Martin
- Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo en Slovakio. Por la persona nomo vidu Marteno.
| Martin (Turčiansky Svätý Martin) |
|||
| hungare: Turócszentmárton, germane: Turz-Sankt Martin, latine: Sanctus Martinus | |||
| Urbo | |||
|
Historia centro de la urbo nokte
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Martin | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Žilina | ||
| Distrikto | Distrikto Martin | ||
| Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
| Parto de | Turiec | ||
| Montaro | Malgranda Fatro | ||
| Rivero | Turiec | ||
| Situo | Martin | ||
| - alteco | 382 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°04′00″N 18°55′21″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.066667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.066667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 67,736 km² (6 773,6 ha) | ||
| Loĝantaro | 60 000 (30.09.2008) | ||
| Denseco | 885,79 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1264 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 036 01 | ||
| Telefona antaŭkodo | +421-43 | ||
| Aŭtokodoj | MT | ||
| NUTS | 512036 | ||
|
Situo enkadre de Regiono Žilina
|
|||
| Retpaĝo: www.martin.sk | |||
Martin (ĝis la jaro 1950 Turčiansky Svätý Martin), hungare Turócszentmárton [turocsentmArton], germane Turz-Sankt Martin kaj latine Sanctus Martinus / Martinopolis) estas distrikta urbo kun 60000 loĝantoj situanta en regiono Žilina en distrikto Martin en nordokcidento de Slovakio.
Enhavo |
Historio [redakti]
La unua skriba mencio devenis el 1264. La urbonomo devenis el la departemento kaj patrono de la preĝejo. Ĝi urbiĝis en 1340. La husanoj forbruligis ĝin en 1433, sed la urbo evuluis kaj en 1489 akiris ankaŭ rajtojn de kampurbo. En 1861 okazis granda kunveno de slovakoj, kie ili postulis aŭtonomion. Tie funkciis kultura asocio Matica slovenska inter 1863-1875 kaj post 1918. En 1888 meblofabriko, en 1893 bierofabriko ekfunkciis. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 4113 da homoj (2720 slovakoj, 934 hungaroj, 392 germanoj). La urbo estis longe distriktejo de Turóc. En 1918 oni proklamis union al Ĉeĥio. En 2002 en la urbo la slovakoj havis 95%.
Vidindaĵoj [redakti]
- preĝejo omaĝe al Marteno el la 13-a jarcento
- luterana preĝejo el 1784
- departementa domo el 1746
- muzeo el 1931
- Slovaka nacia tombejo
Ĝemelurboj [redakti]
Jičín, Ĉeĥio
Karviná, Ĉeĥio
Gotha, Germanio
Hoogeveen, Nederlando
Kalisz, Pollando
Baĉki Petrovac, Serbio
Esperanta agado [redakti]
En Martin okazis de la 24-a de majo ĝis la 27-a de majo 2007 kongreso de SKEF.[1] En Martin laŭplane en la somero de 2013 okazos Somera Esperanto-Studado.

