Martigny VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Martigny-Ville)
- La mallongigo VS en Martigny VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Martigny.

Martigny
Blazono de Martigny
Blazono de Martigny
Blazono de Martigny
Vido al Martigny
Vido al Martigny
Vido al Martigny
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 06′ 00″ N 07° 04′ 22″ O / 46.10000 °N, 7.07278 °O / 46.10000; 7.07278 (mapo)Koordinatoj: 46° 06′ 00″ N 07° 04′ 22″ O / 46.10000 °N, 7.07278 °O / 46.10000; 7.07278 (mapo)
Areo 24,97 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 1920
Komunumkodo 6136
Mapo de Martigny
Mapo de Martigny
Situa mapo de Martigny
vdr

Martigny estas urbo, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 16345 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Martigny estas la kvara plej granda urbo de la kantono post Siono, Monthey kaj Sierre. Ĝi situas proksimume 42 kilometrojn sude de Montreux ĉe la tiel nomita Kubuto de Rodano kie Rodano turniĝas de oriento al nordo kaj al ĝi en la turniĝo alfluas de sudo la rivero Dranse. La komunumo konsistas el la ĉefurbo Martigny-Ville, kaj la vilaĝoj Martigny-Bourg kaj La Bâtiaz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,97 km², de kiuj 37,2% estas kovritaj de arbaro, 30,6% servas por agrikulturo kaj 24,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Martigny limas en okcidento al Martigny-Combe kaj Salvan, en nordo al Vernayaz kaj Dorénaz, en oriento oriente al Fully kaj Charrat, kaj en sudo al Vollèges kaj Bovernier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Martigny estas grava trafiknodo por fervojo kaj aŭtomobilaj vojoj. Tra Martigny pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la kantona ĉefvojo n-ro 21 kaj la svisa aŭtovojo A9, kies vojnodo Granda-Sankt-Bernanrdo situas sur la komunuma teritorio. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Laŭzano trans la Sempiono-Tunelo al Domodossola kaj de Martigny privataj fervojlinioj kondukas al Orsières, Le Châble kaj Le Châtelard kaj Chamonix en Francio. Krome la komunumo disponas pri loka busreto kaj estas elirpunkto de diversaj poŝtaŭtolinioj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruata komence de la 2-a jarcento, sendube sub la reĝo de imperiestro Trajano en la urbo, kiu tiam nomoĝis Forum Claudii Vallensium. Ĝiaj grandoj estas 75,5 m x 63,7 m kaj tiuj de la areno estas 46 m x 35 m.
En 1993 estis malkovrita Domus (romia domo) de 600 m² kum peristilo, hejtita banĉambro, kuirejo, legomĝardeno kaj fruktoĝardeno.
La Mithraeum, sanktejo de Mitraismo ankaŭ malkovrita en 1993, estis konstruita je la 3-a jarcento. Ĝiaj grandoj estas 23,36 m X 8, 95 m.
  • La kastelo de la Bâtiaz
Konstruata en la 13-a jarcento, ĝi permesis kontroli la vojon de la Montpasejo Granda Sankta Bernardo. Ĝi estis brulata en 1518. Ĝiaj ruinoj estis riparitaj en 1980 kaj estas vizitebla (krom vintre). Oni povas tie vidi ses tipojn de ĵetmaŝinoj kaj vidi ilin funkcii.
  • La kovrita ponto de la Bâtiaz
Lasta legna kovrita ponto veturirebla en la kantono Valezo)

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Trient datiĝas el la jaro 1018 kiel Martiniacum. La hodiaŭa urbo situas sur la loko de la gaŭla-romia urbo Octodurus kaj de la Forumo Claudii Vallensium. El tiu epoko inter aliaj obejektoj estas konservita amfiteatro. Dum mezepoko la loko apartenis al la episkopa Subvoktejo Martigny, kiu en la jaro 1351 sin submetis al la protketo de Savojo. En la jaro 1475 Martigny estis konkerita de la Valezaj Dekonoj kaj atribuita al la kamparvoktejo Saint-Maurice. La komunumo en la jaro 1338 de la episkopo kaj en la jaro 1399 de la grafo de Savojo ricevis diversajn liberecojn, inter kiuj estis la rajto de elekto de propra urbestro. La jurisdikcio tamen restis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĉe la episkopo de Siono. De 1798 ĝis 1802 Martigny apartenis al la Helveta Respubliko, poste ĝis 1810 al la Respubliko Valezo kaj tiam ĝis 1815 al la Departemento Sempiono de Francio. Poste ĝis fariĝis ĉefurbo de la samnoma dekono kaj poste distrikto de Kantono Valezo. La malnova grandkomunumo en la unua duono de la 19-a jarcento estis disigita al diversaj aŭtonomaj komunumoj, la malnova civito tamen plu-ekzistis. En 1956 une La Bâtiaz kaj poste en 1964 Martigny-Bourg estis kun la urbo Martigny-Ville denove unuigitaj al la nuna komunumo Martigny.[3]

Esperanto en Martigny[redakti | redakti fonton]

La 14an de junio 2014 okazis festivalo de la kvin kontinentoj. Svisa Esperanto-Societo havis standon. Tiam estis decidite, ke kurso komenciĝos en Bovernier apud Martigny en septembro 2014, ĉar pluraj personoj anoncis partoprenon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]