Marovarma centralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La marovarma centralo aŭ mara termoenergia centralo produktas elektron per temperatura diferenco inter la malvarmaj kaj varmaj akvomasoj en diversaj profundoj de la maro. Oni uzas por tiu tipo de la renoviĝanta energio la anglan mallongigon OTEC (angla Ocean Thermal Energy Conversion).

La teoriajn bazojn pri la metodo skizis Jacques-Arsène d'Arsonval jam en 1881.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

La surfaco de la oceano havas pli altan temperaturon ol tiu de la profundaj akvoj. Se la temperatura diferenco inter la supraj (0-50 m) kaj subaj maraj tavoloj (ekde 800-1000 m) superas la 20° C, povas eki cirkulado de la marakvo, kiu povas funkciigi eĉ generatoron.

Oni kalkulas je 3% (teorie eĉ ĝis 6,7 %) - de efikeco ĉe tiu energioprodukta centralo kaj povumo de 100 megavattoj (MW) por fermita (200 kubiknmetroj po sekundo tra tubo kun diametro de 11 m) kaj ĉ. 2,5 MW ĉe malfermita cirkulado.

la efektivigon de tiutipa centralo malebligis la troaj kostoj de la investado (tuboj donas 75 % de la kostoj) kaj la tiel kalkulita neprofita funkciado.


Historiaj eksperimentoj[redakti | redakti fonton]

ĉe Keahole Point, Havajo
  • 1930, norda marbordoj de Kubo, estis ĉesigita post kelkaj semajnoj. Ĝi uzis malferman sistemon, sed oni pli energion aldonis por la pumpoj (22 kW) ol ili gajnis per la instalaĵo.
  • 1970-aj jaroj: usona registaro apogis la esplorojn 260 milionojn da USD. Post la elktoj de 1980, la ŝtata apogo estis minimumigita.
  • 1979, antaŭ bordoj de Havajo. La eksperimento "Mini-OTEC" daŭris tri monatojn, havis fermitan cirkuladon, la generatoro donis povumon de 50 kW, dum oni uzis 40 kW por funkciigo de la pumpiloj. La malvarma akvo (5,5 °C) estis tranportita el profundo de 670 m per rapido de 10,2 kubikmetroj po minuto. La polietilena tubo havis diametron de 61 cm, la surfaca akvo varmis 26 °C.
  • 1993-1998 ĉe Keahole Point, Havajo okazis eksperimento per malfermita cirkulado. La generatora povumo estis 210 kW, ĉe surfaca temperaturo de 26 °C kaj profunda temperaturo de 6 °C. En malfrua somero la tre alta temperaturo helpis eĉ ĝis 250 kW, el kiu oni foruzis 200 kW la pumpiloj. La akvo fluis tra tubo kun diametro de unu metro el profundo de 825 m