Marnivela leviĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marniveloj ĉirkaŭ la mondo pliiĝas. Nuna marnivela pliiĝo eble efikas kontraŭ la homaj populacioj (ekz., tiuj vivantaj en marbordaj regionoj kaj sur insuloj)[1] kaj sur la natura medio (ekz., maraj ekosistemoj).[2] Inter 1870 kaj 2004, tutmondaj mezaj marniveloj pliiĝis 195 mm.[3] De 1950 ĝis 2009, mezuradoj montras mezan ĉiujaran pliiĝon je marnivelo de 1.7 ± 0.3 mm je jaro, kie satelita informo montras pliiĝon de 3.3 ± 0.4 mm je jaro de 1993 ĝis 2009,[4] kun pli granda rapideco de pliiĝo ol antaŭe oni taksis.[5] Estas neklare ĉu la pliigita indico reflektas pliiĝon en la subesta longdaŭra tendenco.

Du ĉefaj faktoroj kontribuia al observita marnivela altiĝo.[6] La unua estas termika ampleksiĝo: ĉar oceana akvo varmigas, ĝi disetendiĝas.[7] La dua venas el la kontribuo de terbazita glacio pro pliiĝinta fandado. La plej grava stoko de akvo sur tero estas troviĝanta en glaĉeroj kaj glacitavoloj.

Marnivela altiĝo estas unu el pluraj linioj de indico kiuj apogas la vidon ke la klimato ĵus varmiĝis.[8] Estas tre verŝajne ke homofara (antropogena) varmiĝo kontribuis al la marnivela plialtiĝo observita en ĉi-lasta duono de la 20-a jarcento.[9]

Oni supozas, ke marnivela pliiĝo daŭros dum jarcentoj. En 2007, la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (IPCC) projekciis ke dum la 21-a jarcento marnivelo pliiĝos pliajn 18 ĝis 59 cm, sed tiuj nombroj ne inkludas "necertecojn en klimat-karbona cikloreligoj nek ili inkludas la plenajn efikojn de ŝanĝoj en glitveterofluo".[10] Pli lastatempaj projekcioj taksitaj fare de la US National Research Council (Usona Nacia Esplora Konsilantaro) (2010) antaŭvidas eblan marnivelan pliiĝon dum la 21-a jarcento de inter 56 kaj 200 cm.

Sur la temposkalo de jarcentoj al jarmiloj, la fandado de glitveteroj povis gvidi al eĉ pli alta marnivela pliiĝo. Parta deglaciejiĝo de la gronlanda glacitavolo, kaj eventuale de la okcidentantarkta glacitavolo, povus kontribui 4 ĝis 6 m aŭ pli al marnivela pliiĝo.

Notoj

  1. AR4, WG1, ĉapitro 5, sekcio 5.5.1: Introductory Remarks http://www.ipcc.ch/publications_and_data/ar4/wg1/en/ch5s5-5.html#5-5-1
  2. Fischlin; et al., "Section 4.4.9: Oceans and shallow seas – Impacts", in IPCC AR4 WG2 2007, Chapter 4: Ecosystems, their Properties, Goods and Services, p. 234, http://www.ipcc.ch/publications_and_data/ar4/wg2/en/ch4s4-4-9.html 
  3. (January 6, 2006) “A 20th century acceleration in global sea-level rise”, Geophysical Research Letters 33, p. L01602. doi:10.1029/2005GL024826. L01602. Alirita 2010-05-17..  pdf estas ĉi tie [1]
  4. (18 June 2010) “Sea-Level Sea-Level Rise and Its Impact on Coastal Zones”, Science 328 (5985), p. 1517–1520. doi:10.1126/science.1185782. 
  5. IPCC, Synthesis Report, Section 1.1: Observations of climate change, in IPCC AR4 SYR 2007.
  6. IPCC, FAQ 5.1: Is Sea Level Rising?, in IPCC AR4 WG1 2007.
  7. Albritton et al., Technical Summary, Box 2: What causes sea level to change?, in IPCC TAR WG1 2001.
  8. Solomon et al., Technical Summary, Section 3.4 Consistency Among Observations, in IPCC AR4 WG1 2007; Hegerl et al., Executive summary, Section 1.3: Consistency of changes in physical and biological systems with warming, in IPCC AR4 SYR 2007.
  9. Hegerl et al., Chapter 9: Understanding and Attributing Climate Change, en IPCC AR4 WG1 2007.
  10. IPCC, Topic 3, Section 3.2.1: 21st century global changes, p. 45, in IPCC AR4 SYR 2007.