Martin Minich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin MINICH, esperantigite Marteno MINIĤ (naskiĝis en 1977) estas slovaka esperantisto, kiu agadas ĉefe en SKEJ, SKEF.

Liaj precipaj fakaj interesiĝoj estas matematiko kaj lingvoscienco, li okupiĝas ankaŭ pri tradukado. Marteno estas aktiva esperantisto ekde 2000. Li aktivas precipe en SKEJ kaj SKEF kaj kadre de E@I precipe kiel lingvohelpanto kaj tradukanto ĉe la projekto lernu!. Krome li estas verdulo (AVE-ano), vegetarano, Linuks-uzanto, petveturemulo kaj li ŝatas kantadi/deklamadi/repadi. Ekde decembro 2004 ĝis septembro 2006 li estis volontulo de TEJO en la Centra Oficejo. Nuntempe li loĝas en Londono.