Marteno de Brago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marteno de Brago
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 514 (0514-11-30)
en Panonio, Reĝlando de la ostrogotoj
Morto 1-an de januaro 580 (0580-01-01) (65-jaraĝa)
en Braga, Reĝlando Galegio
Lingvoj latina
Okupo
Okupo kanonisto • katolika sacerdoto • aŭtoro • fondinto • katolika episkopo
Verkoj Formula vitae honestae
vdr
SANKTA MARTENO DE BRAGO
Sankta Marteno de Brago en mezepoka manuskripto.
sekso = vira
noto = episkopo
naskiĝo = 520 ĉirkaŭ
morto = 580 ĉirkaŭ
Sanktulo = por la Katolika Eklezio kun memortago la 20an de marto
aktivecoj = verkisto, filozofo
nacio = adoptita portugala, sed naskiĝe panona

Marteno de Brago estis kristana verkisto, devena el Panonio kaj setliĝinta en Portugalio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ne multe oni scias pri la vivo de ‘’’’Marteno de Brago’’’’, (iam Brakara -Portogalio), kies merito ŝuldiĝas al la konservado kaj pliriĉiĝo de la kultura heredaĵo de la Alta Mezepoko en tempo de intelektula disperdiĝo .
Li naskiĝis en Panonio kaj fariĝis monaĥo dum pilgrimo al Palestino. El tiu loko li iris al Galegio (ibera romia provinco) kune kun iuj iberaj pilgrimantaj monaĥoj. Tien li alvenis en 550 kaj en la Ibera duoninsulo fondis diversajn monaĥejojn, sed estis devigita batali kontraŭ la paganismon de Sueboj, kiuj tiam okupis Galegion kiu tiam inkluzivis la nordon de Portugalio kun granda parto de Asturio kaj de Provinco Leono, dum aliaj Sueboj jam kristaniĝis. Dum la regno (550-559) de Karariako kaj, tre eble, ankaŭ dum la regno de Teodemaro (559-570), lia posteulo, danke al la influo de Marteno, la popolo konvertiĝis al la katolikismo, ĉesigante tiel la tensiojn sekve de konvertiĝo al arianismo de reĝo Remismondo (459-469). Komence de la regno de Teodemaro la tuta sueba popolo konvertiĝis al katolikismo kune kun li, eble per la influo de Sankta Marteno, kiu intertempe estis elektita episkopo de Brago, kaj per la apogo de la papo Pelagio la 1-a (papo de 556 ĝis 561), kunvokis (561 la unuan koncilion de Brago, kiu daŭris ĝis 563, kies dekretoj estis aprobitaj de papo Johano la 3-a.
Liaj grandaj kvalitoj de virta homo, atestataj ankaŭ de Gregorio de Tours, kaj pasio por Seneko la pli juna influis tiom liajn verkojn kiom lian konduton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Marteno de Brago famas pro sia libro De correctione rusticorum (Pri erudiciigo de rustikuloj), kie li eksponas la malfacilaĵojn spertitan de la Eklezio en la enplantado de kristanismo en la okcidento de Ibera Duoninsulo, kaj pro la Seneca de copia verborum (aŭ Formula Vitae honestae, au ankaŭ De quattuor virtutibus) opiniata verko de Seneko la pli juna en Mezepoko.
Li verkis krome traktatojn De Ira kaj De Paupertate (Pri Kolero, Pri Malriĉeco). Tiuj tekstoj, kune kun la Formulae, enhavas tre malmulte da novaĵo, se ili, male, ne estas rekte kopiitaj el Seneko. Ilia graveco rezidas en la rolo ludata por savi el la malmemoro iujn fundamentajn nociojn, rilatajn al la digneco de la morala vivo kaj al la absoluta valoro de la virto.
Tuta sian mensan akrecon Marteno de Brago verŝas tamen en la ellaboradon de De Universalibus et Praedicabilibus (Pri la universalaĵoj kaj predikebloj) en kiu proponas solvon, eble iomete apartan, al la problemo de la universalaĵoj, tiel kiel ĝi estas prezentata en la Isagogo de Porfirio.

Celante establi ĉu la universalaĵoj ekzistas disigite el la objektaj aĵoj aŭ unuigitaj al ili, li refutas la unuan per argumento de lingvista tipo, tiel aŭdaca kiel malkutima tiun epokon.
Aserti ke la universalaĵoj ekzistas disigite el la aĵoj, subtenas Marteno, egalvaloras ilin meti en la analoga kondiĉo de la ideoj de Platono, kiuj ĝuas sendependan ekziston rilate la konkretaj aĵoj.
Se oni sekvas la platonan koncepton, rezultus ekzistanta ideo individua kaj absolute unika (kiel la ideo de bono, de esto aŭ belo) por ĉiu universala predikeblo[klarigu].
Se oni akceptas tion, rezultos evidente ke, laŭ niaj lingvaj konvencioj, la terminoj indikantaj la universalaĵojn (ekz: "bono", "esto", belo") estus tutokaze propraj nomoj ĉar indikantaj objekton absolute unikan kaj individuan (oni vidu la ideon de bono, esto kaj belo), kiel okazas por la terminoj "Sokrato" aŭ "Monto Olimpo". Ĉar propra nomoj, la universalaĵoj devas esti skribitaj majusklitere: sed ne okazas tiel, kaj estante dia la origino de nia lingvo (li aludas precipe al la lingvoj de l revelacio), estas nedubeblaj la sekvoj sur tio kion la diaj terminoj indikas. Marteno, tiupunkte, sin sentas devigata forlasi la unuan tezon: la universalaĵoj ne povas ekzisti en si mem, sed ili povas ekzisti nur ĉar indikantaj la unuopajn objektojn.

Tiu argumentado, kiu moviĝas el lingva esencalismo de religia tipo, estos forgesita kaj preskaŭ perdiĝos ĝia patreco el Marteno de Brago. Sed antaŭ nelonge ĝi altiris la atenton de iuj filozofoj de la lingvaĵo, kiuj vidis en ĝi antaŭaludon de la emo de la analiza filozofio solvi la ontologiajn problemojn startante el la lingvistika uzo de la vortoj.

Listo de la verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pro Repellenda Iactantia
  • Item de superbia
  • Exhortatio humilitatis
  • Sententiae Patrum Aegyptiorum
  • De ira
  • De paupertate
  • De correctione rusticorum
  • Formula vitae honestae, conosciuta anche come De quattuor virtutibus o Seneca de copia verborum
  • De Universalibus et Praedicabilibus

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Martini Episcopi Bracarensis Opera omnia, edidit C. W. Barlow, published for The American Academy in Rome, New Haven Yale University Press, London-Geoffrey Cumberlege-Oxford University Press, 1950.
  • Martini Bracarensis Pro castigatione rusticorum, introduzione, testo critico, traduzione a cura di Gennaro Lopez, Herder Editrice, Roma 1998.
  • L. Bertolini, I volgarizzamenti italiani degli apocrifi (secc. XIII-XV): un sondaggio, in Seneca: una vicenda testuale, a cura di T. De Robertis e G. Resta, Firenze, Mandragora, 2004, pp. 357–64.
  • Rafael Altamira, La Spagna sotto i Visigoti, in Storia del mondo medievale, vol. I, 1999, pp. 743–779

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]