Martenshoek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martenshoek
vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 10′ N, 6° 44′ O (mapo)53.16256.74Koordinatoj: 53° 10′ N, 6° 44′ O (mapo) [+]
Martenshoek (Nederlando)
Martenshoek (Nederlando)
DEC
Martenshoek
Martenshoek
Situo de Martenshoek

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martenshoek [+]
vdr
Antaŭa fabriko en Martenshoek (Monumento)

Martenshoek [MartenshUk] (53° 10' N 06° 44' E Mapo) estas vilaĝo en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen en Nederlando. La vilaĝo situas ĉe la malnova Winschoterdiep tuj oriente de Foxhol.

La vilaĝo ekestis ĉe kluzo en la Winschoterdiep. Ĉe la kluzo, kiu estis tre multfoje uzata, ekestis ĉiaj aktivecoj. El tio precipe la ŝipkonstruado evoluis. La malnova kanalo intertempe estis plenŝutita post kiam norde de la ŝipfarejoj oni fosis novan kanalon.

La vilaĝo havas propran stacion je la fervojlinio Groningen - Nieuweschans.