Marmora kaverno (Krimeo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marmora kaverno (Krimeo) (Krimeo)
DMS
Red pog.svg

La Marmora Kaverno (rus. Мраморная пещера, ukr. Мармурова печера, krim. Mermer qobası) estas kaverno en Krimeo, populara turisma objekto. La kaverno troviĝas sur la malsupra ebenaĵo de la monto Ĉatirdago, 920 metrojn super la marnivelo.

La kaverno estis unue trovita en 1987. En la jaro 1988 post detala scienca pristudo de la kaverno oni komencis ekipi ĝin por la vizitantoj - oni aranĝis betonitajn padojn, apogilojn, lumilojn ktp. Ekde la jaro 1989 en la kaverno funkcias kelkaj turismaj itineroj. La longo de ĉiuj ekskursaj itineroj estas ĉ. 1,5 km. La suma longo de la studita parto de la kaverno estas ĉ. 2 km., la profundo - ĉ. 60 metroj.

En la kaverno troviĝas unu la plej grandaj ekipitaj kavernaj haloj de Eŭropo - la halo "Perestrojka" (ĝi longas pli ol 100 metrojn kaj altas ĉ. 28 metrojn). La kaverno estas opiniata unu el la plej belaj kavernoj de la mondo. Ekde la jaro 1992 ĝi apartenas al la Internacia Asocio de Ekipitaj Kavernoj.

Al la turisma komplekso "Marmora Kaverno" apartenas ankaŭ proksime troviĝanta kaverno Eminebairĥosaro. Apud ambaŭ kavernoj troviĝas kelkaj kafejoj kaj ripozejoj. Vintre ĉi tie funkcias ski-vojo. Kelkfoje apud la kaverno oni organizis bardajn festivalojn, kies fina koncerto estis organizata en la kaverno mem.

Eksteraj ligiloj [redakti]