Marta de Betania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo figuranta Sanktan Martan.

Marta el Betania (Tamar, hebree) estas persono de la Evanelioj de Luko kaj Johano priskribita kiel fratino de Maria kaj Lazaro el Betania, loĝantoj en la vilaĝo Betania najbare de Jerusalemo.

Marta estas venerata kiel sanktulino ĉe ĉiuj la kristanaj eklezioj,

Biblia fonto

Ŝi estas citita en tri okazaĵoj:

  • en la Evangelio laŭ Luko (10, 38-42), la du fratinoj akceptas Jesuon en sia domo, sed dum Marta okupiĝas pri hejmaĵoj, Maria sidas por aŭskulti la paroladon de Jesuo. Marta plendas pro tio kun Jesuo, sed tiu respondas: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; 42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi (10, 41-42)”.
  • en la Evangelio laŭ Johano (11,1-46), la du virinoj sendas por ke Jesuo venu sanigi Lazaron kiu malsaniĝis, sed Jesuo malfruiĝas kaj alvenas kiam Lazaro estas jam mortinta. Jesuo dialogas kun Marta kaj obtenas de ŝi kredkonfesaĵon: “Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon (11,279)”. Sekve Li alvenas al la tombo kaj resurektigas Lazaron.
  • en la Evangelio laŭ Johano (12, 1-8), Lazzaro kaj liaj fratinoj gastigas Jesuon vespermanĝe; Marta servas ĉetable. Dum la vespermanĝo Maria surŝutas la piedojn de Jesuo per ungvento tre multekosta kaj ilin sekigas per siaj haroj. La evento estas rakontata ankaŭ en la Evangelio laŭ Mateo (26, 6-13) kaj en la Evangelio laŭ Marko (14, 3-9) (vespermanĝo en la domo de Simono la leprulo.) kiuj tamen ne mencias la du fratinojn kaj situigas la tuton alimaniere.

Hagiografio

Statuo de Tarasko, mitologia monstro venkita de Marta el Betania en Francio.

Laŭ tradiciaj rakontoj, post la resurekto de Jesuo kaj la unuaj persekutoj en patrujo, Marta elmigris kun la fratino Maria (identigita kun Maria Magdalena, la frato Lazaro, Maria Saloma, Maria Jakoba kaj aliaj disĉiploj.
Ili albordiĝis en 48 p.K. ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer en Provenco, kaj tie disvastigis la kristanan kredon.

Kroma popola legendo rakontas kiel la marĉoj de la zono, la Kamargo, estis loĝata de terura monstro, la Tarasko, kiu pasigis la tempon terurigante la popolon. Sankta Marta, nur pere de preĝo, ĝin igis dimensie tiom malpliigita ke ĝi fariĝis sendamaĝa, kaj ĝin enkondukis en la urbon Tarasko.

Kulto

Ŝia figuro estas konsiderata kiel simbolo de la aktiva vivo: pro tiu motivo al ŝi estas titolitaj multaj virinaj kongregacioj kiel la Fratinoj de Sankta Marta aŭ la Porhospitalaj fratinoj de Sankta Marta.

Identigoj

La nomo "Marta", "Martha" aŭ "Mara" signifas "instruistino", laŭ al antikva aramea lingvo. Laŭ la Ora Legendo de Jakopo de Voraĝino, la virino kiu havis sangofluon sanigita de Jesuo estus Marta el Betania, ankaŭ se la "Evangelio laŭ Nikodemo" identigas tiun virinon kun la Veronika (edzino de Zakĥeo ĉfimpoŝtisto de Jeriĥo. La orienta tradicio nomas la miraklitan “Bereniko” (nome de la filino de Herodo Agripo la 2-a[1].

Tiu identigo de Maria el Betania kun Veroniko povus esti pruvata ankaŭ el la fakto ke ambaŭ evangelizas la nunan Provencon (Ora Legendo). Tamen, laŭ la popola tradicio Veronika estintus la edzino de Zakĥeo, dum laŭ la Ora Legendo, Marta estus mortinta virga. Ĉiukaze, gravas memori ke la "virgeco" aŭ la supozita "virgeco" estis karakterizo tre ŝatata en kristana medio kaj eble ĝi povus esti nur signo de spirita pureco, anstataŭ ol pruvo pri la reala ĉasteco de Veronika/Bereniko.

Fine, la popola tradicio identigas Veronikon kun la filino de la sira-fenica-kanaana virino. Se Marta estas identigebla kun Veroniko, tiam la sira-fenica-kanaanana virino (patrino de Veronika) estus Eŭkara (patrino de Marta (laŭ la Ora Legendo).

Notoj

  1. Robert H. Eisenman, Codice Gesù.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

[1] en KOMUNA-

Eksteraj ligiloj