Marta Sordi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
Marta Sordi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1925 (1925-11-18)
en Livorno
Morto 5-an de aprilo 2009 (2009-04-05) (83-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj italagermana
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Milano
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

Marta Sordi - n. la 18-an de novembro 1925 en Livorno, m. la 5-an de aprilo 2009 (83-jaraĝa) en Milano - estis itala historiistino. Ŝia preferita scienca kampo estis la temaro kristanoj kaj la Romia Imperio. [1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Livorno, Marta Sordi kulturiĝis ĉe la Universitato de la Sudoj de Milano, kie magistriĝis pri Literaturo gvidite de Alfredo Passerini. Marta Sordi sekve estis esploristino ĉe la Itala Instituto pri la Antikva Historio de Romo, gvidite de Silvio Accame. Ekde 1962 ŝi komencis intrui ĉe la Universitato de Mesino, en 1967 ŝi translokiĝis ĉe la Universitato de Bolonjo kaj, fine, ekde 1969 komencis lekcii ĉe la Katolika Universitato de la Sankta Koro, kie estis ordianara docento pri Historio de Grekio kaj Historio de Romo ĝis 2001 kaj gvidis la Instituton de la fakkultato pri Literaturo kaj Filozofio.Ŝi partoprenis ankaŭ en la Lombarda Instituto pri sciencoj kaj literaturo kaj en Instituto pri Etruskologio.

Precipai verkoj de Marta Sordi[redakti | redakti fonton]

  • La Lega tessala fino ad Alessandro Magno (1958) (La tesala ligo ĝis Aleksandro la Granda)
  • I rapporti romano-ceriti e l'origine della civitas sine suffragio (1960) (La rilatoj romaj-keltaj lak la orogino de la senvoĉdona civito
  • Timoleonte (1961) Palermo, Flaccovio (Timoleonto)
  • Il cristianesimo e Roma (1965) Bologna, Cappelli (Kristanismo kaj Romo)
  • Roma e i Sanniti nel IV secolo a.C. (1969) (Romo kaj Samnitoj
  • Alessandro Magno tra storia e mito, a cura di M. Sordi, Milano, Edizioni Universitarie Jaca, 1984 (Aleksandro la Granda inter mito kaj historio)
  • Il mito troiano e l'eredità etrusca di Roma (1989) (La Troja mito kaj la etruska heredo de Romo)
  • La dynasteia in Occidente: studi su Dionigi I (1992) (La strikta oligarkio en okcidento: studoj pri Dionizo la 1-a el Sirakuzo]]
  • Prospettive di storia etrusca (1995) (Perspektivoj de etruska historio)
  • Scritti di Storia greca (2002) (Skriboj pr la greka historio)
  • Scritti di Storia romana (2002) (Skriboj pri la roma historio)
  • I cristiani e l'Impero romano (2004) (Kristanoj kaj la Romia Imperio)
  • Il mondo greco dall'età arcaica ad Alessandro, Milano, Jaca Book, 2004 (la greka mondo ekde la arkaika epoko ĝis Aleksandro)
  • Impero romano e cristianesimo. Scritti scelti (2006) (Romia Imperio kaj Kritanismo . Elektitaj Skriboj”
  • Sant’Ambrogio e la tradizione di Roma (2008) (Sankta Ambrozio kaj la tradicio de Romo”

Honoraĵoj el kulturaj Institucioj[redakti | redakti fonton]

  • Medalo de la urbo Parizo (1997)
  • Oraj Medaloj por la merituloj de la Kulturo (1999)
  • regiona premio Rosa Camuna de la Lombarda Regiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]