Marta Cywińska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
Marta Cywińska
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1968 (1968-02-22) (56-jaraĝa)
en Bjalistoko
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato Maria Curie-Skłodowska vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marta Cywińska (naskiĝis la 22-an de februaro 1968 en Bjalistoko) estas poetino, prozistino, felietonistino, ĵurnalistino, literatura kritikisto kaj kritikistino de la socia vivo, tradukistino de la franca literaturo kaj de la nuntempa itala poezio, universitata lekciistino, socia aktivulino, novsurrealistino kaj kontraŭfeministino. Laborantino de SGGW (Ĉefa Lernejo de Vilaĝa Administrado) en Varsovio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj sciencaj interesiĝoj fokusiĝas pri kompara literaturscienco, kultura antropologio, nuntempa franca kaj rumana filozofioj, ligoj de literaturo kun profunda psikologio, simboloj en la eŭropa kulturo, historio pri literaturo kaj moreco de Polaj Landlim-Regionoj, retoriko, franca literaturo kaj frankofona de la 20-a jarcento, tradukscienco, historio pri edukado, tanatologio, rilatoj majstro-disĉiplo kaj mekanismoj kaj sekvoj de la ideologio de seksa identeco (traktas ĝin kiel novpaganisman kulton de vampirinoj).

Ŝi jam verkis pli ol 50 sciencajn artikolojn en polaj revuoj tutlandaj, en recenzataj konferencaj materialoj (ankaŭ en la franca) kaj pli ol 80 publikaĵojn popularsciencajn (interalie pri popola muziko kaj moreco de intermilita periodo). Aŭtorino de ĉ. 20 volumoj da poezio, prozo, sciencaj disertaĵoj kaj eseoj. Ŝi verkas antaŭ ĉio en la franca, interalie en Belgio, Francio, Italio, Kanado, Rumanio, Svislando. Ŝia franclingva verkaro estas konata en afrikaj landoj, kiuj inspiras ŝin al pliprofundigo de t.n. "spertado de dezerto". Aŭtorino de tri ekspozicioj al la propraj verŝaĵoj pri Bretonio.

En la jaroj 2005–2007 kunordigis tradukan projekton por dulingvaj verkistoj kaj poetoj de Francio, Hispanio, Venezuelo kaj Argentino . Ŝian nomon ricevis kverko en la Arbaro de Mil Poetoj, troviĝanta en Vesdun (Cher), en la koro mem de Francio. Ŝi ankaŭ ricevis titolon Poezia Ambasadoro de prestiĝa franca kvaronrevuo "Art et Poésie de Touraine" kaj de Movimento Poetas del Mundo en Pollando kaj membrino de diversaj asocioj (interalie de Historia Asocio je la nomo de Danuta Siedzikówna) , societoj (interlaie de Pola Heraldika Asocio), komitatoj kun internacia karaktero (interalie de Analele Universităţii din Oradea Fascicula Limba şi Literatura Română ). En 2005 en Hispanio aperis ŝia tridiska muzikalbumo Serenada kaj franclingva kolekto de poezio en dulingva eldono ([hispana|hispanigita]]), titolita Astrolabe kaj inspirita de kultura riĉeco de Alĝerio. En 2008 aperis ŝia laŭvica libro en la franca – Première nudité kaj samtitola disko. Daŭrigo de novsurrealisma ciklo pri virineco estas Deŭième nudité (2013) .

La poetino simpatias al nacia ideo.[mankas fonto]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]