Marnivela leviĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simulado de marnivela altiĝo je 6 metroj - la areoj, kiuj estos inundotaj, estas markitaj ruĝe (ĉi tiu simulado baziĝas sur la fakto, ke la altiĝo estos unueca, kvankam praktike la mara altiĝo ne estos unueca tra la tuta mondo)

Marniveloj ĉirkaŭ la mondo pliiĝas. Nuna marnivela pliiĝo eble efikas kontraŭ la homaj populacioj (ekz., tiuj vivantaj en marbordaj regionoj kaj sur insuloj, du konataj ekzemploj estas Kiribato kaj Florido)[1] kaj sur la natura medio (ekz., maraj ekosistemoj).[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Inter 1870 kaj 2004, tutmondaj mezaj marniveloj pliiĝis 195 mm.[3] De 1950 ĝis 2009, mezuradoj montras mezan ĉiujaran pliiĝon je marnivelo de 1.7 ± 0.3 mm je jaro, kie satelita informo montras pliiĝon de 3.3 ± 0.4 mm je jaro de 1993 ĝis 2009,[4] kun pli granda rapideco de pliiĝo ol antaŭe oni taksis.[5] Estas neklare ĉu la pliigita indico reflektas pliiĝon en la subesta longdaŭra tendenco.

Du ĉefaj faktoroj kontribuia al observita marnivela altiĝo.[6] La unua estas termika ampleksiĝo: ĉar oceana akvo varmigas, ĝi disetendiĝas.[7] La dua venas el la kontribuo de terbazita glacio pro pliiĝinta fandado. La plej grava stoko de akvo sur tero estas troviĝanta en glaĉeroj kaj glacitavoloj.

Marnivela altiĝo estas unu el pluraj linioj de indico kiuj apogas la vidon ke la klimato ĵus varmiĝis.[8] Estas tre verŝajne ke homofara (antropogena) varmiĝo kontribuis al la marnivela plialtiĝo observita en ĉi-lasta duono de la 20-a jarcento.[9] Kromaj efikoj kiel rezulto de marnivela pliiĝo estos pliigita risko de cunamoj, grandaj populacioj devos migri al pli sekuraj lokoj, perdo de kamparo, kaj severa damaĝo al urboj konstruitaj laŭ marbordaj strioj.

Oni supozas, ke marnivela pliiĝo daŭros dum jarcentoj. En 2007, la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (IPCC) projekciis ke dum la 21-a jarcento marnivelo pliiĝos pliajn 18 ĝis 59 cm, sed tiuj nombroj ne inkludas "necertecojn en klimat-karbona cikloreligoj nek ili inkludas la plenajn efikojn de ŝanĝoj en glitveterofluo".[10] Pli lastatempaj projekcioj taksitaj fare de la US National Research Council (Usona Nacia Esplora Konsilantaro) (2010) antaŭvidas eblan marnivelan pliiĝon dum la 21-a jarcento de inter 56 kaj 200 cm.

La marnivelo ne pliiĝos unuforme ie ajn sur la Tero kaj eĉ iomete falis en diversaj lokoj, ekzemple en Arkto. [11] Sur la temposkalo de jarcentoj al jarmiloj, la fandado de glitveteroj povis gvidi al eĉ pli alta marnivela pliiĝo. Parta deglaciejiĝo de la gronlanda glacitavolo, kaj eventuale de la okcidentantarkta glacitavolo, povus kontribui 4 ĝis 6 m aŭ pli al marnivela pliiĝo.

Gronlando[redakti | redakti fonton]

Ĵusa studo de la universitatoj de Leeds kaj Lankastero uzanta satelitan informaron, publikigita en la gazeto Nature indikas, ke en la lasta jardeko, 3,5 bilionoj de tunoj de glacio fandiĝis el la surfaco de Gronlando, egalvalora kvanto kiu kovrus la tutan areon de la Unuiĝinta Reĝlando per ĉirkaŭ 15 metroj de akvo el glacifandado. De 2011 ĝis 2020, la pliiĝo de la glacifando de Gronlando plialtigis la marnivelon en unu centimetro. Alia grava informo estas ke en la lastaj kvar jardekoj la fenomeno de la glacifandado en la insulo pliiĝis je ĉirkaŭ 21%, kaj iĝis 60% pli ŝanĝiĝema el unu somero al alia.[12]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. AR4, WG1, ĉapitro 5, sekcio 5.5.1: Introductory Remarks http://www.ipcc.ch/publications_and_data/ar4/wg1/en/ch5s5-5.html#5-5-1 Arkivigite je 2017-07-13 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Fischlin; et al., "Section 4.4.9: Oceans and shallow seas – Impacts", in IPCC AR4 WG2 2007, Chapter 4: Ecosystems, their Properties, Goods and Services, p. 234, archived from the original on 2017-06-07, http://www.ipcc.ch/publications_and_data/ar4/wg2/en/ch4s4-4-9.html, retrieved 2013-02-21  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-07. Alirita 2013-02-21.
  3. (January 6, 2006) “A 20th century acceleration in global sea-level rise”, Geophysical Research Letters 33, p. L01602. doi:10.1029/2005GL024826. L01602. Alirita 2010-05-17..  Arkivigite je 2011-04-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-10. Alirita 2013-02-21. pdf estas ĉi tie [1] Arkivigite je 2015-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
  4. (18 June 2010) “Sea-Level Sea-Level Rise and Its Impact on Coastal Zones”, Science 328 (5985), p. 1517–1520. doi:10.1126/science.1185782. 
  5. IPCC, Synthesis Report, Section 1.1: Observations of climate change Arkivigite je 2018-08-04 per la retarkivo Wayback Machine, in IPCC AR4 SYR 2007.
  6. IPCC, FAQ 5.1: Is Sea Level Rising?, in IPCC AR4 WG1 2007.
  7. Albritton et al., Technical Summary, Box 2: What causes sea level to change? Arkivigite je 2017-02-27 per la retarkivo Wayback Machine, in IPCC TAR WG1 2001.
  8. Solomon et al., Technical Summary, Section 3.4 Consistency Among Observations Arkivigite je 2018-11-02 per la retarkivo Wayback Machine, in IPCC AR4 WG1 2007; Hegerl et al., Executive summary, Section 1.3: Consistency of changes in physical and biological systems with warming Arkivigite je 2017-05-14 per la retarkivo Wayback Machine, in IPCC AR4 SYR 2007.
  9. Hegerl et al., Chapter 9: Understanding and Attributing Climate Change Arkivigite je 2018-11-18 per la retarkivo Wayback Machine, en IPCC AR4 WG1 2007.
  10. IPCC, Topic 3 Arkivigite je 2018-01-03 per la retarkivo Wayback Machine, Section 3.2.1: 21st century global changes, p. 45, in IPCC AR4 SYR 2007.
  11. Lydia Smears and Pablo Gutiérrez, "The strange science of melting ice sheets: three things you didn't know". The Gurdian, September 12, 2018
  12. El deshielo de Groenlandia eleva el nivel del mar un centímetro en la última década Público, Madrido, 02/11/2021. Alirita en 03/11/2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]