Marmite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitra ujo da Marmite
Marmite el biero de Guiness

Marmite estas markonomo de en 1902 en Britio disvolvita vegetara spicherba ŝmiraĵo. En Britio sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj ĝi estas tre populara. Per la franca vorto marmite oni indikas grandan metalan kuirvazon kun kovrilo (marmito). Sur la etikedo de la ŝmiraĵo estas bildo de tia kuirvazo.

Marmite estis la ĉefa produkto de Marmite Food Extract Company kiu establiĝis en 1902 en Burton-upon-Trent, en la angla Staffordshire. La sukceso de la produkto estis enorma, pro kio en 1907 oni establis duan fabrikon en Londono. En 2000 Marmite fariĝis parto de Unilever.

La ĉefingredienco de Marmite estas gistoekstrakto kiu restas kiel kromprodukto dum la produktado de nutraĵo kaj biero. Krom tio la ŝmiraĵo ankaŭ enhavas salon, plantoekstraktojn kaj spicherbojn. Kvankam gistekstrakto estas riĉa je vitamino B, ĝi ankaŭ estas ekstre aldonata al la ŝmiraĵo. Ekde la malkovro de vitamino B (en 1912) Marmite estas rigardata kiel "saniga produkto". Pro tio, sed ankaŭ por doni ion de la hejmo, la britaj soldatoj dum ambaŭ mondmilitoj ricevis Marmite-on en iliaj nutraĵpakoj. Oni esperis ke tio protektus la soldatojn en la tropikoj kontraŭ beriberon. Alia efiko atribuata al Marmite estas ke ĝi protektus kontraŭ kuloj ĉar ĝi kaŭzus, por homoj ne perceptebla sed, por kuloj tre mallogan odoron sur la haŭto.

Marmite ankaŭ enhavas aldonitan vitaminon B12.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

en 100 g en 4 g (uzokvanto)
Energio 929 (219 kkal) 37 kĴ (8,8 kkal)
Proteino 38,4 g 1,5 g
Karbohidrato 19,2 g 0,8 g
de tio Sukero 0,5 g kvanteto
Graso 0,1 g kvanteto
de tio saturita kvanteto kvanteto
Balastomaterio 3,1 g 0,1 g
Salo 4,3 g 0,2 g
Tiamino 5,8 mg (414 %) 0,23 mg (16,6 %)
Riboflavino 7,0 mg (438 %) 0,28 mg (17,5 %)
Niacino 160,0 mg (889 %) 6,4 mg (35,6 %)
Folia acido 2500 µg (1250 %) 100,0 µg (50 %)
Vitamino B12 15,0 µg (500 %) 0,6 µg (20 %)

(%)= Tagbezono

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]