Martin Luther King
El Vikipedio
| Martin Luther King | |
|---|---|
| aktivulo en civilaj rajtoj | |
| Naskiĝo | 15-a de januaro 1929 Atlanta, Georgia, Usono |
| Morto | 4-a de aprilo 1968 Memphis, Tennessee, Usono |
| Vidu ankaŭ biografian portalon | |
Pastro D-ro Martin Luther KING la pli juna (naskiĝis la 15-an de januaro, 1929, mortis la 4-an de aprilo, 1968) estis Nobel-premiito, baptisma pastro kaj afrika usona aktivulo en kampo de civilaj rajtoj. Oni konsideras lin unu el la plej grandaj estroj kaj herooj en usona historio, kaj en la moderna historio de malperforto.
King fariĝis diplomito de Kolegio Morehouse (kun B.A.) en 1948 kaj de Teologia Seminario Crozer (kun B.D.) en 1951. Li gajnis doktoran diplomon (Ph.D.) de Bostona Universitato en 1955.
En 1954, King fariĝis la pastro de la Baptista Preĝejo ĉe Avenuo Dexter en Montgomery, Alabama. Li estis estro de la busa bojkoto de Montgomery, kiu komenciĝis, kiam Rosa Parks rifuzis cedi sian seĝon al blanka homo. Oni arestis King dum tiu kampanjo, kiu finiĝis per decido de la Suverena Kortumo de Usono, kiu kontraŭleĝigis segregacion en interŝtataj busoj.
King estas eble plej fama pro sia parolado - "Mi Havas Revon", donita antaŭ la Monumento Lincoln dum la 1963-a Marŝado je Vaŝingtono por Laboroj kaj Libereco.
[redaktu] Aliaj projektoj
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Martin Luther King
[redaktu] Eksteraj ligiloj
The Martin Luther King, Jr., Research and Education Institute
The King Center
"Revon havas mi" de MLK, trad. Simono PEJNO
"Mi Havas Revon" trad. Matthew MCLAUCHLIN

