Martin Heinrich Klaproth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Heinrich Klaproth
(1743-1817)
Malkovrinto de la Uranio, Zirkonio kaj Cerio
Malkovrinto de la Uranio, Zirkonio kaj Cerio
Persona informo
Martin Heinrich Klaproth
Naskiĝo 1-a de decembro 1743
en Wernigerode,  Germanio
Morto 1-a de januaro 1817
en Berlino,  Germanio
Tombo Doroteurba tombejo vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Berlino
Familio
Infanoj Julius Klaproth vd
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto • universitata instruisto • mineralogo • sciencistoinventisto vd
Laborkampo kemioanaliza kemiokemia elementokemia kombinaĵotitanotitana dioksidokromouraniofarmacio vd
Aktiva en BerlinoGdańskHanovroQuedlinburgWernigerode vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marteno Henriko Klaproth (1743-1817) (n. en Wernigerode,  Germanio, en la 1-a de decembro 1743 - m. en Berlino,  Germanio, en la 1-a de januaro 1817) estis germana kemiisto kiu malkovris la uranion (1789), zirkonion[1], kaj cerion[2], studis kaj rekonis la Titanion[3], la Stroncion[4] kaj la Teluron[5]. En 1810, li okupis la unuan katedron de Kemio en la Universitato de Berlino. Lia filo, Julius Heinrich Klaproth (1783–1835) estis fama orientalisto kaj lingvisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum granda parto de sia vivo, li aktivis kiel apotekisto. Post sinsekve ofici kiel asista farmaciisto en Kedlinburgo, Hanovro, Berlino kaj Dancigo li venis al Berlino, en 1771, okaze de la morto de Valentin Rose la Maljuna (1736-1771)[6], kiel administranto de liaj negocoj, kaj en 1780, li starigis vendejon proprakoste en la sama urbo, kie ekde 1782 li oficis kiel asista farmaciisto en la Ober-Collegium Medicum[7]. En 1787, li nomumiĝis profesoro pri kemio de la Prusa Reĝa Artilerio, kaj okaze de la universitatofondo, en 1810, li elektiĝis profesoro pri kemio. Li mortis en Berlino, dum la novjara tago, en 1817. Klaproth estis elstara siaepoka kemiisto en Germanio.

Zorgema kaj konscia laboranto, li multon faris por plibonigi kaj sistemigi la procezojn pri analiza kemio kaj mineralogio, kaj lia estimo por la kvantizaj metodoj faris lin unu el la plej konvinkaj adeptoj de la Lavxuaziera doktrino ekster Francio. Klaproth trovis la elementon titanion en la erco rutilo[8], en 1791, kredinte ke temis pri nova eltrovo, tamen, William Justin Gregor (1761-1817) jam estis malkovrinta ĝin, trovinte la metalon en alia malsimila erco, la ilmenito[9], antaŭe al la studo de Klaproth, kvankam en la sama jaro. Li unue malkovris la uranion dum li analizis la mineralon peĉblendon[10], ankaŭ konata kiel uraninito. Krom tio, studante la zirkonoliton[11], li malkovris la zirkonion (1789), kaj difinis la uranion kaj la zirkonion kiel malsamaj elementoj, kvankam li ne sukcesis akiri ilin en la pura metalstato. Li ankaŭ klarigis la komponiĝon de sennombraj substancoj kiu ĝis tiam estis tute nekonitaj, inkludante kombinaĵojn de la ĵus agnoskitaj elementoj, kiel Teluro, Stroncio, Cerio kaj Kromio.

Liaj dokumentoj, pli ol ducent entute, estis kunigitaj en liaj du verkoj Beiträge zur chemischen Kenntnis der Mineralkörper[12] (5 volumoj, 1795–1810) kaj Chemische Abhandlungen gemischten Inhalts[13] (1815). Li ankaŭ publikigis Chemisches Wörterbuch (1807–1810), kaj alia reviziita eldono de Handbuch der Chemie (1806) far Friedrich Albrecht Carl Gren (1760-1798)[14]. Gren estis la plej granda defendanto de la ekzisto pri la flogistona teorio[15].

En 1795, li elektiĝis Membro kaj protekanto de la Reĝa Societo kaj eksterlanda membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj en Svedio. La lunkratero Klaproth estis nomita liaomaĝe.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. It's elemental
  2. Cerio:It's elemental
  3. Titanio:It's elemental
  4. Stroncio:It's elemental
  5. Teluro:It's elemental
  6. 6,0 6,1 Personensuche
  7. La Porkuracista-kirurga kolegio de Berlino ekzistas ekde la jaro 1685.
  8. Rutilo estas mineralo komponita ĉefe de Duoksido de Titanio aŭ TiO2.
  9. La Ilmenito esta magneta oksido de fero kaj titanio aŭ FeTiO3.
  10. Uraninito aŭ peĉblendo kies kemia formulo estas la trioksido de uranio aŭ UO3.
  11. Zirkonolito: CaZrTi2O7.
  12. Kontribuaĵoj por la konado de la minerala korpo.
  13. Kemia trataĵo kun miksita enhavo.
  14. Allgemeine Deutsche Biographie
  15. La flogistona teorio starigita de la alĥemiisto Johann Joachim Becher (1635-1682), en 1667.
  16. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj