIV, 2, Stuttgart 1930, paĝoj 1881–1883.
  • Anna-Katharina Rieger: Archäologie eines ariden Raumes - die Strukturierung einer ressourcenarmen Landschaft durch den Menschen am Beispiel der antiken Marmarica (Nordwestägypten). En: Roxana Kath, Anna-Katharina Rieger (eld.): Raum – Landschaft – Territorium. Zur Konstruktion physischer Räume als nomadischer und sesshafter Lebensraum. Eldonejo Reichert, Wiesbaden 2009