Marso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Se vi serĉas informojn pri samnoma dio el la romia mitologio, vidu la paĝon Marso (dio).
Marso
Planedo
Mars Hubble.jpg
Historio
Dato de malkovro Pratempo
Unua superflugo Mariner 4
(14-an de julio 1965)
Unua enorbitiĝo Mariner 9
(13-an de novembro 1971)
Unua surteriĝo Surmarsilo de Mars 3
(2-an de decembro 1971)
Unua veturilo
sur la surfaco
Mars Pathfinder
(4-an de julio 1997)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
227 939 100 km (1,52 AU)
206 669 000 km (1,38 AU)
249 209 300 km (1,67 AU)
Discentreco 0,093 315
Klinangulo 1,850° (rilate al la ekliptiko); 5,65° (rilate al la suna ekvatoro); 1,67° (rilate al la sunsistema ebeno de Laplace)
Periodo 686,971 tagoj
Meza cirkulrapido 24,077 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
49,562°
Argum. de periapsido 286,537°
Naturaj satelitoj
Ringoj
2 (Dejmo kaj Fobo)
Neniu
Fizikaj ecoj
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
(6 792,4 ± 0,2) km
(6 752,4 ± 0,2) km
0,00589 ± 0,00015
1,447985 × 108 km2
1,6318 × 1011 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
6,4185 × 1023 kg
3,934 × 103 kg/m3
3,69 m/s2
5,027 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

24,62296 horoj
Aksa kliniteco 25,19°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 600-1000 Pa (6-10 mbar)
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

186 K
227 K
268 K
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,15
0,25
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

+1,8
-2,91
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

3,5"
25,1"
v  d  r
Information icon.svg

Marso estas la kvara planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno. Ĝi estas konata ekde la pratempo, ĉar ĝi estas klare videbla en la nokta ĉielo de Tero, kaj ŝuldas sian nomon al Marso, la romia dio de milito. Ĝia astrologia simbolo (♂) montras la egidon kaj lancon de la dio, kaj identas la simbolon de la vira sekso. Marso estas foje nomata la "Ruĝa Planedo" pro ĝia ruĝa aspekto, pro granda iomo da fera oksido en ĝia ŝelo; ĝi ankaŭ estas konsiderata la frata planedo de Venuso kaj Tero.

Temas pri malvarma, dezerta mondo, simila al Tero kun maldensega atmosfero. Ĝia surfaco pensigas kaj al Luno, pro alfrapaj krateroj, kaj al Tero, pro vulkanoj, valoj, dezertoj kaj polusaj kalotoj. Sur Marso ankaŭ situas Olympus Mons, la plej alta konata monto en la Sunsistemo, kaj la Mariner-valoj, la plej larĝa kanjono.

La marsa tago daŭras 24,6 horojn; la planedo havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Tamen, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo: la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). La temperaturo kaj premo sur Marso estas tro malvarma kaj tro malprema por homa vivo sen premovesto, kaj homa sanĝo bolus pro manko de premo.

La surfaco de Marso fotita per la sondilo Viking.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Komparo inter la Tero kaj Marso laŭ grando.

La radiuso de Marso estas ĉirkaŭ duono de la tera radiuso. Marso estas malpli densa ol Tero, havante proksimume 15% el la tera volumeno sed nur 11% el ĝia maso. Ĝia areo estas nur iom malpli granda ol la suma areo de la teraj kontinentoj.[1] Rilate al aliaj rokaj planedoj, Marso estas pli granda kaj havas multe pli da maso ol Merkuro, sed ĉi-lasta estas pli densa kaj tial posedas pli grandan gravitan forton ĉe sia supraĵo. Marso ankaŭ estas proksimume mezvoje en grando, maso, kaj supraĵo-gravito inter la Tero kaj la Luno: la Luno havas duonon de la diametro de Marso, la Tero duoblon; la Tero havas proksimume dek fojojn pli da maso ol Marso, la Luno dek fojojn malpli.

La ruĝ-oranĝkolora aspekto de la marsa supraĵo ŝuldiĝas al la abundo de hematito sur la supraĵo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La norda duonsfero de la planedo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.

Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo.

Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"), kiu estas 24 km alta de bazo al pinto. Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon, Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro.

Surbaze de elorbitaj observadoj kaj de la pristudo de marsaj meteoritoj falintaj teren, la supraĵo de Marso ŝajnas konsisti ĉefe el bazalto. Pluraj indikaĵoj pensigas, ke la marsa bazalto estas pli riĉa je silicia duoksido ol la tipa tera bazalto, kaj tial similas al andesitaj rokoj; tamen, tiuj observaĵoj ankaŭ povas esti klarigitaj per vitro el silicia duoksido. La plejparton de la surfaco, krome, kovras ege subtila polvo de hematito.[2][3]

Kvankam Marso ne posedas tutplanedan magnetan kampon,[4] observoj montris, ke partoj el la krusto de la planedo estas kaj posedas malajn pra-magnetigojn - kio pensigas, ke pasintece ekzistis tutplaneda magneta kampo kies direkto maliĝis de tempo al tempo. Efektive, la pramagnetismaj indikaĵoj trovitaj en marsaj mineraloj tute similas tiujn, kiuj observeblas ĉe la marfundoj de Tero. Laŭ teorio kiu publikiĝis en 1999 kaj pliampleksiĝis en oktobro 2005 post surlokaj esploroj de la usona kosmosondilo Mars Global Surveyor, tiu pramagnetigo pruvas ke Marto estis tektonike aktiva antaŭ kvar miliardoj da jaroj, antaŭ kiam la planeda dinamo ĉesis funkcii kaj la magneta kampo de la planedo malaperis.[5]

Laŭ la nun agnoskitaj modeloj pri la ena strukturo de Marso, la planeda kerno havas radiuson de proksimume 1480 kilometroj, kaj konsistas ĉefe el fero kaj (je 14-17%) sulfuro. La kerno estas parte likva, kaj ĝia denso de malpezaj elementoj estas duobla kiel tiu de la terkerno. La marsan kernon ĉirkaŭas mantelo el silikatoj, kiu respondecis pri la estigo de la ĉefaj tektonikaj kaj vulkanaj fenomenoj ĉe la planeda supraĵo. La averaĝa dikeco de la krusto de la planedo estas proksimume 50 km, kun maksimuma dikeco de 125 km.[6] La tera krusto averaĝe dikas nur 40 kilometrojn, kio estas triono de la marsa, kompare al la grando de la planedo.

Geologiaj epokoj[redakti | redakti fonton]

Eblas dividi la geologian historion de Marso laŭ pluraj kategorioj, sed la plej vaste agnoskita divido estas la jena:[7][8]

  • Noaa epoko (laŭ la nomo de la marsa regiono Noachis Terra, kio signifas "lando de Noao"): ĉi tiam formiĝis la plej antikvaj partoj el la nuna supraĵo de Marso, antaŭ 3,8-3,5 miliardoj da jaroj. Ĉi-epokaj regionoj aparte riĉas je grandaj alfrapaj krateroj. La volkana altebenaĵo Tharsis supozeble formiĝis dum tiu ĉi periodo, kaj spertis abundajn inundojn de likva akvo dum la lasta parto de la epoko.
  • Hesperia epoko (laŭ la nomo de la marsa regiono Hesperia Planum, kiu siavice devenas de Hesperio, persono el la helena mitologio): antaŭ 3,5-1,8 miliardoj da jaroj. Tiun ĉi epokon karakterizis la formiĝo de ampleksaj lafo-ebenaĵoj.
  • Amazona epoko (laŭ la nomo de la marsa regiono Amazonis Planitia, kiu fontas el la Amazonoj, mitologiaj militistinoj): ekde antaŭ 1,8 miliardoj da jaroj ĝis nun. Regionoj formiĝintaj dum tiu ĉi epoko malabundas je alfrapkrateroj, sed, krom tio, ili posedas la plej diversajn karakterizajn trajtojn. La plej granda sunsistema volkano, Olympus Mons, formiĝis dum la Amazona epoko.

Geologiaj fenomenoj plu okazas sur Marso. La 19-an de februaro 2008, per fotoj faritaj el la usona kosmoesplorilo Mars Reconnaissance Orbiter, oni malkovris la elfalon de lavango de materialoj.[9]

Orbito[redakti | redakti fonton]

La averaĝa distanco inter Marso kaj la Suno egalas proksimume al 230 milionoj da kilometroj (1,5 AU), kaj la planedo ĉirkaŭiras la sunon dum 687 teraj tagoj. Alivorte, unu marsa jaro egalas al 1,8809 teraj jaroj, kio signifas unu jaron, 320 tagoj kaj 18,2 horoj. Ankaŭ la marsa tago iom pli longas ol la tera: tagiĝoj sinsekvas post 24 horoj, 39 minutoj kaj 35,244 sekundoj.[1]

La aksa dekliniĝo de Marso estas 25,19 gradoj, simile al la aksa dekliniĝo de Tero.[1] Tial la du planedoj spertas similan sinsekvon de sezonoj, kvankam la marsaj, pro la plilongeco de la jaro, daŭras preskaŭ duoble pli ol la teraj. Nuntempe, la norda poluso de Marso havas la direkton de la stelo Denebo.[10]

La marsan orbiton karakterizas rimarkinda discentreco, proksima al 0,09; el la sep ceteraj sunsistemaj planedoj, nur Merkuro havas pli grandan discentrecon. Oni tamen komprenas, ke la orbito de Marso estis multe pli cirkleca en la pasinteco. Antaŭ 1,35 milionoj da jaroj okazis, ke la discentreco de la marsa orbito estas proksima al 0,002 - multe malpli ol la hodiaŭa discentreco de la tera orbito.[11] La oscilperiodo de la marsa discentreco estas 96000 teraj jaroj, dum la tera discentreco varias dum 100000 jaroj;[12] tamen, Marson karakterizas ankaŭ pli longa periodo, egala al 2,2 milionoj da teraj jaroj, kiu pli rimarkindas ol la pli mallonga periodo. Dum la lastaj 35 mil jaroj la orbito de Marso iom plidiscentriĝis, pro la efiko de la altirforto de la aliaj planedoj. Konsekvence de tio, la minimuma distanco inter Tero kaj Marso plu malgrandiĝos dum la venontaj 25 mil jaroj.[13]

Naturaj satelitoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Naturaj satelitoj de Marso.
Fobo (maldekstre) kaj Dejmo (dekstre)

Marso posedas du etajn lunojn, Fobo kaj Dejmo, kiuj ambaŭ orbitas tre proksime al la planedo. Pro ilia konsisto, supozeble temas pri kaptitaj asteroidoj - ekzemple, similaj al 5261 Eureka, troja asteroido. Tamen, ilia origino restas necerta.[14]

Ambaŭ lunojn malkovris en 1877 la usona astronomiisto Asaph Hall, kiu nomis ilin laŭ personoj el la helena mitologio: ili estas respektive personigoj de la paniko kaj de la timo, kaj akompanas sian patron Areson, la dio de milito, en batalo. Areso poste ekkonatiĝis kiel Marso ĉe la Romianoj.[15][16]

Vidataj el la supraĵo de Marso, Fobo kaj Dejmo aspektas tre malsame kiel la tera Luno. Fobo leviĝas okcidente, subiras oriente kaj refoje leviĝas dum nur 11 horoj. Dejmo, kiu situas ĝuste ekster la sinkrona orbito de Marso, male leviĝas oriente, sed trairas la marsan ĉielon ege malrapide, ĉar ĝia orbitperiodo preskaŭ egalas la turniĝperiodon de Marso.[17]

Pro la rimarkinda malalteco de la foba orbito, la luno estas nun altirata al Marso pro tajdaj fortoj. Oni supozas ke, dum la venontaj 50 milionoj da jaroj, ĝi kolizios kun Marso aŭ disiĝos en ringo.[17]

La origino de la du lunoj ne estas bone komprenita. Ilia malalta reflektopovo kaj ilia konsisto el karbonecaj ĥondritoj spegulas la ĉefajn trajtojn de asteroidoj, kaj tial gravita kaptado fare de Marso restas la plej agnoskita teorio. La malstabila orbito de Fobo, krome, pensigas pri relative lastatempa kaptado. Aliflanke, ambaŭ lunoj havas preskaŭ perfekte cirklan orbiton, rimarkinde proksiman al la ekvatoro, kio ege malkutimas ĉe kaptitaj objektoj. Tial ankaŭ la teorio pri formiĝo samtempa kiel Marso restas plukonsiderinda, kvankam tiel ne eblus klarigi, kial la konsisto de la du lunoj tiom malsimilas la marsan. Trie, kelkaj supozas ke iu tria ĉielkorpo iam envolviĝis en la evoluo de la marsa lunaro, kaj eble la du lunetoj estiĝis per kolizio.[18]

Videblo el Tero[redakti | redakti fonton]

La ŝajna retroenmovo de Marso en 2003, videbla de Tero

Marso povas esti vidita de Tero per la nuda okulo, kaj pro tio ĝi jam konatis kiel planedo en la pratempo. Ĝia koloro estas flava, oranĝa aŭ ruĝa, kaj ĝia heleco ege varias laŭ la situo de Marso rilate al Tero; la videbla magnitudo varias inter +1,8 kaj -2,91.[1] Tiun ĉi maksimuman helecon superas nur Venuso, la Luno kaj la Suno; pro la varianta magnitudo, tamen, ankaŭ Jupitero ofte estas pli hela ol Marso.

Kiam Suno, Tero kaj Marso eksituas laŭ linio, oni diras ke Marso estas, vidate el Tero, en opozicio al la Suno. Dum tiu tempo oni povas vidi ĝin plej bone, kiel ruĝeca stelo relative hele videbla en la nokta ĉielo. Tiam multaj trajtoj el la supraĵo de Marso klare videblas eĉ per neprofesia teleskopo: aparte rimarkindas la polusaj kalotoj.[19]

Ĉar la Tero estas iom pli rapida ol Marso dum sia rotaciado ĉirkaŭ la Suno, ĝi preterpasas Marson proksimume ĉiun 779-an tagon. Tiun tempon, kiu fakte varias inter 764 kaj 811 tagoj, oni nomas sinoda periodo. Tiu fenomeno havas interesan efikon ĉe la ŝajna movo de Marso en la tera ĉielo: fakte, se oni regule vidas Marson, oni povas konstati, ke ĝi antaŭ kaj post la opozicio faras bantosimilan movon rilate al la malantaŭaj, fiksaj steloj. Tiu "planeda banto" (aŭ opozicia banto) estiĝas pro la angulo, sub kiu oni vidas Marson, dum la Tero preterpasas ĝin.

Rekordaj proksimiĝoj[redakti | redakti fonton]

La 27-an de aŭgusto 2003, je 9:51:13 UT, okazis la maksimuma proksimiĝo inter Marso kaj Tero dum la lastaj 60000 jaroj: 55,758,006 km (0,372719 AU). La pasinta tioma proksimiĝo okazis la 12-an de septembro en la jaro -57617, dum la venonta okazos jam en 2287.[20] Foje okazas tamen proksimiĝoj same rimarkindaj: ekzemple, la 22-an de aŭgusto 1924 la distanco inter la du planedoj estis 0,37285 AU, kaj la 24-an de aŭgusto 2208 ĝi estos 0,37279 AU, malmulte pli ol la menciita rekordo.[12]

Vivo sur Marso[redakti | redakti fonton]

Historia trarigardo[redakti | redakti fonton]

Tra la tuta homa historio ĝis la 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa vivo alternadis. Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso plu ŝajnis tiel probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson Welles pri "La Milito de Mondoj" laŭ romano de H. G. Wells pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava novaĵo, kaj estigis teruron ĉe la aŭskultantaro.

Tia kredo je la ekzisto de marsanoj, en anglalingvaj landoj, estis instigita de mistraduko de verko de la kolorblinda itala astronomiisto Giovanni Schiaparelli, kiu en 1877 raportis pri la eltrovo de kanaloj sur Marso. En la angla lingvo ekzistas tamen du vortojn por "kanalo": canal por kanalo homfarita, kaj channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura, sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo homfarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo Percival Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis (probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn homfaritajn, kiujn li taksis kiel produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. Wells en 1898 en "Milito de la Mondoj" kaj Edgar Rice Burroughs en la 1930-aj jaroj en sia serio pri "Barsoom" (la indiĝena nomo por Marso, laŭ Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo Aelita prirakontis la "marsan imperion".

Nuna kompreno pri neloĝebleco[redakti | redakti fonton]

Laŭ la nuna kompreno, la kapablo elteni vivon apartenas ĉefe al planedoj, kiuj havas likvan akvon sur sia supraĵo. Tio plejofte postulas ke la orbito de planedo kuŝu en la tiel nomata loĝebla regiono, kiu en la nuntempa sunsistemo etendiĝas proksimume de ĵus trans la orbito de Venuso ĝis la duongranda akso de la orbito de Marso.[21] Dum perihelio Marso eniras tiun regionon, sed la maldika marsa atmosfero (kun malalta aerpremo) malhelpas la formiĝon de lagoj de likva akvo. Aliflanke, la eltrovoj pri pasintecaj fluoj de likva akvo pruvas la potencialon de la planedo por elteno de vivantaj estuloj, kvankam lastatempaj esploroj montras, ke akvo sur la marssurfaco ĉiam estis tro sala kaj acida por vivteni terecan vivon.[22]

Krom malĉeesto de akvo, la ĉefaj ecoj kiuj igas la nuntempan Marson malloĝebla kaj malkapabla gastigi vivon estas manko de magnetosfero, pro kio eventualaj estuloj sur la marsa supraĵo suferus mortigan kosman radiadon, kaj ekstreme maldika atmosfero, pro tio, ke la malgranda gravitforto ne kapablas reteni la plej malpezajn molekulojn. Marso cetere estas preskaŭ, se ne tute, geologie mortinta; la fino de rimarkindaj vulkanaj fenomenoj ĉesigis la encirkuligon de kemiaĵoj kaj mineraloj inter la supraĵo kaj la eno de la planedo.[23]

Esplorado de Marso[redakti | redakti fonton]

Pro sia granda heleco la planedo Marso estis konata jam en antikveco.

Antaŭ spacnavigado[redakti | redakti fonton]

La surfaco de Marsco laŭ Schiaparelli (1888).

Tycho Brahe (15461601) mezuris la planedpoziciojn de Marso tiel precize, kiel oni ankoraŭ ne sciis ĝis tiam kaj ebligis tiel al Johannes Kepler (15711630) kalkuli la elipsan vojon de la planedo per la notoj de Brahe kaj starigi la tri leĝojn de Kepler.

Christiaan Huygens (16291695) malkovris malhelan triangulan regionon (Syrtis Major) sur la surfaco de Marso. El ĝia poziciŝanĝoj li kalkulis la memrotacio de Marsoje ĉirkaŭ 24,5 horoj (nuntempa valoro: 24,623 h).

Giovanni Domenico Cassini priskribis en 1666 la blankajn polusĉapojn de Marso.

Wilhelm Herschel (17381822) difinis en 1784 la kliniĝo de la rotacia akso rilate al la orbito.

Wilhelm Beer pretigis en 1830 la unuan mapon de Marso.

En 1869 Richard Proctor publikigis detalan Marsomapon, kiun li kreis el desegnaĵoj de William Rutter Dawes.

Giovanni Schiaparelli (18351910) rimarkis en 1877 sur la surfaco de Marso, liniecajn strukturojn, kiujn li nomis „Canali“ (itale: fosaĵoj) kaj desegnis sur detalan mapon. Unue Schiaparelli indikis nenion pri la deveno de la strukturoj, sed ili estis mise interpretitaj kiel kanaloj kaj tiel kiel verkoj de inteligentaj marsanoj. Sur malnovaj Marsomapoj, la kanaloj estas desegnitaj kun eĉ aldonitaj nomoj. Dum iuj astronomoj konfirmis liajn observojn, aliaj pridubis la ekziston de la kanaloj. Nur la preterflugo de la usonaj sondiloj Mariner ĉesigis la diskutojn. Fotoj de la marsa surface ne montris indikojn pri kanaloj, kiuj ŝajne estis rezulto de optikaj trompoj.

Same en 1877 Asaph Hall malkovris la du marslunojn Fobo kaj Dejmo.

En la epoko de spacnavigado[redakti | redakti fonton]

Dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 & 2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis.

Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis denove. En 1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj, kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.

La nova aro de robotoj, kiu estis sendita al Marso inter 1996 kaj 2005, klopodis pluklarigi la demandon pri vivo. La unuaj robotoj alvenis al Marso je la somero de 1997 por detale mapi Marson kaj esplori ĝian supraĵon. La misio Pathfinder ankaŭ alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares", helena samvalorulo de romia Marso), kie antaŭ 1–3 miliardoj da jaroj okazis grandega inundo. Pathfinder sendis robotan veturilon, "Sojourner", por esplori la terenon.

En 1999 alia misio al Marso estis sendita de Usono por esplori la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn rokojn al la Tero estis detruita.

La sekva roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el Eŭropo (Beagle estis la ŝipo de Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la 2-an de junio 2003) kaj surmarsiĝis la 25-an de decembro 2003. Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express tamen plu funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco.

Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter.

Interaga mapo de Marso[redakti | redakti fonton]

Mars map scale-coloured.png
Tharsis Hellas Planitia Olympus Mons Valles Marineris Arabia Terra Amazonis Planitia Elysium Mons Isidis Planitia Terra Cimmeria Argyre Planitia Alba PateraMapo de Marso
Pri ĉi tiu bildo
Noto: per alklako ĉe postulata regiono vi estos transdirektitaj al respondanta artikolo. Surflanke eblas dekalkuli latitudon kaj longitudon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Williams, David R. (September 1, 2004). Mars Fact Sheet. National Space Science Data Center. Alirita 2006-06-24.
  2. Christensen, Philip R.; et al. (2003-06-27). "Morphology and Composition of the Surface of Mars: Mars Odyssey THEMIS Results", gazeto : Science, volumo : 300, numero : 5628, paĝoj : 2056–2061. COI:10.1126/science.1080885
  3. Golombek, Matthew P. (2003-06-27). "The Surface of Mars: Not Just Dust and Rocks", gazeto : Science, volumo : 300, numero : 5628, paĝoj : 2043–2044. COI:10.1126/science.1082927
  4. Valentine, Theresa; Amde, Lishan (2006-11-09). Magnetic Fields and Mars. Alirita 2009-07-17.
  5. New Map Provides More Evidence Mars Once Like Earth. Alirita 2006-03-17.
  6. Jacqué, Dave. "APS X-rays reveal secrets of Mars' core, Argonne National Laboratory, 2003-09-26. Kontrolita 2006-07-01.
  7. Tanaka, K. L. (1986). "The Stratigraphy of Mars", gazeto : Journal of Geophysical Research, volumo : 91, numero : B13, paĝoj : E139–E158. COI:10.1029/JB091iB13p0E139
  8. Hartmann, William K.; Neukum, Gerhard (April 2001). "Cratering Chronology and the Evolution of Mars", gazeto : Space Science Reviews, volumo : 96, numero : 1/4, paĝoj : 165–194
  9. Mars avalanche caught on camera. Discovery Channel (2008-03-04). Alirita 2009-03-04.
  10. (2008) Mars: an introduction to its interior, surface and atmosphere, Cambridge planetary science 8. Cambridge University Press. ISBN 0521852269. 
  11. Mars' Orbital eccentricity over time. Solex (2003). Alirita 2007-07-20.
  12. 12,0 12,1 (March 2003)When Was Mars Last This Close?. Alirita 2008-01-18.
  13. (August 22, 2003)Mars Makes Closest Approach In Nearly 60,000 Years. Alirita 2008-01-18.
  14. Close Inspection for Phobos. ESA website. Alirita 2006-06-13.
  15. Ares Attendants: Deimos & Phobos. Greek Mythology. Alirita 2006-06-13.
  16. Hunt, G. E.; Michael, W. H.; Pascu, D.; Veverka, J.; Wilkins, G. A.; Woolfson, M. (March 1978). "The Martian satellites - 100 years on", gazeto : Quarterly Journal of the Royal Astronomical Society, Quarterly Journal, volumo : 19, paĝoj : 90–109
  17. 17,0 17,1 Arnett, Bill (November 20, 2004). Phobos. nineplanets. Alirita 2006-06-13.
  18. Geological History: Moons of Mars. arkivita el la originalo je 2007-05-17. Alirita 2007-08-02.
  19. Mars Observing FAQ. Shallow Sky. Alirita 2006-06-15.
  20. (August 22, 2003)NightSky Friday – Mars and Earth: The Top 10 Close Passes Since 3000 B.C.. Space.com. arkivita el la originalo je 2003-08-24. Alirita 2006-06-13.
  21. Estimated Habitable Zone for the Solar System. Alirita 2009-04-10.
  22. Briggs, , "Early Mars 'too salty' for life, BBC News, February 15, 2008. Kontrolita 2008-02-16.
  23. (1997) Mars and the Development of Life. Wiley. ISBN 0-471-96606-1. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]