Marof

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marof, hungare Majorlak estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje (provinco), en municipo de Sveti Martin na Muri.

Bazaj informoj

Loknomo

La historia hungara loknomo estis la sama kiel la kroata. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis tute novan hungarecan loknomon.

Situo

Marof situas laŭ dekstra bordo de Muro (rivero). Sveti Martin na Muri troviĝas je 2, Čakovec je 20 km-oj.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1477 en formo "Marhoff". La kampoj longe apartenis al estroj de Csáktornya. Ĝis Traktato de Trianon Majorlak apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste denove de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵoj