Maro de la Finna Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maro de la Finna Insularo
maro [+]

AkvejoBalta maro

Koordinatoj60° 15′ 22″ N, 20° 55′ 55″ O (mapo)60.25620.932Koordinatoj: 60° 15′ 22″ N, 20° 55′ 55″ O (mapo)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Maro de la Finna Insularo (Finnlando)
Maro de la Finna Insularo (Finnlando)
DEC
Maro de la Finna Insularo
Maro de la Finna Insularo
Map
Maro de la Finna Insularo
Vikimedia Komunejo:  Archipelago Sea [+]
vdr
Hiittinen, 25 km okcidente de Hanko.

La Maro de la Finna Insularo (finne Saaristomeri, svede Skärgårdshavet) estas multinsula parto de la Balta Maro inter la Botnia golfo kaj la Finna golfo, en finna akvoteritorio. Insularo de Maro de la finna insularo estas la plej granda insularo en Eŭropo kaj la plej multinsula insularo en tute mondo. Plej multaj insuloj de Maro de Finna insularo estas malgrandaj. La ĉefpartoj de la insularo estas Alando kaj insularo de Turku. Multaj loĝantoj de la insularo estas svedlingvaj sed en la insularo de Turku estas ankaŭ finnlingvoj insuloj. La maro estas malprofunda, kun averaĝa profundo de 23 m. La plimulto da la kanaloj estas nenavigeblaj por grandaj ŝipoj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La interna insularo havas arbojn.

La Maro de la Finna Insularo enhavas multe da insuloj. La preciza kvanto da insuloj dependas de la difino de la termino "insulo," ĉar la pecoj de seka grundo povas esti etaj ŝtonoj apenaŭ superakvaj, aŭ grandaj insuloj kie kuŝas malgrandaj vilaĝoj aŭ eĉ urbeto. Estas 257 insuloj kun areo de almenaŭ 1 km2, sed estas 18000 insuletoj kun areo de almenaŭ 0,5 ha. Se validas ankaŭ la kvanto da la plej malgrandaj, nesurloĝeblaj ŝtonoj, 50.000 estas bona proksimumo. (Kompare, oni proksimumas, ke estas inter 13.000 kaj 18.000 insuloj en Indonezio). La areo konsistas el interna kaj ekstera insularoj. La ekstera ĉefe konsistas el pli grandaj, neloĝataj insuloj. La insularo kovras triangula areo, kaj ĉe la anguloj estas la urboj Mariehamn, Uusikaupunki, kaj Hanko.

Finna Insularo estas dua plej granda insularo de Eŭropo kaj la plej multinsula insularo en tuta mondo.

La insuloj ekaperis el la maro mallonge post la pasinta glaciepoko. La procezo fakte ankoraŭ okazadas, kaj novaj ŝtonoj kaj insuletoj malrapide kreiĝas, kaj la malnovaj aŭ pligrandiĝas aŭ unuiĝas. Ili nun kreskas inter 4 kaj 10 milimetrojn jare. Ĉar la insuloj konsistas el granito kaj gnejso, du tre malmolaj ŝtonoj, la erozio estas malpli rapida ol la kreskado.

Popolo kaj Administraĵo[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Aland.interreg.gif
Mapo de la sveda-finna Eŭroregiono.

La insuloj dividiĝas inter la provincoj de Okcidenta Finnlando kaj la memstara provinco Alando. La limo inter la provincoj estas malpreciza markita de Kihti, sufiĉe plenakva parto de la maro. Kune kun la insuloj proksime al la marbordo de Svedio, la areo estas Eŭroregiono.

Estas proksimume 60.000 malprovizoraj loĝantoj sur la insuloj, kaj 27.000 el ili loĝas en Alando. La plimulto da municipoj en la areo estas unulingvaj, aŭ nursvedaj aŭ plejparte svedaj. La ĉefaj havenurboj de la regiono estas Turku sur la kontinento, kaj Mariehamn en Alando.

Multaj finnoj havas somerajn domojn sur la insuloj, ĉar la regiono famas pro sia natura beleco. Pro tio, la kvanto da insulanoj povas duobliĝi (aŭ pli) dumsomere. La someraj loĝantoj estas plejofte finnparolantoj, kontraste kun la porĉiamaj insulanoj. Kultaranta, la oficiala somera loĝloko de la Prezidento de Finnlando, estas sur la insulo Luonnonmaa en Naantali.

Ekonomiko kaj Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Flava pramo dum vintro.
Mapo de la orienta parto de la Maro.

La insulanoj ĝenerale havas altan vivkvaliton, kompareblan al tiu en kontinenta Finnlando. Fiŝkaptado kaj fiŝpreparado estas gravaj tieaj industrioj. La insularo estas bone konata pro sia baltmara haringo kaj ĉielarka truto. Agrikulturo estas malmulta pro la ŝtonpleneco de la insuloj. Tamen, la klimato estas pli oportuna ol tiu en kontinenta Finnlando, kaj kelkaj insuloj, precipe Rymättylä, famas en proksimaj kontinentaj regionoj por produktado de la unuaj terpomoj de la somero. Turismo nun pli kaj pli graviĝas en al insulara ekonomiko.

La insulaj komunumoj ĉe la "finna" flanko de Kihti estas ligitaj de la Insulara Ringa Strato, ĉeno de pontoj kaj pramoj. Malproksimaj insuloj estas ligitaj de pramoj, kaj kaze de Alando, de malgranda flughaveno. La pramoj estas en du kategorioj. La flavaj pramoj (finne lossi) estas senpagaj kaj faras mallongajn vojaĝojn inter proksimaj grandaj insuloj. Konstrue, ili similas flosojn. La blankaj pramoj (finne yhteysalus) estas similas ŝipojn, kaj por ili oni devas iom pagi. Ili faras longajn vojaĝojn kaj iras al kelkaj malgrandaj, malproksimaj insuloj. La finnaj urboj Turku kaj Helsinko estas konektitaj al Alando kaj Svedio de grandaj krozopramoj.

Dum malvarmaj vintroj oni establas oficialajn glacistratojn inter iuj insuloj. Ĉi tio ege plifaciligas veturadon, kaj ebligas, ke oni povas simple aŭtveturi de la kontinento al la insuloj. Aliflanke, dum printempo kaj aŭtuno estas la degelperiodo (finne kelirikko) kiam la glaciaĵo tro maldikas eĉ por marŝado, sed tro dikas por perboata veturado. Pro tio mankas al iuj insuloj haveno por grandaj ŝipoj, kaj ili estas izolitaj dum kelkaj tagoj aŭ eĉ semajnoj.

Multaj gravaj sixpovojoj transiras la Maron. La laberinta insularo, malregula profundeco, kaj multegaj ŝtonoj danĝerigas navigadon. Tial la insuloj enhavas multajn lumturojn.

Naturo kaj Konservado[redakti | redakti fonton]

Tufgrebo.

La insuloj provizas unikan kaj diversan medion por sovaĝvivaĵoj. La pli grandaj insuloj similas la ĉemarajn regionojn de kontinenta Finnlando, dum la ŝtonoj havas radikale malsaman medion. Malgrandaj insuloj ne entenas arbojn, sed tamen havas multajn alispecajn plantojn. La medio estas sunplena, havas relative longan kreskosezonon, kaj estas fekundigita de guano. Aliflanke, preskaŭ senĉesa vento kaj maldika aŭ neekzistanta grundo limigas plantojn. La tre malalta saleco de la akvo estas pli benigna por plantoj.

La kondiĉoj povas varii radikale eĉ sur unu malgranda insulo. Ene de insulo granda nur kelkajn dekojn da metroj, povas esti malgrandaj nesalaj torfejoj, nesalaj lagetoj, saletaj lagetoj, arbustoj, herbejoj, ŝtonoj, marbordoj batitaj de ventoj, kaj ŝirmitaj fjordoj. Multaj plantoj havas ŝanĝiĝintajn fenotipojn pro la medio. Ekzemple, juniperoj sur insuletoj altas malpli ol 0,5 metroj, sed povas kovri kelkajn kvadratajn metrojn.

La insuloj estas sekurejo por marbirdoj. La specioj inkluzivas mutan cignon, nigran urion, tufgrebon, kaj multajn speciojn de mevoj. Freŝdate, grandaj kormoranoj venis al la insularo, kaj ili plimultiĝas. La kormoranoj iom malbonas por la naturo, ĉar ili loĝas en tre densaj kolonioj, kiuj iom post iom venenigos la tieajn plantojn per sia guano.

La plej granda minaco kontraŭ la naturmedio estas plantoziĝo, kaŭzata ĉefe de agrikulturo kaj fiŝbredado. Oni iom ekregis tiun problemon en Finnlando, sed la efiko de la protektado estas kaŝita de la ĝenerala malpliboniĝo de la Balta Maro. Multaj areoj de la insularo estas protektataj de homa agado de sia nealirebleco. Estas ankaŭ multaj malgrandaj naturkonservejoj ĉe la Sudokcidenta Insulara Nacia Parko, kie nur sciencistoj povas vojaĝi al iuj insuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insuloj ekleviĝis el la maro (kiu tiam nomiĝis la Maro Yoldia) antaŭ 10.000 jaroj. La plej malnovaj arkeologiaj trovitaĵoj estas de -4000.

La insularo havas strategian situon, gardante la vojojn al Stokholmo, Turku, kaj la tuta Botnia Golfo. Tial, la insuloj estis fortikigitaj de la Sveda imperio dum la mezepoko. Reĝa poŝta vojo transiris la nordajn insulojn dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En 1809, Svedio devis fordoni la insulojn al Rusio, kaj ili fariĝis parto de la Grandprinclando Finnlando.

Dum la Krimea Milito angla-franca grupo atakis kaj detruis la kastelon Bomarsund. En la Alanda Traktato de 1856, la Alanda flanko de la insularo estis nemilitigita. La areo restas tiel eĉ moderne.

Finnlando gajnis sian sendependecon de Rusio en 1917. Mallonge poste, la svedaparolantoj de Alando, en la okcidenta parto de la insularo, petis, ke Svedio akiru la insulojn. La peto estis iom subtenita en Svedio, sed gvidis al la Alanda Krizo. La Ligo de Nacioj provis solvi la situacion, kaj en 1921 la ĝi donis suverenecon al la tuta insularo de Finnlando, malgraŭ la deziroj de la plimulto da Alandanoj. Tamen, oni donis al Alando grandan memstarecon, kaj ĝia nemiliteco estis rekonfirmita.