Marnivelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maronivelo)

La marnivelo estas la nivelo de la mara surfaco, al kiu oni kutime rilatas la altecon de ĉiuj punktoj de la Tero. Oni uzas la averaĝan marnivelon por esprimi la altecon de geografiaj punktoj ankaŭ en granda distanco de marbordoj - ekzemple tiel difiniĝas la alteco de la mondaj montoj.

Averaĝa marnivelo[redakti | redakti fonton]

Variado de la gravitforto sur Tero

La marnivelo male al averaĝa marnivelo ne estas konstanto. Ĝi ŝanĝiĝas ĉefe laŭ tajdocikloj, sed povas ŝanĝi, loke kaj malforte, ankaŭ pro vento kaj temperaturo.

Ankaŭ la averaĝa marnivelo ne estas tute konstanta. Ĝi dependas, ekzemple, de la variado de la gravito ĉe la surfaco de la Tero.

La averaĝa marnivelo dependas longtempe de klimataj ŝanĝiĝoj. Tiel nuntempe altiĝas la marnivelo pro la degelo de Antarkto kaj de glacimontoj je efiko de la tuttera klimata ŝanĝiĝo.

Video pri Leviĝantaj Akvoj de NASA, tradukita de la jutuba kanalo Scivolemo
Stacioj uzataj de EVRS, plejparte jam uzataj de la naciaj konvenciaj marniveloj

Por precizaj mezuroj konvenciaj marniveloj estas uzataj. Ekzemple, en Britio oni uzas la averaĝan marnivelon mezuritan inter 1915 kaj 1921 en la urbo Newlyn en Kornvalo; en Francio oni uzas averaĝan marnivelon de Marsejlo; ktp. Nuntempe en Eŭropo ekzistas EVRS (European Vertical Reference System, Eŭropa Vertikala Rilatsistemo),[1] kiu iom post iom anstataŭas la konvenciojn de la individuaj landoj.

Normalnulo
Ĉiu punkto, kiu laŭ alteco identas kun la averaĝa marnivelo, nomiĝas "normalnulo" (mallongigo "NN").

Aerdenso[redakti | redakti fonton]

Je marnivelo la aerdenso egalas al 1,2041 kg/ (0,0012 g/cm³) ĉe 20 °C. Tie ĝi estas kunpremata per la tuta maso da aero, kiu troviĝas supre de ĝi. Pro tio la aerdenso je granda altitudo iĝas ĉiam pli malgranda.

Marborda tereno sub la marnivelo[redakti | redakti fonton]

Se tereno en la proksimeco de marbordo troviĝas sub la marnivelo, necesas aparte fortaj digoj por protekti ĝin de inundoj - tio validas ekzemple por partoj de Nederlando kaj la norda Germanio.

Marnivela leviĝo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marnivela leviĝo.

La Tero ne estas tute neŝanĝebla, sed male ĝi suferas diversajn ŝanĝojn en diversaj aspektoj: la marnivelo, tio estas la kvanto de akvo en la maroj, dependas el tre diversaj faktoroj, ekzemple movoj en la marfundo, kvanto de akvo kiu venas al la maroj el la kontinentoj kaj insuloj, kvanto de akvo kiu foriras el la maroj pro vaporiĝo ktp.

Ĵusa studo de la universitatoj de Leeds kaj Lankastero uzanta satelitan informaron, publikigita en la gazeto Nature indikas, ke en la lasta jardeko, 3,5 bilionoj de tunoj de glacio fandiĝis el la surfaco de Gronlando, egalvalora kvanto kiu kovrus la tutan areon de la Unuiĝinta Reĝlando per ĉirkaŭ 15 metroj de akvo el glacifandado. De 2011 ĝis 2020, la pliiĝo de la glacifando de Gronlando plialtigis la marnivelon en unu centimetro. Alia grava informo estas ke en la lastaj kvar jardekoj la fenomeno de la glacifandado en la insulo pliiĝis je ĉirkaŭ 21%, kaj iĝis 60% pli ŝanĝiĝema el unu somero al alia.[2]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]