Martin Luther King

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Martin Luther King Jr.)
Martin Luther King
Nobel-premiito
Persona informo
Martin Luther King Jr.
Naskonomo Michael King Jr.
Naskiĝo 15-an de januaro 1929 (1929-01-15)
en Atlanta
Morto 4-an de aprilo 1968 (1968-04-04) (39-jaraĝa)
en Memphis
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de James Earl Ray vd
Tombo Martin Luther King Jr. National Historical Park vd
Religio Baptismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo MorehouseTeologia Seminario CrozerUniversitato de Bostono • Washington High School • Boston University School of Theology • David T. Howard High School • Candler School of Theology vd
Subskribo Martin Luther King
Familio
Patro Martin Luther King vd
Patrino Alberta Williams King vd
Gefratoj Christine King FarrisAlfred Daniel Williams King vd
Edz(in)o Coretta Scott King vd
Infanoj Yolanda KingMartin Luther King la 3-aDexter Scott KingBernice King vd
Parencoj Alveda King vd
Profesio
Okupo aktivisto de civilaj rajtoj • teologo • predikisto • pastro • verkistopastoro • pacifisto • humanitaristo • homrajta aktivulo • pacaktivisto • politikisto vd
Laborkampo politika agado • civil rights • rasismorasa apartigopaca movadopolitiko • opinia ĵurnalismo • Baptist church • homiletics • pastora zorgado vd
Doktoreca konsilisto Lotan Harold DeWolf vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pastro D-ro Martin Luther KING la pli juna, esperante Marteno Luter-Kingo[1] (naskiĝis la 15-an de januaro 1929, mortis la 4-an de aprilo 1968), estis Nobel-premiito, baptisma pastro kaj afrika usona aktivulo, estro de la Afrikusona Civilrajta Movado, kiu luktis en kampo de civilaj rajtoj uzante pacajn rimedojn de civila malobeo bazitajn sur siaj kristanaj kredoj. Oni konsideras lin unu el la plej grandaj estroj kaj herooj en usona historio, kaj en la moderna historio de malperforto.

King estas eble plej fama pro sia parolado - "Mi havas Revon", farita antaŭ la Monumento de Lincoln dum la 1963-a Marŝado je Vaŝingtono por Laboroj kaj Libereco. Kaj pro la fakto, ke spite siajn alvokon al paca agado, finfine li estis murdita

Li naskiĝis kiel Michael King, sed lia patro ŝanĝis lian nomon honore al la germana reformaciisto Marteno Lutero. King estis baptista ministro, kaj iĝis porcivilrajta aktivulo frue en sia kariero. Li estris en 1955 la movadon konatan kiel busa bojkoto de Montgomery kaj helpis fondi la organizon de la Sudkristana Estrokonferenco (SCLC) en 1957, servente kiel ties unua prezidanto. Pere de la SCLC, King estris nesukcesa lukton kontraŭ segregacio en Albany (Georgio), en 1962, kaj organizis neperfortajn protestojn en Birmingham (Alabamo), kiu vekis nacian atenton sekvante la televidajn novaĵkovrojn de la malhumana policana reago. King ankaŭ helpis organizi en 1963 la Marŝon al Vaŝingtono, kie li faris sian faman diskurson "Mi havas Revon". Tie, li establis sian reputacion kiel unu el plej grandaj oratoroj en la historio de Usono. J. Edgar Hoover konsideris lin radikalulo kaj igis lin celo de la spiona programo de la FBI por la resto de lia vivo.

La 14an de oktobro, 1964, King ricevis la Nobel-premion pri paco pro lukti kontraŭ rasa malegaleco pere de neperforto. En 1965, li kaj la SCLC helpis organizi la realigon de la Marŝado el Selma al Montgomery kaj la venontan jaron, li kunportis la movadon norden al Ĉikago por labori kontraŭ segregacia loĝado. En la finaj jaroj de sia vivo, King etendis sian luktadon kontraŭ malriĉo kaj la Vjetnama milito, kio malproksimigis multajn el liaj liberalaj aliancanoj per diskurso de 1967 nome titole "Trans Vjetnamo".

En 1968, King estis planante nacian okupadon de Vaŝingtono, kio estas nomita Kampanjo de la Malriĉa Popolo, kiam li estis murdita la 4an de Aprilo en Memphis (Tenesio). Lia morto estis sekvita de surstrataj insurekcioj en multaj usonaj urboj. Supozoj ke James Earl Ray, la viro kiu konfesis esti pafinta kontraŭ King, agadis kadre aŭ interkonsente kun registaraj agentoj pluis dum jardekoj post la murdo. Ĵurio de 1999 trovis, ke Loyd Jowers estis komplico en komploto kontraŭ King. De tiam tio estis pridiskutita ĉar fratino de Jowers konfesis, ke li estis fabrikinta la historion por enspezi 300,000 usonaj dolaroj pro la vendo de la historio, kaj ŝi siavice konfirmos tiun por ricevi monon kaj pagi sian impostadon.[2][3]

King ricevis postmorte la honorojn de la Prezidenta medalo de libereco kaj de la Kongresa Ormedalo. La Martinluterkinga Tagofesto estis stablita kiel feritago en nombraj urboj kaj ŝtatoj el 1971, kaj kiel federa feritago en 1986. Centoj da stratoj en Usono estis renomitaj liahonore. Aldone, unu kantono estis redediĉita (ne renomita) liahonore. Statuo lia estis starigita ĉe la National Mall kaj malfermita al publiko en 2011.

King estas eble plej fama pro sia parolado - "Mi havas Revon", farita antaŭ la Monumento de Lincoln dum la 1963-a Marŝado je Vaŝingtono por Laboroj kaj Libereco

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenca vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Mezlernejo de King estis nomita laŭ afrikusona aktivulo Booker T. Washington

Martin Luther King, Jr. naskiĝis la 15an de Januaro, 1929, en Atlanta (Georgio), al pastro Martin Luther King (patro) kaj Alberta Williams King.[4] Lia laŭleĝa nomo ĉenaske estis Michael Lewis King.[5] Ankaŭ la patro de King naskiĝis kiel Michael King. La patro ŝanĝis sian kaj lian nomojn post veturo en 1934 al Germanio por ĉeesti Unuan Baptistan Mondaliancan Kongreson en Berlino. Tiam li elektis nomiĝi Martin Luther King honore de la germana reformaciisto Marteno Lutero.[6] King havis ankaŭ irlandajn praularojn tra lia patroflanka praavo.[7][8]

Martin, Jr., estis meza filo, inter pli aĝa fratino, Willie Christine King, kaj pli juna frato, Alfred Daniel Williams King. King kantis kun la preĝeja koruso ĉe la Atlanta premiero de 1939 de la filmo Gone with the Wind.[9]

King suferis el depresio tra plej el sia vivo. En adoleskaj jaroj, li dekomence sentis rankoron kontraŭ blankuloj pro la "rasa humiligo" fare de tiuj kiujn li, lia familio, kaj liaj najbaroj ofte devis suferi en la segregacia Suda Usono.[10] Kiam li estis 12jaraĝa, tuj post la morto de lia patrinflanka avino, King sentis sin kulpa kaj senkonsole sinĵetis tra la fenestro de dua etaĝo, sed survivis.[11]

King estis origine skeptikisma ĉe multaj el la kristanaj postuloj.[12] Kiam li estis 13jaraĝa, li malakceptis la korpan resurekton de Jesuo dum dimanĉa lernejo. El tiu punkto, li asertis, "duboj ekfontis konstante". Tamen li poste konkludis, ke la Biblio havas "multajn profundajn verojn kiujn oni ne povas maltrafi" kaj decidis eniri en seminario.[12]

Kreskinte en Atlanta, King ĉeestis la lernejon Booker T. Washington High School, Kiel frua studento, li faris kaj la naŭan kaj la dekduajn kursojn kaj eniris en la Lernejo Morehouse kiam li estis 15jaraĝa sen formale esti graduainta el altlernejo.[13] King fariĝis diplomito de Lernejo Morehouse (kun B.A.) en 1948 en sociologio, kaj eniri en la Teologia Seminario Crozer en Chester (Pensilvanio), el kiu li gradiĝis en 1951.[14][15]

King edziĝis al Coretta Scott, la 18an de Junio, 1953, ĉe la ĝardeno de la gepatra hejmo en ŝia naskurbo Heiberger (Alabamo).[16] Ili iĝis gepatroj de kvar gefiloj: Yolanda King, Martin Luther King la 3-a, Dexter Scott King, kaj Bernice King.[17] Dum sia edziĝotempo, King limigis la rolon de Coretta en la porcivilrajta movado kaj deziris, ke ŝi estu nur hejmmastrino.[18]

Doktoreco[redakti | redakti fonton]

Li gajnis doktoran diplomon (Ph.D.) de Bostona Universitato en 1955. Fakte li komencis la doktorigajn studojn pri sistematika teologio ĉe la Bostona Universitato kaj ricevis sian F.D. gradigon la 5an de Junio, 1955, per tezo pri "Komparo pri la konceptoj de Dio en la pensaroj de Paul Tillich kaj Henry Nelson Wieman". Akademia enketo konkludis en oktobro de 1991 ke partoj de lia tezo estis plagiataj kaj ke li agis maltaŭge. Tamen, "spite tiun trovon, la komitato diris, ke 'ne indas la nuligon de la doktora gradigo de Dro. King, kio laŭ la stabanaro utilus al nenio."[19][20][21] La kommitato trovis ankaŭ ke la tezo ankoraŭ "faras inteligentan kontribuon al la studentaro."

Idearo, influoj kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Religio[redakti | redakti fonton]

En 1954, King fariĝis la pastro de la Baptista Preĝejo ĉe Avenuo Dexter en Montgomery, Alabama, kiam li estis 25jaraĝa, en 1954.[22] Kiel kristana ministro, lia ĉefa influo estis Jesuo Kristo kaj la kristanaj evangelioj, kiujn li preskaŭ ĉiam citis en siaj religiaj kunsidoj, paroladoj ĉe preĝjeoj, kaj eĉ en publikaj diskursoj. La fido de King estis forta bazita sur la Jesua ordono konita kiel amu vian najbaron kiel vin mem, amo al dio super ĉio, kaj amo eĉ al malamikoj, preĝante por ili kaj benante ilin. Lia neperforta pensaro estis bazita ankaŭ sur la moto montru la alian vangon en la Surmonta Parolado, kaj la Jesua instruado por revenigi la glavon reen al ties ingo (Mateo 26:52).[23] En sia fama Letero el la Birmingama prizono, King urĝis agadon konsistan kun tio kion li priskribis kiel Jesua "ekstremisma" amo, kaj ankaŭ citis nombrajn aliajn kristanaj pacistoj, kio estis tre kutima ĉe li. En sia parolado "Mi estis ĉe la Montopinto", li asertis, ke li volis nur la plenumon de la Dia volo.

Neperforto[redakti | redakti fonton]

King ĉe porcivilrajta marŝo ĉe Vaŝingtono.

Veterana afrik-usona civitanrajta aktivulo Bayard Rustin funkciis kiel la ĉefa konsilisto kaj mentoro de King en la finaj 1950-aj jaroj.[24] Rustin venis de la kristana pacista tradicio; li ankaŭ studis la instruon de Gandhi kaj uzis ilin por la kampanjo de la Vojaĝo de Reamikiĝo en la 1940-aj jaroj.[25] King dekomence konis malmulte pri Gandhi kaj rare uzis la terminon "neviolento" dum siaj komencaj jaroj de aktivismo komence de la 1950-aj jaroj. King kredis kaj ankaŭ praktikis mem-defendon, eĉ tenante pafilojn hejme kiel rimedo de defendo kontraŭ ebla atakuntoj. Rustin gvidis King per montrado al li de la alternativo de neviolenta rezistado, asertante ke tio estus pli bona rimedo por plenumi siajn celojn de civilaj rajtoj ol la mem-defendo.[26] Rustin konsilis King por dediĉi sin al la principoj de senperforto.[27]

Inspirite per la sukceso de Mahatma Gandhi kun neviolenta aktivismo, King "por longa tempo ... volis fari veturadon al Barato".[28] Kun asistado de la kvakeroj grupigitaj ĉe la American Friends Service Committee, li povis fari la vojaĝon en aprilo 1959. La vojaĝo al Hindio influis King, profundigante lian komprenon de neviolenta rezisto kaj lia engaĝiĝo al la lukto de Usono por civitanrajtoj. En radioalparolo farita dum sia fina vespero en Hindio, King reflektis, "Since being in India, I am more convinced than ever before that the method of nonviolent resistance is the most potent weapon available to oppressed people in their struggle for justice and human dignity" (Ekde estado en Hindio, mi estas pli fervora ol iam antaŭe ke la metodo de neperforta rezisto estas la plej potenca armilo disponebla al subpremitaj homoj en ilia lukto por justeco kaj homa digno).

La malferma samseksemo de Bayard Rustin, subteno de demokrata socialismo, kaj liaj iamaj ligoj al la Komunisma Partio de Usono igis multajn blankajn kaj afrik-usonajn gvidantojn postuli al King distancon disde Rustin,[29] kion King jesis fari. Tamen, King konsentis ke Rustin devus esti unu el ĉefaranĝantoj de la marŝo de 1963 al Vaŝingtono.[30]

La admiro de King por la senperforto de Gandhi ne malpliiĝis en pli postaj jaroj, li ĝis tiam iris por teni supren lian ekzemplon dum ricevado de la pacpremio en 1964, aklamante la "sukcesan precedencon" de uzado de senperforto "laŭ grandioza maniero de Mohandas K. Gandhi por defii la povon de la Brita Imperio ... Li luktis nur per la armiloj de vero, animforto, ne-vundo kaj kuraĝo."[31]

Gandhi ŝajnis esti influinta lin per iaj moralprincipoj, kvankam Gandhi mem estis influita fare de La Regno de Dio estas ene de vi, neperforta klasikaĵo verkita fare de kristana anarkiisto Lev Tolstoj. En victurno, kaj Gandhi kaj Martin Luther King legis Tolstoj. King citis Milito kaj Paco de Tolstoj en 1959.[32]

Alia influo por la neviolenta metodo de King estis la eseo On Civil Disobedience de Thoreau, kiun King legis en sia universitata tempo influita de la ideo rifuzi kunlabori kun malbona sistemo.[33] Li ankaŭ estis tre influita de la verkoj de protestantaj teologoj Reinhold Niebuhr kaj Paul Tillich,[34] same kiel de la verko de Walter Rauschenbusch Christianity and the Social Crisis. En lia pli posta kariero, King utiligis la koncepton de "agapo" (la plej profunda formo de kristana amo), kiu eble reprezentis influon de Paul Ramsey.[35]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Kiel estro de la SCLC, King eltenis politikon ne publike apogi usonan politikan partion aŭ kandidaton: "Mi sentas, ke iu devas resti en la pozicio de ne-liniigo, tiel ke li povas rigardi objektive ambaŭ partiojn kaj esti la konscienco de ambaŭ - ankaŭ ne la servisto aŭ mastro de iu ajn."[36] En intervjuo de 1958 li esprimis sian opinion ke neniu partio estas perfekta, dirante, "Mi ne opinias ke la Respublikana partio estas partio plena de la ĉiopova dio nek la Demokrata partio estas. Ili ambaŭ havas malfortojn ... Kaj mi ne estas nesolveble ligita al ambaŭ partioj."[37]

King ekzamenis la efikecon de ambaŭ partioj dum antaŭenigado de rasa egaleco:

Citaĵo
 Actually, the Negro has been betrayed by both the Republican and the Democratic party. The Democrats have betrayed him by capitulating to the whims and caprices of the Southern Dixiecrats. The Republicans have betrayed him by capitulating to the blatant hypocrisy of reactionary right wing northern Republicans. And this coalition of southern Dixiecrats and right wing reactionary northern Republicans defeats every bill and every move towards liberal legislation in the area of civil rights (Fakte, la nigrulo estis perfidita fare de kaj la Respublikana kaj la Demokrata partio. La demokratoj perfidis lin per kapitulacado al la kapricoj de la Sudaj Dixiecrats. La respublikanoj perfidis lin per kapitulacado al la maltimida hipokriteco de reakciaj dekstraflankaj nordaj respublikanoj. Kaj tiu koalicio de sudaj Diksiekrats kaj dekstraflankaj reakciaj nordaj respublikanoj venkas ĉiun volon kaj ĉiun movon direkte al liberala leĝaro en la areo de civilaj rajtoj.).[38] 

Kvankam King neniam publike apogis partion aŭ kandidaton por prezidanto, en letero al civitanrajta subtenanto en oktobro 1956 li diris ke li estis nedecidita ĉu li voĉdonus por Adlai Stevenson aŭ Dwight Eisenhower, sed ke "En la pasinteco mi ĉiam voĉdonis la Demokratan flankon."[39] En lia aŭtobiografio, King diras ke en 1960 li private voĉdonis por demokrata kandidato John F. Kennedy: "Mi sentis ke Kennedy faros la plej bonan prezidanton. Mi neniam venis kun subteno. Mia patro faris, sed mi neniam faris unun." King aldonas ke li verŝajne farintus escepton al sia ne-subtena politiko por dua Kennedy-oficperiodo, dirante "Se prezidanto Kennedy estus vivinta, mi verŝajne apogintus lin en 1964."[40] King eltenis la idealojn de demokrata socialismo, kvankam li malemis rekte paroli je tiu apogo pro la kontraŭ-komunisma sento kiu estis projektita tra tuta Usono tiam, kaj la kutima asocio de socialismo kun komunismo. King kreedis, ke kapitalismo ne povas taŭge havigi la bazajn necesojn de multaj usonanoj, partikulare de la afrik-usona komunumo.[41]

Kompenso[redakti | redakti fonton]

King deklaris ke nigraj amerikanoj, same kiel aliaj malfavorataj usonanoj, devus esti kompensitaj pro historiaj ofendoj. En intervjuo farita por Playboy en 1965, li diris ke doni al nigraj usonanoj nur egalecon ne povis realisme fermi la ekonomian interspacon inter ili kaj blankuloj. King diris ke li ne serĉis plenan restituon de salajroj perditaj dum sklaveco, kiujn li kredis maleblaj, sed proponis registaran kompensan programon de 50 miliardoj da usonaj dolaroj dum dek jaroj al ĉiuj malfavorataj grupoj.

Li postulis ke "la mono foruzita estus pli ol tre pravigita per la avantaĝoj kiuj atribuiĝus al la nacio tra sensacia malkresko en lernejĉesintoj, familiorompoj, krimfrekvencoj, malleĝeco, tumultado kaj aliaj sociaj malbonoj".[42] Li prezentis tiun ideon kiel aplikon de la ĝenerala juro koncerne kompromison de sensalajra laboro, sed klarigis ke li sentis ke la mono ne devus esti elspezita ekskluzive por nigruloj. Li deklaris, "Ĝi devus utili la malfavoratan de ĉiuj rasoj".[43]

Manko de atento donita al familiplanado[redakti | redakti fonton]

Kiam li ricevis el la Planned Parenthood Federation of America (Usona federacio pri planita Gepatreco) la premion Margaret Sanger la 5an de Majo, 1966, King diris:

Ĵuse, la gazetaro pleniĝis je informoj pri vidaĵoj de flugantaj subtasoj. Kvankam ni ne bezonas kredi al tiuj historioj, ili permesas nian imagopovon spekulativi pri kiel vizitantoj el ekstera spaco juĝus nin. Mi timas, ke ili gapus je nia konduto. Ili observus, ke por mortoplanado ni elspezas miliardojn por krei armilojn kaj strategiojn por milito. Ili observus ankaŭ, ke ni elspezas milionojn por eviti morton pro malsanoj kaj aliaj kaŭzoj. Fine ili observus, ke ni elspezas malgrandajn sumojn por loĝantarplanado, kvankam la spontana kresko estas urĝa minaco por la vivo sur nia planedo. Niaj vizitantoj el la ekstera spaco estus pardonitaj se ili estus informintaj hejme ke nia planedo estas loĝata de raso de frenezaj homoj kies futuro estas malforta kaj necerta.

Ne estas homa cirkonstanco pli tragedia ol la persista ekzistado de damaĝa kondiĉo por kio rimedo estas prete disponebla. Familiplanado, por ligi loĝantaron al mondaj rimedoj, eblas, praktike kaj necese. Malkiel la plagoj de la malhelaj epokoj aŭ nuntempaj malsanoj kiujn ni ne komprenas ankoraŭ, la moderna plago de troloĝiĝo estas solvebla per rimedoj kiujn ni estis malkovrintaj kaj per resursoj kiujn ni posedas. Kio mankas ne estas sufiĉa kono de la solvo sed universala konscio pri la gravo de la problemo kaj edukado de miliardoj kiuj estas ties viktimoj...[44][45]

Kontraŭrasismo[redakti | redakti fonton]

Busbojkoto en Montgomery, 1955[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Busbojkoto en Montgomery.

Li estis estro de la busa bojkoto de Montgomery, kiu komenciĝis, kiam Rosa Parks rifuzis cedi sian seĝon al blanka homo. Oni arestis King dum tiu kampanjo, kiu finiĝis per decido de la Suverena Kortumo de Usono, kiu kontraŭleĝigis segregacion en interŝtataj busoj.

Sudkristana Estrokonferenco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sudkristana Estrokonferenco.

Albana movado[redakti | redakti fonton]

La Albana Movado estis kontraŭrasisma koalicio formita en Albanio, (Georgio), en Novembro 1961. En Decembro, King kaj la SCLC engaĝiĝis en la afero. La movado mobilizis milojn da civitanoj por ampleksa neviolenta atako al ĉia aspekto de segregacio ene de la urbo kaj altiris tutlandan atenton. Kiam King por la unua fojo vizitis la urbon la 15an de Decembro, 1961, li "estis planinta resti ĉirkaŭ unu tagon kaj reveni hejmen post havigi konsilon."[46] La venontan tagon li estis kaptita en amasaresto de pacemaj manifestaciantoj, kaj li malakceptis pagi la liberigkompenson ĝis la urbo ne faru cedon. Laŭ King, "tiu interkonsento estis dishonorigita kaj perfortita de la urbo" post li foriris el tie.[46]

Birmingama kampanjo[redakti | redakti fonton]

La kampanjo de Birmingham, aŭ Birmingham-movado, estis movado organizita komence de 1963 de la Southern Christian Leadership Conference (SCLC) por atentigi la integriĝajn klopodojn de afrik-usonanoj en Birmingham, Alabamo. Gvidata de Martin Luther King Jr., James Bevel, Fred Shuttlesworth kaj aliaj, la kampanjo de neperforta rekta ago kulminis en vaste diskonigitaj konfliktoj inter junaj nigraj studentoj kaj blankaj civitanaj aŭtoritatoj, kaj poste kondukis la municipan registaron ŝanĝi la diskriminaciajn leĝojn de la urbo.

Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero, 1963[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero.
La Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero de 1963 ĉe National Mall oriente el Lincoln Memorial

La Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj LiberoMarŝo al Vaŝingtono por Laborpostenoj kaj Libero, kaj en angla March on Washington for Jobs and Freedom aŭ "The Great March on Washington",[47][48] estis unu el plej grandaj manifestacio por homaj rajtoj en la historio de Usono[49] kaj alvoko por civilaj kaj ekonomiaj rajtoj por afrikusonanoj. Ĝi okazis en Vaŝingtono. Miloj da usonaj direktis sin al Vaŝingtono la 27an de aŭgusto 1963. La 28an de aŭgusto 1963. Martin Luther King, stare antaŭ la Monumento de Lincoln, faris sian diskurson "Mi havas Revon" en kiu li alvokis por finon al rasismo.[50]

Partoprenis preskaŭ 250,000 personoj, inter kiuj almenaŭ 60,000 blankuloj.

Selma Voĉdonrajta Movado kaj "Sanga Dimanĉo", 1965[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marŝado el Selma al Montgomery.

La Marŝado el Selma ĝis Montgomery, ankaŭ konata kiel Sanga dimanĉo kaj la du marŝoj kiuj tion sekvis, estis marŝoj kaj protestoj okazintaj en 1965 kiuj markis la politikan kaj emocian kulminon de la usona civitanrajta movado. Ĉiuj tri estis provoj marŝi dum 45 mejloj de Selma ĝis Montgomery kie la Alabama kapitolo situas. La marŝoj kreskis el la porvoĉdonrajta movado en Selma, lanĉita fare de lokaj afrik-usonanoj kiuj formis la Dallas County Voters League (DCVL). En 1963, la DCVL kaj aranĝantoj de la Student Nonviolent Coordinating Committee (SNCC) komencis balotantregistran laboron. Kiam blanka rezisto al nigra balotantregistrado pruvis nesubordiĝema, la DCVL petis la asistadon de Martin Luther King kaj la Southern Christian Leadership Conference (Sudkristana Gvidkonferenco), kiuj alportis multajn elstarajn civitanrajtojn kaj civitajn gvidantojn por apogi voĉdonrajtojn.

Ĉikaga Movado por Malferma Loĝado, 1966[redakti | redakti fonton]

Prezidento Lyndon B. Johnson kunside kun King en la Blanka Domo, 1966.

En 1966, post kelkaj sukcesoj en la sudo, King, Bevel, kaj aliaj anoj de la organizoj por civilaj rajtoj portis la movadon norden, kun Ĉikago kiel unua destino. King kaj Ralph Abernathy, ambaŭ mezklasanoj, ekloĝis en konstruaĵo de 1550 S. Hamlin Avenue, en la malriĉa kvartalo North Lawndale[51] en la Okcidenta Flanko de Ĉikago, por montri subtenon kaj empation al la malriĉuloj.[52]

King poste asertis kaj Abernathy verkis, ke la movado ricevis pli malbonan akcepton en Ĉikago ol en la Sudo. Marŝoj, speciale tiu tra Marquette Park la 5an de Aŭgusto, 1966, trafis botelĵetadon kaj amasfajfoj. Okazis tumultoj.[53][54]

King estis frapita per briko dum unu marŝo, sed plue estris marŝojn fronte al persona danĝero.[55]

Kiam King kaj liaj kolegoj revenis al la Sudo, ili lasis Jesse Jackson, seminariano kiu estis aliĝinta al la movado en la Sudo, zorge de ties organizado.[56] Jackson pluigis ilian lukton por la civilaj rajtoj organizante la Operacon Breadbasket (Pankorbo), nome movado kiu celis vendejoj kiuj ne bone traktis afrikusonanojn.[57]

Kontraŭo al la Vjetnama Milito[redakti | redakti fonton]

King estis delonge opozicianto kontraŭ la usona milito en Vjetnamio,[58] sed dekomence evitis la temon en publikaj diskursoj por siavice eviti la interferon kun la celoj de civilaj rajtoj kiuj la kritikoj al la politikoj de la Prezidento Johnson povus esti okazigitaj.[58] Instigita de James Bevel, kaj inspirita de la malferma parolemo de Muhammad Ali,[59] King eventuale konsentis publike opozicii la militon dum la opozicio estis kreskanta inter la usona publika opinio.[58]

Dum apero la 4an de Aprilo, 1967 en la novjorka preĝejo Riverside Church — ĝuste unu jaron antaŭ sia morto — King faris diskurson titolitan "Beyond Vietnam: A Time to Break Silence" (Trans Vjetnamo: tempo por rompi la silenton).[60] Li parolis klare kontraŭ la usona rolo en la milito, argumentante, ke Usono estis en Vjetnamio "por okupi ĝin kiel usonan kolonion"[61] kaj nomante la usonan registaron "la plej granda haviganto de perforto en la nuntempa mondo."[62] Li asociis la militon kun la ekonomia maljusteco,argumentante, ke la lando bezonas seriozajn moralajn ŝanĝojn.

Kampanjo de la Malriĉa Popolo, 1968[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kampanjo de la Malriĉa Popolo.
Manifestaciantoj en la Marŝo de la Malriĉa Popolo ĉe Lafayette Park kaj Connecticut Avenue en Vaŝingtono (junio 1968)

La Kampanjo de la Malriĉa Popolo estis laboro (1968) por akiri ekonomian justecon por paŭperuloj en Usono. Ĝi estis organizita fare de Martin Luther King kaj la Southern Christian Leadership Conference (Sudkristana Gvidado-konferenco), kaj haltiĝis pro la atenco kontraŭ King. La Kampanjo postulis ekonomiajn kaj homajn rajtojn por malriĉaj nigruloj, ĉikanoj, indianoj, kaj blank-usonanoj. Post prezentado de fakorganizita serio de postuloj al la Kongreso kaj administraj agentejoj, partoprenantoj starigis 3000-personan tendourbon sur la Washington Mall, kie ili restis dum ses semajnoj.

Post la murdo de King[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Murdo de Martin Luther King.

Li estis murdita ĉe la gastejo Lorraine Motel en Memphis (Tenesio) la 4an de Aprilo, 1968, kiam li estis 39jaraĝa. King estis portita al la Malsanulejo Sankta Jozefo, kie li estis deklarita mortinto je la 7:05 vespere. James Earl Ray, skapinto el Misuria Prizono, estis arestita la 8an de Junio, 1968, en Londono ĉe la Flughaveno London Heathrow, extradiciita al Usono, kaj akuzita je murdo. La 10an de Marto, 1969, Ray akceptis kulpecon kaj estis kondamnita je 99 jaroj en prizono ĉe Tennessee State Penitentiary.[63]

La familio King kaj aliaj ĉiam kredis, ke la murdo estis farita kiel rezulto de konspiro partoprenita de la usona registaro, kiel asertis Loyd Jowers en 1993, kaj ke James Earl Ray estis propeka kapro. En 1999 civila ĵurio kiu ne menciis la usonan registaron decidis, ke Loyd Jowers kaj aliaj, inklude nespecifigitaj registaraj agentoj, estis ĉiuj partoj de konspiro por murdi King.[64][65]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ 2a kaj 15a reguloj de Fundamento kaj laŭ akademia rekomendo:
    http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html
  2. "Washingtonpost.com: Martin Luther King Jr.: The Legacy", The Washington Post.
  3. "Loyd Jowers, 73, Who Claimed A Role in the Killing of Dr. King", The New York Times.
  4. Ogletree, Charles J.. (2004) All Deliberate Speed: Reflections on the First Half Century of Brown v. Board of Education. W W Norton & Co, p. 138. ISBN 0-393-05897-2.
  5. Upbringing & Studies. The King Center. Arkivita el la originalo je 2013-01-22. Alirita 2a de Septembro, 2012.
  6. Martin Luther King, Jr. name change. German-way.com. Alirita 9a de Julio, 2013.
  7. King, James Albert. Arkivita el la originalo je 2014-12-17. Alirita 2014-07-22.
  8. Nsenga, Burton. AfricanAncestry.com Reveals Roots of MLK and Marcus Garvey. Arkivita el la originalo je 2016-01-24. Alirita 2014-07-22.
  9. Katznelson, Ira. (2005) When Affirmative Action was White: An Untold History of Racial Inequality in Twentieth-Century America. WW Norton & Co, p. 5. ISBN 0-393-05213-3.
  10. Blake, John. How MLK became an angry black man.
  11. Carson, Clayborn. Martin Luther King, Jr..
  12. 12,0 12,1 King's God: The Unknown Faith of Dr. Martin Luther King Jr. Tikkun (November 2, 2001). Arkivita el la originalo je 2012-02-15. Alirita February 8, 2010.
  13. Ching, Jacqueline. (2002) The Assassination of Martin Luther King, Jr. Rosen Publishing, p. 18. ISBN 0-8239-3543-4.
  14. Downing, Frederick L.. (1986) To See the Promised Land: The Faith Pilgrimage of Martin Luther King, Jr. Mercer University Press, p. 150. ISBN 0-86554-207-4.
  15. Nojeim, Michael J.. (2004) Gandhi and King: The Power of Nonviolent Resistance. Greenwood Publishing Group, p. 179. ISBN 0-275-96574-0.
  16. "Coretta Scott King", The Daily Telegraph. Kontrolita 8a de Septembro, 2008.
  17. Warren, Mervyn A.. (2001) King Came Preaching: The Pulpit Power of Dr. Martin Luther King, Jr. InterVarsity Press, p. 35. ISBN 0-8308-2658-0.
  18. http://books.google.com/books?id=gwVbfvfYEZkC&pg=PA408&lpg=PA408&dq=rosa+parks+%22You've+said+enough%22&source=bl&ots=rOsSH_BAPw&sig=boOoZWgenR2iHSw50Ots6duyqcc&hl=en&sa=X&ei=aK2kUojKF6_gsATI5IH4Aw&ved=0CFMQ6AEwBQ#v=onepage&q=rosa%20parks%20%22You've%20said%20enough%22&f=false
  19. Radin, Charles A., "Panel Confirms Plagiarism by King at BU", The Boston Globe, paĝo 1.
  20. Martin Luther King. Snopes. Alirita 14an de Marto, 2011.
  21. "Boston U. Panel Finds Plagiarism by Dr. King", The New York Times. Kontrolita 13an de novembro, 2013.
  22. Fuller, Linda K.. (2004) National Days, National Ways: Historical, Political, And Religious Celebrations around the World. Greenwood Publishing, p. 314. ISBN 0-275-97270-4.
  23. Martin Luther King, Jr., Justice Without Violence- 3a de Aprilo, 1957. Mlk-kpp01.stanford.edu. Arkivita el la originalo je 2015-03-19. Alirita 9a de Julio, 2013.
  24. Farrell, James J.. (1997) The Spirit of the Sixties: Making Postwar Radicalism. Routledge, p. 90. ISBN 0-415-91385-3.
  25. Kahlenberg, Richard D., "Book Review: Bayard Rustin: Troubles I've Seen", Washington Monthly. Kontrolita June 12, 2008.
  26. Enger, Mark and Paul. When Martin Luther King Jr. gave up his guns.
  27. Bennett, Scott H.. (2003) Radical Pacifism: The War Resisters League and Gandhian Nonviolence in America, 1915–1963. Syracuse University Press, p. 217. ISBN 0-8156-3003-4.
  28. King, Jr., Martin Luther. (2005) The Papers of Martin Luther King, Jr., Volume V: Threshold of a New Decade, January 1959 – December 1960. University of California Press, p. 231. ISBN 0-520-24239-4.
  29. Arsenault, Raymond. (2006) Freedom Riders: 1961 and the Struggle for Racial Justice. Oxford University Press, p. 62. ISBN 0-19-513674-8.
  30. De Leon, David. (1994) Leaders from the 1960s: a biographical sourcebook of American activism. Greenwood Publishing, p. 138. ISBN 0-313-27414-2.
  31. Dr. Martin Luther King (December 11, 1964). Nobel Lecture by MLK. The King Center. Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2014-07-24.
  32. King, Jr., Martin Luther. (2005) The Papers of Martin Luther King, Jr., Volume V: Threshold of a New Decade, January 1959 – December 1960. University of California Press, p. 149, 269, 248. ISBN 0-520-24239-4.
  33. King, M. L. Morehouse College (Chapter 2 of The Autobiography of Martin Luther King, Jr.)
  34. Reinhold Niebuhr and Contemporary Politics: God and Power
  35. Blakely, Gregg. Peace Magazine v17n2p21: The Formative Influences on Dr. Martin Luther King, Jr. Peacemagazine.org. Alirita 9a de Julio, 2013.
  36. Oates, Stephen B.. Let the Trumpet Sound: A Life of Martin Luther King, Jr. HarperCollins, p. 159. ISBN 978-0-06-092473-7.
  37. King, Jr., Martin Luther. (2000) The Papers of Martin Luther King, Jr: Symbol of the Movement, January 1957 – December 1958. University of California Press, p. 364. ISBN 978-0-520-22231-1.
  38. King, Jr., Martin Luther. (2000) The Papers of Martin Luther King, Jr: Symbol of the Movement, January 1957 – December 1958. University of California Press, p. 84. ISBN 978-0-520-22231-1.
  39. King, Jr., Martin Luther. (1992) The papers of Martin Luther King, Jr.. University of California Press, p. 384. ISBN 978-0-520-07951-9.
  40. King, Jr., Martin Luther. (1998) The Autobiography of Martin Luther King, Jr.. Hachette Digital, p. 187. ISBN 978-0-446-52412-4.
  41. Hendricks Jr., Obery M.. The Uncompromising Anti-Capitalism of Martin Luther King Jr..
  42. Washington, 1991, pp 365–67.
  43. Washington, 1991, pp 367–68.
  44. Quotes. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 9a Julio 2014.
  45. Family Planning - A Special and Urgent Concern. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 9a Julio 2014.
  46. 46,0 46,1 King, Jr., Martin Luther (2001). The Autobiography of Martin Luther King Jr. Hatchette Digital. p. 147. ISBN 9780759520370. Alirita la 4an de Januaro, 2013.
  47. Ward, Brian (Aprilo 1998). “Recording the Dream”, History Today. “Yet by the end of the year the company was promoting its Great March to Washington album, featuring `I Have A Dream' in its entirety.”. 
  48. King III, Martin Luther, "Still striving for MLK's dream in the 21st century", The Washington Post. Kontrolita {{subst:FormatoDato|2013-05-21}}.
  49. Bayard Rustin Papers (1963-08-28), March on Washington (Program), National Archives and Records Administration, http://www.ourdocuments.gov/doc.php?flash=true&doc=96#, retrieved 2013-05-21 
  50. Ray Suarez, Public Broadcasting Service, Martin Luther King Jr.'s "I Have a Dream" Remembered, PBS NewsHour, 2013-05-21, 2003-08-28 http://www.pbs.org/newshour/bb/social_issues/july-dec03/march_08-28.html
  51. “North Lawndale”, Encyclopedia.
  52. Cohen & Taylor 2000, pp. 360–62.
  53. Baty, Chris. (2004) Chicago: City Guide. Lonely Planet, p. [htt://archive.org/details/chicago00baty/e/52 52]. ISBN 1-74104-032-9.
  54. Stone, Eddie. (1988) Jesse Jackson. Holloway House Publishing, p. [htt://archive.org/details/jessejackson0000ston/e/59 59–60]. ISBN 0-87067-840-X.
  55. Isserman, Maurice. (2000) America Divided: The Civil War of the 1960s. Oxford University Press. ISBN 0-19-509190-6. Vidu ankaŭ: Miller, Keith D.. (1998) Voice of Deliverance: The Language of Martin Luther King Jr. and Its Sources. University of Georgia Press, p. [htt://archive.org/details/voiceofdeliveran00mill/e/139 139]. ISBN 0-8203-2013-7.
  56. Mis, Melody S.. (2008) Meet Martin Luther King, Jr. Rosen Publishing Group, p. [htt://archive.org/details/meetmartinluther0000mism/e/20 20]. ISBN 978-1-4042-4209-8.
  57. Slessarev, Helene. (1997) The Betrayal of the Urban Poor. Temple University Press, p. [htt://archive.org/details/betrayalofurban000sles/e/140 140]. ISBN 1-56639-543-7.
  58. 58,0 58,1 58,2 Braunstein, Peter. (2004) The Sixties Chronicle. Legacy Publishing, p. [htt://archive.org/details/sixtieschronicle0000unse/e/311 311]. ISBN 1-4127-1009-X.
  59. Remington, Alexander, "The Rev. James L. Bevel dies at 72; civil rights activist and top lieutenant to King", 24a de Decembro, 2008.
  60. Krenn, Michael L.. (1998) The African American Voice in U.S. Foreign Policy Since World War II. Taylor & Francis, p. 29. ISBN 0-8153-3418-4.
  61. Robbins 2007, p. 107.
  62. Robbins 2007, p. 102.
  63. Pepper, William F.. (2008) An Act of State: The Execution of Martin Luther King. Verso, p. 8. ISBN 978-1-84467-285-1.
  64. name=Douglass2000
  65. YELLIN, EMILY. "Memphis Jury Sees Conspiracy in Martin Luther King's Killing - New York Times." The New York Times - Breaking News, World News & Multimedia. N.p., 9 Dec. 1999. Web. 8a Junio 2013. <http://www.nytimes.com/1999/12/09/us/memphis-jury-sees-conspiracy-in-martin-luther-king-s-killing.html>.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]